Igor Stravinski

rusa komponisto
(Alidirektita el Igor Stravinsky)

Igor STRAVINSKI (ruse Игорь Стравинский; elrusigo StravinskijИ́горь Фёдорович Страви́нский, tr. Igorʹ Fëdorovič Stravinskij, sed foje literumita ankaŭ kiel Strawinski, Strawinsky, aŭ Stravinskii) estis rusia komponisto, pianisto kaj dirigento, kiu iĝis franca civitano kaj poste usona civitano. Li estis amplekse konsiderata unu el la plej gravaj kaj influaj komponistoj de la 20a jarcento.

Igor Stravinski
Persona informo
Игорь Фёдорович Стравинский
Naskiĝo 17-an de junio 1882 (1882-06-17)
en Lomonosov, Sankt-Peterburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 6-an de aprilo 1971 (1971-04-06) (88-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Cemetery of San Michele vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusafrancaangla vd
Loĝloko ParizoParizoBiarritzNicoNov-JorkoNov-JorkoVoreppeOkcidenta HolivudoSankt-PeterburgoDistrikto MorgesSvislandoRomo vd
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioUsonoRusio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • The Second Saint Petersburg Gymnasium vd
Subskribo Igor Stravinski
Familio
Dinastio Q63440281 vd
Patro Fyodor Stravinsky vd
Gefratoj Yury Stravinsky vd
Edz(in)o Yekaterina Nosenko • Vera de Bosset vd
Infanoj Soulima Stravinsky • Théodore Strawinsky vd
Profesio
Okupo komponistodirigentopianistomuzikisto vd
Laborkampo muziko vd
Verkado
Verkoj La konsekro de la printempo ❦
Movements for Piano and Orchestra ❦
Simfonio en E bemola maĵora ❦
Fantazia Skerzo ❦
Petruŝko ❦
La Fajra Birdo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La komponkariero de Stravinski estis elstara pro lia stila diverseco. Li dekomence akiris internacian famon danke al tri baletoj menditaj de la impresario Sergej Djagilev kaj la unuafoje premieritaj en Parizo fare de Djagilev Rusaj Baletoj: nome La Fajra Birdo (1910), Petruŝka (1911) kaj La konsekro de la printempo (1913). La lasta de tiuj transformis la vojon per kiu postaj komponistoj pensis pri ritma strukturo kaj estis ege responsa por la pliiĝanta reputacio de Stravinski kiel muzika revoluciulo kiu rompis la limojn de la muzika desegno. Lia "Rusia fazo" estis sekvata en la 1920-aj jaroj de periodo en kiu li turniĝis al novklasikisma muziko. La verkoj de tiu periodo tendencis fari uzon de tradiciaj muzikaj formoj (concerto grosso, fugo kaj simfonio). Ili ofte pagis ŝuldon al la muziko de pli fruaj mastroj, kiaj J.S. Bach kaj Ĉajkovskij. En la 1950-aj jaroj, Stravinski adoptis seriaj proceduroj. Liaj komponaĵoj de tiu periodo kunhavis trajtojn kun ekzemploj de lia komenca produktado: ritma energio, konstruado de etendaj melodiaj ideoj el kelkaj du- aŭ tri-notaj ĉeloj kaj klareco de muzika formo, kaj de instrumentaro.

Biografio redakti

Komenca vivo en la Rusia Imperio redakti

 
Igor Stravinski, 1903

Stravinski naskiĝis la 18-a de junio 1882 (la 5-a laŭ la malnova rusa kalendaro) en Oranienbaum, nuna Lomonosov, antaŭurbo de Sankt-Peterburgo, la imperia ĉefurbo de la tiama Rusio[1] kaj li tuj estis alportita en Sankt-Peterburgon.[2] Lia patro estis Fjodor Stravinski, baskantisto en la imperia teatro de Sankt-Peterburgo, kaj de Anna (nake Ĥolodovski).[3] Lia prapraavo Stanisław Strawiński, estis de nobela pola descendo el familio Strawiński de Sulima.[4][5] Laŭ Igor Stravinski, la nomo "Stravinsky" (en pola Strawiński) originis el "Strava" (en pola Strawa), malgranda rivero en orienta Pollando, alfluanto de Vistulo.[6] Li rememoris siajn lernejajn jarojn kiel soleca epoko, kaj poste diris ke "Mi nemiam trafis iun kiu sentis realan allogon al mi".[7]

La familia etoso estis tre muzikema. Igor lernis ludi pianon kun sia patrino kaj naŭjaraĝe kun nova instruistino, lernanto de la fama Anton Rubinŝtejn. De tiu epoko li ankaŭ ofte iris aŭskulti sian kantantan patron, tial li bone konis la operojn. Stravinski eklernis pianon tre juna, kaj studis muzikan teorion kaj klopodis komponarton. En 1890, li vidis ludon de la baleto de Ĉajkovskij nome La dormanta belulino ĉe la Mariinskij-Teatro. Dekkvinjaraĝa, li jam mastroludis la verkon de Mendelssohn nome Pianokoncerto No. 1 kaj finis pianigon de arĉa kvarteto de Glazunov, kiu laŭinforme konsideris Stravinski nemuzikeca, kaj valorigis malmulte liajn lertokapablojn.[8]

Spite lian entuziasmon por muziko, liaj gepatroj esperis ke li studu juron. Stravinski aliĝis al la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1901, sed li ĉeestis en malpli ol kvindek klasojn dum siaj kvar lernojaroj.[9] Dum liaj studoj pri juro li renkontis la filon de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kaj poste konatiĝis kun la komponisto mem. Komence ties konsiloj helpis al Igor studi, kiel memlernanto, la komponadon. Poste li prenis privatajn lecionojn de Rimskij-Korsakov, kiu estos ankaŭ atestanto dum lia edziĝo en 1906 kun Katerina Nosenko. En la somero de 1902 Stravinski restis kun la komponisto Rimskij-Korsakov kaj lia familio en la germana urbo Heidelberg, kie Rimskij-Korsakov, eble la ĉefa rusia komponisto tiama, sugestis al Stravinski ne eniri al la Sankt-Peterburga Konservatorio, sed anstataŭe studi komponadon pere de privataj lekcionoj, granparte pro sia aĝo.[10] La patro de Stravinskyi mortiĝis pro kancero tiun jaron, kaj ĉirkaŭ tiam lia filo jam estis dediĉinta pli da tempo al siaj muzikaj studioj ol al juro.[11] La universitato fermiĝis dum du monatoj en 1905 sekve de la okazaĵoj de la Sanga dimanĉo:[12] Stravinski evitis fari sian finan jurekzamenon kaj poste ricevis diplomon por duonjaro en Aprilo 1906.[3] Dume, li koncentriĝis al studado de muziko. En 1905, li ekhavis privatajn lecionojn dufoje semajne el Rimskij-Korsakov, kiun li venis konsideri dua patro.[9] Tiuj lecionoj pluis ĝis la morto de Rimskij-Korsakov en 1908.[13]

En 1905 li fianĉiĝis al sia kuzino Jekaterina Gavrilovna Nosenko (nome "Katja"), kiun li konis ekde infanaĝo.[14] Spite la fakton ke Ortodoksa Eklezio kontraŭis la geedzon inter rektaj gekuzoj, la paro geedziĝis la 23an de Januaro 1906: iliaj du unuaj gefiloj, nome Fjodor (Teodoro) kaj Ludmila, naskiĝis en 1907 kaj 1908, respektive.[15]

 
Kostumskizo fare de Leono Bakst por La Fajrbirdo

En 1907 li komponis sian unuan simfonion, Fantazia Skerzo-n, kaj Fajraĵo-n. Tiu lasta verko estis rimarkita de Sergej Djagilev, kiu organizis koncertojn por ĝi. Ja en Februaro 1909, liaj tiamaj du orkestraj verkoj, nome en franca Scherzo fantastique kaj Feu d'artifice (Artfajraĵoj) estis luditaj je koncerto en Sankt-Peterburgo, kie li estis aŭdita de Djagilev, kiu tiam planis prezentadi rusiajn operon kaj baleton en Parizo. Diagilev estis sufiĉe impresita de Artfajraĵoj por mendi Stravinski zorgadon de kelkaj orkestrigojn kaj poste komponi tutdaŭran baleton, nome La Fajrbirdo.[16] Kiam li serĉis komponiston por baleto pri la legenda Fajra Birdo, li do proponis al Stravinski komponi sian unuan baleton. Tiu baleto havis grandegan sukceson, kiam oni surscenigis ĝin en Parizo en 1910 dum turneo de la rusaj baletoj. Stravinski iĝis tiam konata nomo kiel nova komponisto kun ambaŭ primitiva kaj sciencema stilo. Alvenos nova sukceso en la sekvanta sezono per Petruŝka.

Vivo en Svisio redakti

 
Vaslav Nijinski kiel Petruŝka en 1910–11

Stravinski iĝis subita sensacio sekve la sukceso de la premiero de La Fajrbirdo en Parizo la 25an de Junio 1910.[17]

La komponisto estus veturinta el sia bieno de Ustilug, Ukrainio, al Parizo komence de Junio por ĉeesti la finajn trejnadojn kaj la premieron de La Fajrbirdo.[18] Lia familio kuniĝis al li antaŭ la fino de la baleta sezono kaj ili decidis resti en Okcidenta Eŭropo por ioma tempo, ĉar lia edzino estis graveda por sia tria filo. Post paŝi la someron en La Baule, Bretonio, Francio,[19] ili translokiĝis al Svisio komence de Septembro. La 23an, ties dua filo Sviatoslav Sulima naskiĝis en la naskokliniko de Lausanne; fine de la monato, ili setlis en Clarens.[20]

Dum la venontaj kvar jaroj, Stravinski kaj lia familio loĝis en Rusio dum la someraj monatoj ka paŝis ĉiun vintron en Svisio.[21] Dum tiu periodo, Stravinski komponis du pliajn verkojn por la Rusaj Baletoj: Petruŝka (1911), kaj Le Sacre du printemps (La konsekro de la printempo; 1913). Tuj post la premiero de La konsekro de la printempo, Stravinskj eksuferis pro tifoida febro pro esti manĝante malbonkvalitajn ostrojn, kaj devis resti en malsanulejo de Parizo, malkapabla eliri al Ustilug ĝis la 11a de Julio.[22]

Dum la resto de la somero, Stravinski turnis sian atenton al kompletigo de sia unua opero, La Najtingalo (plej ofte konata laŭ sia franclingva titolo Le Rossignol), kiun li ekverkis en 1908 (tio estas, antaŭ lia asociiĝo kun la Rusaj Baletoj).[23] Tiu verko estis mendita de la Moskva Libera Teatro por la monkvanto de 10,000 robloj.[24]

La familio Stravinski revenis en Svision (kiel kutime) aŭtune de 1913. La 15an de Januaro 1914, naskiĝis kvara filo, Marie Milène (aŭ Maria Milena), en Lausanne. Post tiu nasko, oni malkovris ke Katja havas tuberkulozon kaj estis enirita en sanatorio ĉe Leysin, alte ĉe Alpoj. Igor kaj la familio ekloĝis proksime,[25] kaj li kompletigis Le Rossignol tie la 28an de Marto.[26]

