Léon Maurice Anoma Kanie

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Léon Maurice ANOMA KANIE - naskiĝinta en 1920, mortinta la 7-an de julio 2004[1] - estis eburborda verkisto, kiu dum multaj jaroj ankaŭ funkciis kiel ambasadoro de sia lando. Li verkis en la franca lingvo kaj kiel verkista reprezentanto de sia lando plurajn jarojn aktivis en la PEN-klubo internacia. Kadre de tiu aktivado li interalie en la 50-a PEN-kongreso de 1987 en la svislanda urbo Lugano renkontiĝis kaj diskutis kun la esperantlingva verkisto kaj mondvojaĝanto Tibor Sekelj.[2]

Léon Maurice Anoma Kanie
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1919 (1919-11-30)
Morto 7-an de julio 2004 (2004-07-07) (84-jaraĝa)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Ebur-Bordo vd
Profesio
Okupo diplomato • poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Listo de elektitaj verkaĵoj redakti

  • Les Eaux du Comoë, 1951
  • L'avenir de l'archeologie dans les pays sans écriture ou en voie de developpement, Institute For International Sociological Research, 1971
  • Quand les bêtes parlaient aux hommes, 1974

Internacie aparte konatiĝis lia poemo Tout ce que tu m'as donné, Afrique (Ĉio kion vi donis al mi, Afriko), kiu tradukiĝis al pluraj lingvoj kaj interalie uziĝas kiel bazo de diskutoj pri tutafrika identeco en lernejoj.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti