László Warga (arkitekto)

arkitekto

László Warga [lAslO varga], laŭ hungarlingve kutima nomordo Warga László (naskiĝis la 21-an de novembro 1878 en Jászberény, mortis la 19-an de junio 1952 en Budapeŝto) estis hungara arkitekto, profesoro.([1])

László Warga
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1878 (1878-11-21)
en Jászberény
Morto 19-an de junio 1952 (1952-06-19) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo László Warga (arkitekto)
Familio
Infano Lívia Warga
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Biografio redakti

László Warga frekventis mezlernejon en Kolozsvár, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1902. Post siaj studoj li eklaboris en arkitekta kontoro de Budapeŝto, kie paŝo post paŝo li atingis pli altajn postenojn (en 1915 ĉefarkitekto, en 1918 konsilisto, en 1920 ekspertulo). Li okupiĝis ne pri projektadoj de domoj, sed pri aspektoj de plenaj urboj aŭ kvartaloj. Li estis la unua en Hungario, kiu okupiĝis pri urboaspektoj. En 1929 li ekinstruis en la menciita universitato, kie li fondis novan katedron, poste li gvidis ĝin. En 1934 li pensiuliĝis, sed ankaŭ poste li longe okupiĝis pri projektoj. En 1952 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Építők zsebkönyve (1904) - manlibro, kunverkinto
  • Tabán újjáépítése (1934)

Elektitaj projektoj redakti

  • Placo Kálvin - aspekta projekto (1907)
  • aspekta projekto pri Antwerpen - premiita plano (1910)
  • rekonstrua plano post la incendio en Gyöngyös (1917)
  • aspekta projekto pri Beogrado - premiita plano (1921)
  • aspekta projekto pri Kolozsvár (1941)

Memorigiloj redakti

  • strato kaj memorŝtono en Gyöngyös

Fontoj redakti