En Aprilo, ili finfine kapablis reveni al Clarens.[27] Ĉirkaŭ tiam, la Moskva Libera Teatro estis bankrotinta.[28] Kiel rezulto, Le Rossignol estis premierita danke al elteno de Djagilev en la Pariza Operejo la 26an de Majo 1914, kun scenoj kaj kostumoj desegnitaj de Alexandre Benois.[29] Le Rossignol ĝuis nur mezvarman sukceson de publiko kaj de kritikistoj, ŝajne ĉar ties delikateco ne kongruis kun la esperoj pri la komponisto de La konsekro de la printempo.[26] Tamen, komponistoj kiaj Maurice Ravel, Béla Bartók, kaj Reynaldo Hahn trovis multon mirindan en la majstreco de la scenaro, eĉ asertante detekti la influon de Arnold Schoenberg.[30]

En Julio, kiam la milito estis komenconta, Stravinski faris rapindan veturon al Ustilug por preni personajn aferojn kiaj sia referencverkaro pri rusa popolmuziko. Li revenis al Svisio ĝuste antaŭ la fermo de landlimoj sekve la eksplodo de la Unua Mondmilito.[31] La milito kaj posta Rusa Revolucio malebligis lian revenon al la hejmlando, kaj tiele Stravinski ne tuŝis rusian grundon denove ĝis Okobro 1962.[32]

En Junio de 1915, Stravinski kaj lia familio translokiĝis el Clarens al Morges, urbo 6 mejlojn sudokcidente de Lausanne ĉe la borde de la Lago Ĝenevo. La familio pluloĝis tie (ĉe tri diferencaj adresoj) ĝis 1920.[33]

Stravinski luktis finance dum tiu periodo. Rusio (kaj poste ties sukcedanto, la Sovetunio) ne aliĝis al la Konvencio de Berno kaj tio kreis problemojn por Stravinski kiam li klopodis kolekti rajtopagojn por la ludoj de liaj komponaĵoj por la Rusaj Baletoj.[34] Stravinski kulpis Djagilevon pro siaj financaj problemoj, akuzante lin pri malobeo de la terminoj de subskribita kontrakto.[11] Li alproksimiĝis al la svisa filantropo Werner Reinhart por atingi financan helpon dum la tempo kiam li estis verkinta Histoire du soldat (La rakonto de la soldato). Reinhart sponsoris lin kaj malavare garantiis ties unuan premieron, dirigentita de Ernest Ansermet la 28an de Septembro 1918 ĉe la Municipa Teatro de Laŭzano.[35] Danke, Stravinski dediĉis la verkon al Reinhart kaj donacis al li la originan manuskripton.[36] Reinhart helpis Stravinski plue kiam li financis serion de koncertoj de lia ĉambra muziko en 1919: inklude estis suito el Histoire du soldat aranĝita por violono, piano kaj klarneto,[37] kiu estis unuafoje prezentata la 8an de novembro 1919 en Lausanne.[38] Dankeme al sia bonfarinto, Stravinski dediĉis ankaŭ siajn Tri Pecoj por Klarneto (Oktobro–Novembro 1918) al Reinhart, kiu estis elstara amatora klarnetisto.[39]

Vivo en Francio redakti

 
Pulĉinelo

Sekve de la premiero de Pulĉinelo fare de la Rusaj Baletoj en Parizo la 15an de Majo 1920, Stravinski revenis en Svision.[40] La 8an de Junio, la tuta familio lasis Morges por la lasta fojo, kaj translokiĝis al la fiŝkpatista vilaĝo Carantec en Bretonio por la somero dum ili ankaŭ serĉis novan hejmon en Parizo.[41] Aŭdinte pri tio, la fasonistino Coco Chanel invitis Stravinski kaj lian familion loĝi ĉe sia nova domego "Bel Respiro" en la pariza antaŭurbo Garches ĝis ili povu trovi pli taŭgan loĝejon; ili alvenis dum la duasemajno de Septembro.[42] Samtempe, Chanel garantiis ankaŭ la novan (Decembro 1920) produktaĵon de la Rusaj Baletoj de Stravinski nome Le Sacre du Printemps (La konsekro de la printempo) per anonima donaco al Djagilev, ŝajne de 300,000 frankoj.[43]

Stravinski formis negocan kaj muzikan rilaton kun la franca pianofabrikanta entrepreno Pleyel. Pleyel esence agadis kiel lia agento por kolekti mekanikajn tantiemojn pro liaj verkoj kaj havigis al li monatan enspezon kaj studion ĉe siaj ejoj en kiuj li povus labori kaj ricevi amikojn kaj negocajn konatulojn.[44] Laŭ la terminoj de lia kontrakto kun la entrepreno, Stravinski interkonsentis aranĝi (kaj iel re-komponi) multajn el siaj komencaj verkojn por la Pleyela, nome la marko de Pleyel por pianolo.[45] Li faris tion tiel ke li faris kompletan uzadon de ĉiuj el la 88 notoj de la piano, sen konsidero al la homaj fingroj aŭ manoj. La rulaĵoj ne estis registritaj, sed estis anstataŭe markitaj laŭ kombino de manuskriptaj fragmentoj kaj manskribaj notoj fare de Jacques Larmanjat, muzika direktoro de la ruldepartamento de Pleyel. Inter la komponaĵoj kiuj estis eldonitaj por la Plejelaj pianorulaĵoj estas la jenaj La konsekro de la printempo, Petruŝka, La Fajra Birdo kaj La Najtingalo. Dum la 1920-aj jaroj, Stravinski registris rulaĵojn Duo-Art por la Aeolian Company kaj en Londono kaj en Novjorko, ne ĉiuj el kiuj estis survivintaj.[46]

Patronado neniam foriris. Komence de la 1920-aj jaroj, Leopold Stokowski donis al Stravinski regulan subtenon tra pseŭdonima 'bonfaranto'.[47]

