Giovanni Battista Libero Badaro (1798-1830) (Laigueglia, Italio, 1798 - San-Paŭlo, 21-an de novembro 1830) estis italdevena brazila kuracisto, ĵurnalisto, politikisto. Li defendis la presliberecon kaj estis akra kritikanto de la brazila politika administracio dum la imperia regado.

Líbero Badaró
(1798-1830)
Gravuraĵo de Líbero Badaró, pentrita de Tankredo do Amaral, ĉirkaŭ 1895
Gravuraĵo de Líbero Badaró, pentrita de Tankredo do Amaral, ĉirkaŭ 1895
Persona informo
Naskiĝo 1798
en Laigueglia, Italio
Morto 1830
en San-Paŭlo, Brazilo
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Consolação Cemetery vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de Pavio
Universitato de Torino
Profesio
Okupo botanikistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Badaró naskiĝis en Laigueglia, Ligurio, Italio. Li studis medicinon en la Universitato de Torino kaj en la Universitato de Pavio. En 1826 li elmigris al Brazilo, elveninte el Ĝenovo, baldaŭ post la sendependiĝo de Brazilo el Portugalio, dum la regado de imperiestro Petro la 1-a.

 
Tombo de Líbero Badaró en la Tombejo Konsolasao, San Paŭlo, Brazilo

Li ekvivis en la grandurbo de San-Paŭlo, kie li baldaŭ fondis liberalan gazeton, "O Observador Constitucional" ("La Konstitucia Observanto"), en 1829; kaj instruis kursojn en tio kio devis iĝi la Lernejo pri Juro de San-Paŭlo. Badaró havis respublikanajn tendencojn kaj uzis la gazeton por forte kritiki la politikan situacion kaj la nekongruajn aŭtoritatemajn politikojn de la imperiestro Petro la 1-a. Dum publika manifestacio de liberalaj studentoj kiuj festis la liberalan revolucion en Francio, kiu detronigis la reĝon Karlo la 10-a, Badaró estis mortigita. La suspektoj falis sur Cândido Japiaçu, membro de la kortumoj, kiu sentis sin kalumniita per la ĵurnalo de Badaró. Japiaçu estis procesita sed neniu akuzo povis esti pruvita kontraŭ li. Kelkaj historiistoj opinias, ke la murdo-ordono venis rekte de la imperiestro, sed ankaŭ ne ekzistas pruvo por tio.

Defendanto de la liberalismo, Badaró fondis kaj verkis la gazeton "O Observador Constitucional", kiu aperis en 1829, presita en la tipografio de la Farol Paulistano[1], komence sub la direkto de Badaró kaj Luís Monteiro d'Ornelas kaj, post la mezo de la 1830-a jardeko, sub la ekskluziva direkto de Badaró. La liberala gazeto havis moderan trajton, kiel tiu, kiun Evaristo da Veiga presis en Rio-de-Ĵanejro, la "Aurora Fluminense". Kiel ĉi tiu, ĝi baldaŭ akiris larĝan diskonigon.

Badaró komentis la okazaĵojn de la revolucio de 1830 en Parizo, kies novaĵo alvenis al Rio-de-Ĵanejro la 14-an de septembro; - la Tritaga Revolucio - en kiu Karolo la 10-a estis detronigita la pasintan julion - instigante la brazilanojn sekvi la ekzemplon de la francoj. En sia laboro pri la Historio de Brazilo, John Armitage (1807-1856) diras: "la ŝoko estis elektra. Multaj individuoj en Rio, Bahio, Pernambuko kaj San-Paŭlo pro tio lumigis siajn hejmojn. La espero de la liberaluloj kaj la timo de la ĝibuloj[2] estis ekscititaj, kaj ĉi tiuj sentoj disvastiĝis ĉie en la Imperio per la periodaĵoj".

En San-Paŭlo, la studentoj de la Jura Kurso prenis la iniciaton. "Lumpendaĵoj, muzikgrupoj kaj pli da manifestacioj de ĝojo praktikitaj fare de la loĝantoj de San-Paŭlo por la demisiigo de la tirano kaj kontraŭkonstitucia registaro de Francio", kiel asertis la Ĉambro de Konstitucia Komisiono (tiel kiel ĝi aperas en siaj Analoj, 1830, Tomo II), atribuis al la prokuroro, Candido Ladislau Japiaçu de Figueiredo e Mello (1799-1861), krimajn agojn kaj igis lin jurpersekuti kelkajn manifestacianojn, prefere junajn studentojn. La gazeto "O Observador Constitucional" kampanjis favore de la akuzito kaj atakis Japiaçu-on, nomante lin Caligulazinho (la eta Kaligulo). La popola parolado estis vigla kaj energia, sed ĝi ne pravigis la perfortan rezulton.

