Nyirád
Ne miskomprenu kun Nyárád!
Nyirád [njirAd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Ajka.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 61 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.0036/17.4494
- Loĝantaro: 1880
- Poŝtkodo: 8454
- Telefonprefikso: 88
Situo
redaktiLa vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Devecser troviĝas 14, Sümeg 16, Ajka 17, Badacsony 27 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1272 laŭ la tiama ortografio "Nerrad". La kampoj longe apartenis al episkopejo de Veszprém. En 1444 oni disrabadis la komunumon, kiu dum la turkoj senhomiĝis. En 1713 slovakoj, serboj kaj ciganoj refondis ĝin. En 1849 kaj en 1855 ĥoleroj, en 1862 incendio, en 1890 tertremo okazis. Grava ŝanĝiĝo okazis en 1937: komenciĝis minado de la baŭksito ĝis la 21-a jarcento. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo el la 18-a jarcento
- kapelo omaĝe al Sankta Floriano de 1854, en 1980 renovigita
- tombeja kapelo omaĝe al Sankta Anna el la 19-a jarcento
- surfaca muzeo pri minado
- fiŝkaptista lago