 
Vera de Bosset Sudeikin

Stravinski renkontiĝis kun Vera de Bosset en Parizo en Februaro 1921,[48] dum ŝi estis edzino de la pentristo kaj scendesegnisto Serge Sudeikin, kaj ili ekis amaferon kiu kondukis al fakto ke Vera lasis sian edzon.[49]

En Majo 1921, Stravinski kaj lia familio translokiĝis al Anglet, ĉe Biarritz, sudokcidenta Francio.[50] El tiam ĝis la morto de sia edzino en 1939, Stravinski faris duoblan vivon, dividante sian tempon inter sia familio en Anglet, kaj Vera en Parizo kaj survoje.[51] Katja laŭinforme eltenis la malfidelon de sia edzo "per mikso de grandanimeco, amareco kaj kompato".[52] En Septembro 1924, Stravinski aĉetis "multekostan hejmon" en Nice: nome Villa des Roses.[53]

La familio Stravinski iĝis francaj ŝtatanoj en 1934 kaj translokiĝis al la Strato Faubourg-Saint-Honoré en Parizo.[54] Stravinski poste rememoros tiun lastan eŭropan adreson kiel sia plej malfeliĉa, ĉar la tuberkulozo de lia edzino infektis kaj lin kaj lian plej aĝan filinon Ludmila, kiu mortiĝis en 1938. Katja, al kiu li estis edziĝinta dum 33 jaroj, mortiĝis pro tuberkulozo post unu jaro, en Marto 1939.[55] Stravinski mem paŝis kvin monatojn en hospitalo, dum kiu tempo ankaŭ lia patrino mortiĝis.[56] Dum siaj postaj jaroj en Parizo, Stravinski estis disvolviginta profesiajn rilatojn kun ŝlosilaj personoj en Usono: li estis jam laborante por sia Simfonio en C por la Ĉikaga Simfonia Orkestro[57] kaj li jam estis akceptinta prelegi ĉe la prestiĝaj Charles Eliot Norton Lectures ĉe la Universitato Harvard dum la lernojaro 1939–40.[58]

Vivo en Usono redakti

 
Konstruaĵo Essex en Novjorko, kie Stravinski loĝis je la fino de sia vivo.

Spite la eksplodo de la Dua Mondmilito la 1an de septembro 1939, la vidvo Stravinski enŝipiĝis (sola) al Usono je la fino de la monatoj, kaj alvenis en Novjorkon kaj de tie al Kembriĝo, Masaĉuseco, pro plenumi sian engaĝigon en Harvard.[59] Vera sekvis lin en Januaro, kaj ili geedziĝis en Bedford (Masaĉuseco), la 9an de Marto 1940.[60]

Stravinski setlis en West Hollywood.[61] Li paŝis pli da tempo loĝanta en Los Angeles ol en ajn alia urbo.[62] Li iĝis ŝtatigita usonano en 1945.[63]

Stravinski estis adaptita al vivo en Francio, sed translokiĝi al Usono je aĝo de 57 estis grava defio. Dum ioma tempo, li retenis cirklon de kontaktoj kaj amikoj emigré el Rusio, sed li fine trovis ke tio ne sufiĉis al sia intelekta kaj profesia vivo. Li kliniĝis al la kreskanta kultura vivo de Los-Anĝeleso, ĉefe dum la Dua Mondmilito, kiam multaj verkistoj, muzikistoj, komponistoj kaj dirigentoj setlis en tiu areo: tiuj estis ekzemple Otto Klemperer, Thomas Mann, Franz Werfel, George Balanchine kaj Arthur Rubinstein. Bernard Holland asertis ke Stravinski speciale ŝatis la britajn verkistojn, kiuj vizitis lin en Beverly Hills, "kiel W. H. Auden, Christopher Isherwood, Dylan Thomas. Ili kunhavis la emon de la komponisto por fortaj spiritoj – speciale Aldous Huxley, kun kiu Stravinski parolis en franca".[64] Stravinski kaj Huxley havis tradicion de sabataj tagmanĝoj por la avangardo kaj elstaruloj de la okcidenta marbordo.[65]

 
Tombo de Stravinski en la insulo Sankta Mikaelo, Venecio.

La malkonvencia dominanta septakordo de Stravinski en sia aranĝaĵo de "The Star-Spangled Banner" kondukis al miskompreno kun la polico de Bostono la 15an de Januaro 1944, kiam li estis avertito de aŭtoritatoj ke oni povus kondamni al li per monpuno de 100 dolaroj pro ajn "rearanĝo de la nacia himno en tuto aŭ en parto".[66][67] La polico, kiel ĝi rezultis, malpravis. La koncerna leĝo apenaŭ malpermesis uzi la nacian himnon "kiel dancmuziko, aŭ paradmarŝo, aŭ kiel parto de kvodlibeto ajntipa", sed la konflikto tuj iĝis mito, en kiu Stravinski estis supozite arestita, tenita en prizono dum kelkaj noktoj, kaj fotita por policaj registroj.[68] Amplekse konata foto de Stravinski, supozite lia polica foto, montriĝis esti pasporta formularo.

La profesia vivo de Stravinski enhavis plej el la 20a jarcento, inklude multajn el ties modernaj klasikmuzikaj stiloj, kaj li influis komponistojn kaj dum kaj post sia vivo. En 1959, li ricevis la unuan okazon de la Premio Sonning, nome la plej alta muzika honoro en Danio. En 1962, li akceptis inviton por reveni al la tiama Leningrado por serio de koncertoj. Dum sia estado en Sovetunio, li vizitis Moskvon kaj renkontiĝis kun kelkaj ĉefaj sovetaj komponistoj, kiaj Dmitrij Ŝostakoviĉ kaj Aram Ĥaĉaturjan.[69]

En 1969, Stravinski translokixgis al la konstruaĵo Essex en Novjorko, kie li loĝis ĝis sia morto en 1971 je aĝo de 88 pro kora malsufiĉo.[70] Li estis entombigita ĉe la insulo San Michele, ĉe la tombo de Djagilev.

