László Tóth (episkopo)
László TÓTH laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth László estis hungara pastro, episkopo, instruisto, abato.
László Tóth [1] naskiĝis la 21-an de aprilo 1912 en Csákberény. Li mortis la 6-an de julio 1997 en Veszprém (urbo).
Biografio
redaktiLászló Tóth lernis teologion en Veszprém. Li pastriĝis en 1935. Li komencis sian pastran karieron en Gelse, poste en aliaj komunumoj. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- eklezia instruisto en 1941 en Veszprém
- pastro en Veszprém en 1948, en Nyirád en 1959, en Ajka en 1973
- episkopa konsilisto en 1949
- abato en 1975
- titulara episkopo en 1976 en Baja, samtempe vicepiskopo en Veszprém, fine episkopo en Veszprém.
Li pensiuliĝis en 1987. Li estas entombigita en Kirko Sankta Margareta (Veszprém). Lia episkopa slogano estis: ’’Corde aperto manibusque extensis’’ (Kun malfermita koro kaj manoj etenditaj).