Ebur-Bordo

lando en okcidenta Afriko, bordanta Golfon de Gvineo, apud Liberio, Gvineo, Malio, Burkino, kaj Ganao
(Alidirektita el Eburbordano)

Ebur-Bordo (oficiale Côte d'Ivoire[1] malofte esperantigite kiel Kotdivuaro) estas lando en Okcidenta Afriko kun landlimoj kun Liberio kaj Gvineo okcidente, Malio kaj Burkino norde, Ganao oriente kaj la Golfo de Gvineo sude.

Ebur-Bordo
République de Côte d'Ivoire
Ebur-Borda Respubliko

Flago de Ebur-Bordo

Blazono de Ebur-Bordo

Flago de Ebur-Bordo Blazono de Ebur-Bordo
Nacia himno: L'Abidjanaise
Kanto de Abiĝano
Nacia devizo: Union - Discipline - Travail
Unio - Disciplino - Laboro
Situo
suverena ŝtatorespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jamusukro
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) ĝula
Plej ofta(j) religio(j) islamo
kristanismo
animismo
Areo 322,460 km²
- % de akvo 1,4 %
Loĝantaro 26.378.274 (2020) (2017)
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Horzono
Interreta domajno ci
Landokodo CI
Telefona kodo 225
Plej alta punkto Monto Nimbao
Plej malalta punkto Gvinea Golfo
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Alassane Ouattara
Ĉefministro Robert Beugré Mambé
Nacia tago 7-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Francio 7-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto Okcidentafrika franko (XOF)
MEP laŭ 2007
– suma $32,86 mlrd
– pokapa $ 1.800
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kotdivuara Esperanto-Asocio
vdr

Ĝi estas membro de la Afrika Unio, UN kaj AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. Teamo el Eburio dum 2006 unuafoje partoprenis la Futbalan Mondpokalon, okazantan en Germanio.

Ĝi estas relative juna lando, kiu de 1893 ĝis 1960 apartenis al la franca imperio, sed la konata historio de ĝiaj sesdek etnoj estas maljuna kaj riĉa.

La plej ĉefurbo estas Jamusukro, sed la plej granda urbo estas Abiĝano. La aliaj urboj troveblas en la Listo de urboj de Ebur-Bordo.

Geografio redakti

Ebur-Bordo estas lando en Okcidenta Afriko kun landlimoj kun Liberio kaj Gvineo okcidente, Malio kaj Burkino norde, Ganao oriente kaj la Golfo de Gvineo sude.

La kvar plej grandaj riveroj (de okcidento orienten) kiuj kiuj enlfuas la Gvinean Golfon estas la:

Ebur-Bordo konsistas el dek naŭ regionoj. La regionoj estas plue subdividataj en 109 departementoj. Vidu artikolon Departementoj de Ebur-Bordo.

Etnoj kaj lingvoj redakti

 
Ekzistas 60 etnoj en Ebur-Bordo

La oficiala lingvo estas la franca, sed ekzistas ankaŭ aliaj lingvoj kaj dialektoj. Inter ili la ĝula, la abia, la abiĝia, la abrona, la bambara kaj la malinka lingvoj.

Ekonomio redakti

Ebur-Bordo estas la plej grandamasa produktanto de kakao en la mondo, Krom tio ĝi esportas kafon, naftoproduktojn kaj konstruajn lignaĵojn.

Pokapa MEP: 660 $.

Politiko redakti

En 2020 Ebur-Bordo la prezidanto Laurent Gbagbo rifuzis agnoski sian malvenkon en la baloto kaj de la 4-a de decembro 2010 ĝis la 11-a de aprilo 2011 li kaj lia rivalo Alassane Ouattara konfliktis pri la prezidanta posteno, inkluzive forme de armitaj interpuŝiĝoj, pro kio pereis 3000 homoj. Alassane Ouattara gajnis kaj servis du oficperiodojn ĝis 2020. Laurent Gbagbo estis akuzita pri la krimoj kontraŭ la homaro ĉe la Internacia puna kortumo, sed estis pravigita en januaro 2019, kontraŭ kio la kortumo planas apelacii.

En oktobro 2020 devos okazi prezidanta baloto. Ĝis antaŭnelonge la plej promesplena kandidato estis konsiderata la ĉefministro Amadou Gon Coulibaly, kiu kandidatiĝis de la Unuiĝo de Houphouëtistoj por Demokratio kaj Paco (UHDP), kies nomo aludas al la unua prezidanto Félix Houphouët-Boigny, konsiderata fondinto de Ebur-Bordo. UHDP konsistas el la Unuiĝo de la Respublikanoj, la Demokratia Partio de Ebur-Bordo, la Unuiĝo por Demokratio kaj Paco en Ebur-Bordo, la Movado de la Fortoj de la Futuro kaj la Unuiĝo por Ebur-Bordo. Post lia subita forpaso la 8-an de julio 2020 la situacio iĝis malklara kaj ekcirkulis onidiroj, laŭ kiuj estraro de la reganta partio persiste postulas ke Alassane Ouattara plu regu la landon por ne malstabiligi la situacion. El aliaj kandidatoj elstaras la 86-jara eks-prezidanto Henri Konan Bédié. La eksa ĉefministro kaj ribelestro Guillaume Soro ankaŭ planis kandidatiĝi, sed en aprilo li estis malĉeeste kondamnita al 20-jara malliberigo pro monŝtelado.

Esperanto redakti

Bibliografio redakti

"Côte d'Ivoire" en Encyclopaedia Britannica Online

Côte d'Ivoire Arkivigite je 2020-08-31 per la retarkivo Wayback Machine, The World Factbook, CIA, 2017.

Clár Ní Chonghaile, "Ivory Coast aims to entice investors with 'new vibe' of stability and growth" in The Guardian, la 7an de marto 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. En oktobro 1985 la registaro petis ke la lando estu nomita Côte d'Ivoire en ĉiuj lingvoj