Li estis stelo en la Trotuaro de famo en Holivudo kaj en 1987 li ricevis postmorte la premion Grammy Award pro Atingoj de Tuta Vivo. Li estis postmorte enkondukita en la National Museum of Dance and Hall of Fame en 2004.

Kariero redakti

Male, la kreado de La Sorĉa Amo en 1913 faris grandegan skandalon sed estas malfacile scii kial, ĉu pro la muziko, ĉu pro la koregrafio, ĉu pro la dancistoj? Fakte, komence de 1914 la sama nura muziko havis grandan sukceson dum koncerto, kaj Stravinski iĝis konita de la tuta Eŭropo, kiam li estis nur 31-jaraĝa. Post La rakonto de la Soldato laŭ la samnoma verko de Charles-Ferdinand Ramuz, li transloĝiĝis al Francio kaj tute ŝanĝis sian stilon, reirante al klasika influo: Pulĉinela, baleto, kaj Mavra, komika opero, estas verkoj de tiu epoko.

En 1926, jen nova turno, kun Oedipus Rex, laŭ la dramo de Sofoklo, kiu staras inter oratorio kaj opero kaj enhavas imponan ritman laboron. Poste la komponisto daŭris esplori variajn influojn.

En 1939 mortis lia unua edzino, kaj li estis en Usono kun la dua edzino, kiam la Dua mondmilito komenciĝis. Tie li rifuĝiĝis kaj daŭrigis komponadon. Li ankaŭ vojaĝis en Sovetunion en 1962, kie lin salutis Dmitrij Ŝostakoviĉ. Stravinski ĉesis komponi en 1968 kaj mortis en Novjorko la 6-an de aprilo 1971.

La muzikaj produktoj de Stravinski estas tipe dividita en tri ĝeneralaj stilperiodoj: nome rusa periodo, novklasikisma periodo, kaj seria periodo.

Rusa Periodo (ĉ. 1907–1919) redakti

 
Stravinski kaj Rimski-Korsakov (side kune maldekstre) en 1908

Krom malmultaj survivantaj pli fruaj verkoj, la rua periodo de Stravinski ekis ĉe komponaĵoj entreprenitaj laŭ tutorado de Nikolaj Rimskij-Korsakov, kun kiu li studis el 1905 ĝis la morto de Rimskij-Korsakov en 1908, kiaj la orkestraj verkoj: Simfonio en E-flat major (1907), Faŭno kaj paŝtistino (por mezzo-soprano kaj orkestro; 1907), Fantazia Skerzo (1908), kaj Fajraĵo (1908/9).[71] Tiu verkoj klare montras la influon de Rimskij-Korsakov, sed kiel montris Richard Taruskin, ili ankaŭ montras la konon de Stravinski pri la muziko de Glazunov, Tanejev, Ĉajkovskij, Wagner, Dvořák, kaj Debussy, inter aliaj.[72]

Ludoj en Sankta Peterburgo de Fantazia Skerzo kaj Fajraĵo allogis la atenton de Sergej Djagilev, kiu komisiis Stravinski por orkestrigi du pianoverkojn de Chopin por la baleto Les Sylphides por esti prezentita en la debuto de 1909 de la "Saison Russe" (rusa sezono) de sia nova baletkompanio.[73]

La Fajrbirdo estis premierita ĉe la Pariza Operejo la 25an de Junio 1910 fare de la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev. Kiel la plej fruaj studentaj verkoj de Stravinski, La Fajrbirdo plurigardis malantaŭen al Rimskij-Korsakov ne nur en sia orkestrigo, sed ankaŭ en sia ĝeneralaj strukturo, harmonia organizado, kaj melodia enhavo.[74]

Laŭ Taruskin, la dua baleto de Stravinski por la Rusaj Baletoj, nome Petruŝka, estas kie "Stravinski finfine iĝis Stravinski."[75]

La muziko mem faras gravan uzadon de nombraj rusaj popolaj melodioj aldone al du valsoj de la viena komponisto Joseph Lanner kaj al franca melodio de music hall nome La Jambe en boisLa ligna kruro).[76]

En Aprilo 1915, Stravinski ricevis komision el Winnaretta Singer (Princino Edmond de Polignac) por malgrand-skala teatra verko por esti ludata en ŝia pariza salono. La rezulto estis Renard nome Vulpo (1916), kiun li nomis "Burlesko en kanto kaj danco".[77] Renard estis la unua alproksimiĝo de Stravinski al eksperimenta teatro: la enkonduko de la komponisto al la scenaro specifigas eksperimentan scenaron kie ĉiuj ludantoj (inklude la instrumentistoj) aperos samtempe kaj kontinue.

Novklasikisma periodo (ĉ. 1920–1954) redakti

Apollon (1928), Persephone (1933) kaj Orpheus (1947) ekzempligas ne nur la revenon de Stravinski al la muziko de la klasika periodo, sed ankaŭ lian esploradon de temoj el la antikva klasika mondo, kiel el la Greka mitologio. En 1951, li kompletigis sian lastan novklasikan verkon, nome la operon La progreso de la diboĉulo, por libreto de W. H. Auden kiu estis bazita sur la skizoj de William Hogarth. Ĝi premieriĝis en Venecio tiun jaron kaj estis prezentita tra tuta Eŭropo la venontan jaron, antaŭ esti prezentita en la Novjorka Metropola Operejo en 1953.[78] Ĝi estis surscenejigita de la Santafea Opero en 1962 pro Stravinskia Festivalo honore de la 80a jariĝo de la komponisto kaj estis reprezentita de la Metropolita Operejo en 1997.

