La najtingalo

fabelo de H. C. Andersen
(Alidirektita el La Najtingalo)

"La najtingalo" (en dana: "Nattergalen") estas literatura fabelo verkita de la dana aŭtoro Hans Christian Andersen pri imperiestro kiu preferas la tintosonon de juvela mekanika birdo al la kanto de reala najtingalo. Kiam la imperiestro estas mortonta, la kanto de la najtingalo restaŭris lian sanon. Bone ricevita post ties publikigo en Kopenhago en 1843 fare de New Fairy Tales, tiu rakonto estis ŝajne inspirita de la nereciproka amo de la aŭtoro al la operkantistino Jenny Lind, nomita "Sveda najtingalo". Tiu historio estis adaptita al opero, baleto, muzikalo, televida filmo kaj animacia filmo.

Nattergalen
literatura verko • eldono aŭ traduko
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 11-a de novembro 1843
Ĝenro fabelo
vdr
La mortonta imperiestro kaj la Mortulo

Intrigo redakti

La imperiestro de Ĉinio ekscias ke unu el la plej belaj aĵoj en sia imperio estas la kanto de najtingalo. Kiam li ordonas ke oni alportu najtingalon al li, kuiristino (la nura en la kortego kiu scias pri ties ĉeestejoj) kondukas al la kortego al najbara arbaro, kie la najtingalo konsentas aperi antaŭ la kortego, kie ĝi restas kiel favorito de la imperiestro. Kiam tiu ricevas juvelan mekanikan birdon, li perdas intereson en la reala najtingalo, kiu revenas al la arbaro. La mekanika birdo finfine paneis; kaj la imperiestro iĝas mortonta kelkajn jarojn poste. La reala najtingalo ekscias pri la sankondiĉo de la imperiestro kaj revenas al la palaco; tiele ke la Mortulo iĝas tiom kortuŝita de la kanto de la najtingalo ke li permesas al la imperiestro pluvivi.

Adaptoj redakti

  • Tiu historio inspiris la kreon de kelkaj elstaraj adaptaĵoj. Unu el la plej bone konataj estas la opero de la rusa komponisto Igor Stravinsky nome La najtingalo (1914, rev. 1962), 35-minuta, 3-akta opero el libreto de la komponisto kaj Stepan Mitusov. "La kanto de la najtingalo", 20-minuta simfonia tonpoemo estis komponita de Stravinsky el la opera scenaro en 1917 kaj akompanita de baleto prezentita en 1920 fare de la Rusaj Baletoj de Sergei Diaghilev kun bildoj de Henri Matisse kaj koreografio de Léonide Massine.[1]
  • 1955: La najtingalo de la imperiestro (Císařův slavík), filmo miksa de animacio de pupoj kaj de reala bildaro reĝisorita de Jiří Trnka. En usona dublaĵo, la voĉo de la rakontisto estas de Boris Karloff.

Referencoj redakti

  1. Heiner, Heidi Anne (7a de Julio 2007). "History of "The Nightingale"". SurLaLune. [1] Arkivigite je 2019-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 21an de Februaro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti