Malfermi la ĉefan menuon

La dormanto vekiĝas

romano far Herberto Georgo Wells
(Alidirektita el La Dormanto Vekiĝas)

La Dormanto Vekiĝas (angle The Sleeper Awakes) estas malutopia romano de H. G. Wells pri viro, kiu dormas ducent tri jarojn, kaj tiam vekiĝas en tute ŝangita Londono, kiam, pro la interezo de sia bankkonto, li estas la plej riĉa viro en la mondo.

La Dormanto Vekiĝas
La Dormanto Vekiĝas
Aŭtoro Herbert George Wells
Eldonjaro 1929
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 210
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis originale eldonita en la jaro 1899 sub la titolo When The Sleeper Wakes (esperante Kiam la Dormanto Vekiĝas). Wells, kiu malŝatis multajn partojn de sia originala versio, reverkis la romanon en 1910.

En EsperantoRedakti

La romanon esperantigis A. Frank Millward en 1929; la verko ampleksas 210 paĝojn.

RecenzojRedakti

 
 Multaj el la antaŭdiraĵoj, faritaj jam antaŭ 30 jaroj, efektiviĝis; aliaj feliĉe ne. La traduko ĝenerale bona kaj komprenebla, tamen parte montras stilon malglatan 
— 1929, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 183

Eksteraj ligilojRedakti