Seria periodo (1954–1968) redakti

 
Stravinski dirigente en 1965

En la 1950-aj jaroj, Stravinski ekuzis seriajn komponteknikojn kiaj Dekdutonismo, nome la dekdutona tekniko origine desegnita de Arnold Schoenberg.[79] Li unuafoje eksperimentis per ne-dekdutonaj seriteknikoj en malgrand-skalaj kaj voĉaj kaj ĉambraj verkoj kiaj la Cantata (1952), la Septeto (1953) kaj la Tri kantoj el Shakespeare (1953). La unua el liaj komponoj tute bazita sur tiaj teknikoj estis In Memoriam Dylan Thomas (1954). Agon (1954–57) estis la unua el liaj verkoj kiuj inkludis dekdu-tonajn seriojn kaj Canticum Sacrum (1955) estis la unua peco kiu enhavas movimenton tute bazitan sur tonserio.[80] Stravinski etendis sian uzadon de Dekdutonismo en verkoj kiaj Threni (1958) kaj A Sermon, a Narrative and a Prayer (1961), kiuj estas bazataj sur bibliaj tekstoj,[81] kaj The Flood (1962), kiu miksas mallongajn bibliajn tekstojn el la Genezo kun partoj el Misterverkoj de York kaj de Chester.[82]

Plinovigo kaj influo redakti

Stravinski estis nomita "unu el veraj plinovigistoj de muziko en la epoko".[83] La plej grava aspekto de la verkaro de Stravinski, krom siaj teknikaj plinovigoj (inklude pri ritmo kaj harmonio), estas la 'ŝanĝanta mieno' de lia kompona stilo dum ĉiam 'retenis distingan, esencan identecon'.[83]

 
Stravinski kun Wilhelm Furtwängler, germana dirigento kaj komponisto.

La uzado de Stravinski de la motiva disvolvigo (la uzado de muzikaj figuroj kiuj estas ripetataj en diversaj nauncoj tra komponaĵo aŭ sekcio de komponaĵo) inkludis aldonajn motivajn disvolviĝojn. Tio okazas kiam oni sumas aŭ subtrahas notoj al motivo senkonsidere al sekvaj ŝanĝoj en mezuro. Simila tekniko povas troviĝi tiom frue kiom ĝis la 16a jarcento, ekzemple ĉe la muziko de Cipriano de Rore, Orlandus Lassus, Carlo Gesualdo kaj Giovanni de Macque, muziko kun kiu Stravinski montris konsiderindan familiarecon.[84]

La konsekro de la printempo elstaras pro sia senripozas uzado de ostinatoj, por ekzemplo en la oka noto ostinata ĉe kordoj markitaj de ok kornoj en la sekcio "Aŭguro de printempo (Dancoj de junulinoj)". La verko ankaŭ enhavas partojn kie kelkaj ostinatoj frapas unu kontraŭ alia. Stravinski estis notita pro sia distinga uzado de ritmo, ĉefe en La konsekro de la printempo.[85] Laŭ la komponisto Philip Glass, "the idea of pushing the rhythms across the bar lines [...] led the way [...]. The rhythmic structure of music became much more fluid and in a certain way spontaneous".[86] Glass mencias la "primitive, offbeat rhythmic drive" de Stravinski.[87] Laŭ Andrew J. Browne, "Stravinski estas eble la nura komponisto kiu levis ritmon en si mem al la digneco de arto".[88] La ritmo kaj viveco de Stravinski ege influis super la komponisto Aaron Copland.[89]

Laŭ la fluo de sia kariero, Stravinski alvokis ampleksan variecon de orkestraj, instrumentaj, kaj voĉaj fortoj, range el solaj instrumentoj en verkoj kiaj Tri Pecoj por Klarneto (1918) aŭ Elegio por Soloa Violo (1944) al la enorma orkestro de La konsekro de la printempo (Le Sacre du printemps; 1913) kiun Aaron Copland karakterizis kiel "la ĉefa orkestra atingo de la 20a jarcento."[90]

La kreado fare de Stravinski de unikaj kaj idiosinkraziaj ensembloj el la specifa muzika naturo de individuaj verkoj estas baza elemento de lia stilo.

Sekvante la modelon de sia instruisto, Nikolaj Rimskij-Korsakov, la studentaj verkoj de Stravinski kiaj la Simfonio en E-flat, Opus 1 (1907), Scherzo fantastique, Opus 3 (1908), kaj Fajraĵoj (Feu d'artifice), Opus 4 (1908), postulas grandajn orkestrajn fortojn. Tio ne estas surpriziga, ĉar la verkoj estis tiom multe ekzercoj de orkestrigo kiom de kompono.

La Simfonio, por ekzemplo, postulas 3 flutojn (3a duobla fluteto); 2 hobojojn; 3 klarnetojn en B-flat; 2 fagotojn; 4 kornojn en F; 3 trumpetojn en B-flat; 3 trombonojn, tubjon, timpanojn, bastamburon, triangulon, cimbalojn, kaj kordojn.[91] La Fantazia skerzo postulas iomete pli grandan orkestron sed komplete forgesas trombonojn: tio estis la reago de Stravinski al la kritikoj fare de Rimskij pri sia trouzado en la Simfonio.[92]

La tri baletoj komponitaj por la Rusaj Baletoj de Djagilev postulas partikulare grandajn orkestrojn. La Fajrbirdo (1910) postulas ventinstrumentojn en kvar, 4 kornojn, 3 trumpetojn (en A), 3 trombonojn, tubjon, celeston, 3 harpojn, pianon, kaj kordojn. La perkutada sekcio postulas timpanojn, bastamburon, cimbalojn, triangulon, tamburinon, tamtamon, tubajn sonorilojn, kampaneton, kaj ksilofonon. Aldone, la origina versio bezonas 3 surscenejajn trumpetojn kaj 4 surscenejajn vagnerajn tubjojn (2 tenorajn kaj 2 basajn).