Petro la 1-a perdis prestiĝon per tiaj faktoj, kiuj pruvis sian aŭtoritateman sintenon, ĉar la burĝaro, kiu subtenis lin en la sendependeco-procezo, nur volis forigi la kontrolon de Portugalio.

Morto redakti

La 20-an de novembro 1830, je la 10-a nokte, kiam Badaró estis revenanta al sia domo en la strato São José (poste nomita Líbero Badaró en lia honoro), sen ekkompreni ke temis pri kaptilo, li estis kontaktita de kvar germanoj per la pretekston transdoni al li leteron de Cândido Japiaçu, sed Badaró perfide ricevis de ili ŝarĝon de arkebuzo, falante letale vundita.

Estas kredite ke mortante Badaró prononcis frazon kiu estis festita kiel simbolo de la defendo de la gazetara libereco:

"Mi mortas defendante liberecon", aŭ tamen "Liberalo mortas, sed libereco ne".

La Konstitucia Observanto dediĉis sian numeron de la 26-a de novembro al la morto de sia kreinto: "Mi mortas defendante la liberecon, li diris en siaj lastaj momentoj". La novaĵo resonis en São Paŭlo kiel bombo. Ĉe lia entombigo 5000 homoj partoprenis kaj pli ol 800 torĉoj estis ekbruligitaj kaj liaj lastaj vortoj estis gravuritaj sur lia tombo.

La ĉefkulpulo en la atako estis Henry (aŭ Simon) Stock, germano kiu sinkaŝis en la domo de la krimulo. La homoj, kiuj deziris tujan justecon, postulis la areston de ambaŭ. La germana Stock estis arestita, Japiaçu restis minacata kaj serĉis azilon de kolonelo, aŭtoritatoj envenis por fari aranĝojn. La ekzaltiĝo de la homoj daŭris kaj la Reganta Konsilio de la Provinco sendis sub eskorto al Rio la magistratanon, kiu estis denuncita. Pastro Diogo Antônio Feijó, kiel membro de la Konsilio, aktive partoprenis en la interkonsiliĝoj kaj lia iniciato estis la ĉefaj rimedoj por serĉi punon por la kulpuloj. La germana Stock estis juĝita pro la murdo, sed Japiaçu, la eta Kaligulo, estis liberigita.

Konkludo redakti

Lia morto estis kaŭzita de granda ribelo kaj publika kriado, kaj la imperiestro estis kulpigita. Pli ol 5,000 homoj iris al lia entombigo. Tiu epizodo akcelis la finon de la regado de la imperiestro, kondukante kelkajn monatojn poste al lia abdiko, la 7-an de aprilo 1831, favore de lia filo, Petro la 2-a, kiu estis nur 5 jaraĝa, kaj la establado de vicregistaro por regi la landon ĝis kiam Petro 2-a fariĝos pli maljuna.

Líbero Badaró estas konsiderita martiro de gazetara libereco. Kelkajn tagojn post la proklamo de la respubliko en Brazilo fare de generalo Deodoro da Fonseca, la 15-an de novembro 1889, Badaró estis omaĝita per publika ceremonio kaj liaj restaĵoj estis transdonitaj al alia tombejo.

Ĵurnalisma premio estas nomita laŭ li, same kiel strato en la urbocentro de San-Paŭlo (la malnova strato São José, kie li vivis ĝis sia morto).

La sekvan jaron, 1831, kun sia potenco jam malfortigita, Dom Petro la 1-a abdikis la kronon lasante ĝin sur la lito de sia filo kaj legitima heredanto, Dom Petro la 2-a, kaj revenis al Portugalio kun la duonpatrino de la estonta imperiestro, kiu transprenis la kronon kaj fariĝis la dua imperiestro de Brazilo, estante nur 14-jara.

La publikaj postenoj estis nepopularaj, kvankam kun bravaj viroj foje. La princo, ekde la disfarado de la Ministerio, la 4-an de decembro 1829, kiam li eksigis la markizon de Barbacena, ŝajnis nekongrua kun la konstitucia sistemo. La murdo de Libero Badarò igis la medion pli favora al la plej altnivelaj liberaluloj. Li estas honorita en San-Paŭlo kun strato kiu portas lian nomon, Strato Líbero Badaró.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Farol Paulistano" estis la unua gazetara periodaĵo publikigita en la tiama provinco de San-Paŭlo, en 1827, sub la kunteksto de la krizo de la Unua Regado.
  2. La nomo ĝibulo tiam kutimis rilati al ĉiuj tiuj kiuj sklave riverencis antaŭ despotismo.