László Szlávics (pli aĝa)
László Szlávics [lAslO slAviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szlávics László estis hungara avangarda skulptisto, oraĵisto. Liaj gefiloj estis Alexa Szlávics kaj László Szlávics (pli juna).
László Szlávics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1927 en Nagylengyel |
Morto | 9-an de februaro 1991 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | Alexa Szlávics, László Szlávics |
Okupo | |
Okupo | skulptisto metalworker (en) |
TTT | |
Retejo | http://www.szlavics.com |
László Szlávics [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1927 en Henyehegy (ekstera parto de Nagylengyel, li mortis la 9-an de februaro 1991 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLászló Szlávics post la bazlernejo eklaboris en fabriko en Győr en 1939. Li laboris en skulptista ateliero inter 1942-1944, sed poste li estis trudlaboristo en Nazia Germanio. Li hejmenvenis malsana en 1946, sed poste 2 jarojn li ne povis fari fizikajn laborojn, nur administrajn. Li akiris oraĵistan diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1955, en la sekva jaro li ricevis stipendion. Lia ĉefinstruisto estis András Dózsa-Farkas. Li edziĝis en 1958, post 2 jaroj li ricevis ŝtatan loĝejon kun ateliero. Li studvojaĝis al Parizo en 1967, en 1978 al Grekio. Liaj skulptaĵoj ne imitis la socialistan stilon, sed li estis avangardo. Li pionire uzis aluminion kaj malsamajn materiojn (metalo-ŝtono) en Hungario. Ekde la 1970-aj jaroj foje-foje li ankaŭ pentradis.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1965, 1981, 1986, 1996, 2003)
- Pécs (1975)
- Szentendre (1996, 2009)
- Vieno (2002)
- Siklós (2011)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1960, 1982)
- Pécs (1967)
- Budapeŝto (1981, 1985)
- Szeged (1985)
Elektitaj artaĵoj
redakti-
La juna majstro (1978)
-
Orgia (bronza medalo, 1985)
-
Monstreto, (veldita fero, 1990)
-
Dromedaro (veldita fero, 1989)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-31 per la retarkivo Wayback Machine