La origina versio de Petruŝka (1911) postulas similan orkestron (sen surscenejajn latunaĵojn, sed kun la aldono de sursceneja tambureto). La partikulare elstara rolo de la piano estas rezulto de la muzika origino kiel Konzertstück por piano kaj orkestro.

La konsekro de la printempo (1913) bezonas la plej grandan orkestron kiun Stravinski iam uzis: fluteto, 3 flutoj (3a duoblajn 2a fluteto), altfluto, 4 hobojoj (4a duobla 2a angla korno), angla korno, klarneto en D/E flat, 3 klarnetoj (3a duoblaj 2a basklarneto), basklarneto, klarneteto, 4 fagotoj (4a duoblaj 2a kontrafagoto), kontrafagoto, 8 kornoj (7a kaj 8a duoblaj tenoraj vagneraj tubjoj), trumpeteto en D, 4 trumpetoj en C (4a duoblaj bastrumpetoj en E-flat), 3 trombonoj (2 tenoraj, 1 basa), 2 tubjoj. Perkutado inkludas 5 timpanojn (2 ludistoj), basstamburo, tamtamo, triangulo, tamburino, cimbaloj, antikvaj cimbaloj, guiro, kaj kordoj. (Piano, celesto, kaj harpo ne estas inkludataj.)

Personeco redakti

 
Portreto de Stravinski fare de Robert Delaunay, en la Kolekto Garman Ryan.

Stravinski montris emon en literaturo kiu estis ampleksa kaj respegulis sian konstantan deziron por novaj malkovroj. La tekstoj kaj literaturaj fontoj por lia verkaro ekis per periodo de intereso en rusa folkloro, kio progresis al klasikaj aŭtoroj kaj al la Latina liturgio kaj moviĝis al la tiutempa Francio (André Gide, en Persephone) kaj eventuale al angla literaturo, kiel ĉe Auden, T. S. Eliot kaj mezepoka angla poezio. Li havis ankaŭ nelacigeblan deziron esploro kaj lerni pri arto, kio manifestiĝis en kelkaj el liaj parizaj kunlaboroj. Ne nur li estis la ĉefa komponisto por la Rusaj Baletoj de Djagilev, sed li ankaŭ kulaboris kun Picasso (Pulcinella, 1920), Jean Cocteau (Oedipus Rex, 1927), kaj George Balanchine (Apollon musagète, 1928). Lia intereso en arto pelis lin al disvolvigo de forta rilato kun Picasso, kun kiu li renkontiĝis en 1917, anoncante ke en “kirlo de arta entuziasmo kaj ekscitiĝo mi finfine trafis Picasso.”[93] El 1917 al 1920, ambaŭ engaĝiĝis en arta dialogo en kiu ili interŝanĝis malgrandskalajn verkojn de arto unu kun la alia kiel signo de intimeco, kio inkludis la faman portreton de Stravinski fare de Picasso,[94] kaj la verko de Stravinski "Skizo de Muziko por Klarneto". Tiu interŝanĝo estis esenca por establi kiel tiuj artistoj alproksimiĝis antaŭ la kunlabora spaco de Pulcinella.[95]

Laŭ Robert Craft, Stravinski restis konfirmita monarkiisto tra sia tuta vivo kaj malamis la Bolŝevikojn el la tuja komenco.[79] En 1930, li notis, "Mi ne kredas ke iu ajn veneras Mussolini pli ol mi ... Mi konas multajn ekscititajn personojn, kaj mia artista menso ne retiriĝas el politikaj kaj sociaj temoj. Bone, post esti vidinta multajn okazaĵojn kaj tiom multajn pli malpli reprezentajn homojn, mi havas povegan urĝon faro omaĝon al via Duce. Li estas la savinto de Italio kaj – ni esperu – de Eŭropo". Poste, post privata aŭdiencon kun Mussolini, li aldonis, "Se miaj oreloj ne trompas min, la voĉo de Romo estas la voĉo de Il Duce. Mi diris al li ke mi sentas min kiel faŝisto... Kvankam li estas tre okupita, Mussolini faris al mi la grandan honoron paroladi kun mi dum tri horkvaronoj. Ni parolis pri muziko, arto kaj politiko".[96] Kiam la Nazioj lokigis la verkojn de Stravinski en la listo de "Degenerita Muziko", li formale montris sian rusan genealogion kaj deklaris, "Mi abomenas la tutan komunismon, marksismon, la abomenindan Sovetmonstron, kaj ankaŭ la tutan liberalismon, demokratismon, ateismon ktp."[97] Ĉirkaŭ la fino de sia vivo, laŭ Craft, Stravinski faris revenan viziton al sian naskolandon kaj komponis kantaton en hebrea, por kio li veturis al Israelo por ties prezentado.[79]

Stravinski akiris instinkton por negocoj kaj aperis trankvile kaj komforta en publiko. Lia sukcesa kariero kiel pianisto kaj dirigento portis lin al multaj el la ĉefaj urboj de la mondo, kiaj Parizo, Venecio, Berlino, Londono, Amsterdamo kaj Novjorko kaj li estis konata pro sia eleganteco. Stravinski laŭdire estis donjuaneca kaj laŭ onidiroj li havis amaferojn kun altprofilaj partnerinoj, kiaj Coco Chanel. Li neniam aludis al tio, sed Chanel parolis pri tiu menciita afero longe kun sia biografiisto Paul Morand en 1946; la babilado estis publikigita post tridek jaroj.[98] La vereco de la rakonto de Chanel estis disputata de lavidvino de Stravinski, Vera, kaj de Craft.[99] La modentrepreno de Chanel asertas ke ne estas pruvoj pri afero inter Chanel kaj Stravinski iam okazinta.[100] Fikciigo de tiu supozita afero formis la bazon de la romano Coco and Igor (2002) kaj de la filmo Coco Chanel & Igor Stravinsky (2009). Spite tiujn aferojn, Stravinski estis konsiderata familia viro kaj dediĉita al siaj filoj.[101]

Verkoj redakti

 
Ivan Bilibin. Militisto — kostumdesegno por la ludo de 1931 de La Fajra Birdo

Notoj redakti

  1. Greene 1985, p. 1101.
  2. White 1979, p. 4.
  3. 3,0 3,1 Walsh 2001.
  4. Pisalnik, Andrzej: Polski pomnik za cerkiewnym murem Arkivigite je 2014-07-25 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Rzeczpospolita, 10a de Novembro 2012.
  5. Walsh, Stephen, Stravinsky: A Creative Spring (resumo), www.nytimes.com. Konsultita la 10an de Aŭgusto 2013.
  6. Igor Stravinsky, Robert Craft, Memories and commentaries, University of California Press, 1981, p. 17
  7. Stravinsky 1962, p. 8.
  8. Dubal 2001, p. 564.
  9. 9,0 9,1 Dubal 2001, p. 565.
  10. White 1979, p. 8.
  11. 11,0 11,1 Palmer 1982.
  12. Walsh 2000, p. 83.
  13. Stravinsky 1962, p. 24.
  14. White 1979, p. 5.
  15. White 1979, pp. 11–12.
  16. White 1979, pp. 15–16.
  17. Walsh 2000, p.142-143.
  18. Walsh 2000, p. 140.
  19. Walsh 2000, p. 145
  20. Walsh 2000, p. 145.
  21. White 1979, p. 33.
  22. V. Stravinsky kaj Craft 1978, pp. 100, 102.
  23. V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 111–14.
  24. V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 113.
  25. Walsh 2000, p. 224.
  26. 26,0 26,1 V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 119.
  27. Walsh 2000, p. 233.
  28. Walsh 2000, p 233.
  29. Walsh 2000, p. 230.
  30. V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 120.
  31. Oliver 1995, p. 74.
  32. V. Stravinsky kaj Craft 1978, p. 469.
  33. V. Stravinsky kaj Craft 1978, pp. 136–37.
  34. White 1979, p. 85.
  35. White 1979, pp. 47–48.
  36. Keller 2011, p. 456.
  37. Stravinsky 1962, p. 83.
  38. White 1979, p. 50.
  39. Stravinsky: Histoire Du Soldat Suite. Naxosdirect.com. Arkivita el la originalo je 2014-03-01. Alirita 9a de Marto 2010.
  40. Walsh 2000, p. 313.
  41. Walsh 2000, p. 315.
  42. Walsh 2000, p. 318.
  43. Walsh 2000, p. 319 kaj vidu lian piednoton 21.
  44. Compositions for Pianola Konsultita la 3an de Marto 2012.
  45. White 1979, p. 573.
  46. Lawson 1986, pp. 298–301.
  47. See "Stravinsky, Stokowski and Madame Incognito", Craft 1992, 73–81.
  48. Walsh 2000, p. 336.
  49. Vera de Bosset Sudeikina (Vera Stravinsky) profile at bbc.co.uk. Konsultita la 3an de Marto 2012.
  50. Walsh 2000, p. 329.
  51. Cooper 2000, p. 306.
  52. Joseph 2001, p. 73.
  53. Walsh 2000, p. 193.
  54. White 1979, pp. 77, 84.
  55. White 1979, p. 90.
  56. Stravinsky; Craft 1960, p. 18.
  57. Joseph 2001, p. 279.
  58. Walsh 2006, p. 595.
  59. Poetics of Music in the form of six lessons, ‑a eldono, New York: Vintage Books.
  60. White 1979, p. 93.
  61. "3a de Junio 1957, The Daily Mirror, Stravinsky turns 75", Latimesblogs.latimes.com. Kontrolita 9a de Marto 2010.
  62. Holland 2001.
  63. White 1979, p. 390.
  64. Holland 2001
  65. Huxley on Huxley.. Arkivita el la originalo je 2014-11-08. Alirita 2015-07-04.
  66. Mass. Gen. Laws ch. 249, § 9. Arkivita el la originalo je 2011-08-23. Alirita 2015-07-04.
  67. Laŭ notoj de Michael Steinberg por Stravinsky in America, RCA 09026-68865-2, p. 7, la polico "kunportis dokumentojn el Symphony Hall", citite en Thom 2007, p. 50.
  68. Walsh 2006, p. 152.
  69. White 1979, pp. 146–48.
  70. "Igor Stravinsky, the Composer, Dead at 88", The New York Times.
  71. Walsh 2000, "Stravinsky's Works to 1935", pp. 543–44.
  72. Taruskin 1996, v. I, ĉapitroj 3–5, pp. 163–368.
  73. Walsh 2000, p. 122.
  74. "Leitharmony, or Stravinsky's Musical Characterization in The Firebird", The International Journal of Musicology 3 (1994), Mark McFarland
  75. Taruskin 1996, v.I, p.662.
  76. Vidu: "Table I: Folk and Popular Tunes in Petrushka." Taruskin 1996, v. I, pp. 696–97.
  77. Stravinsky, Igor. Renard: A Burlesque in Song and Dance [Conductor's Score]. Miami, Florida: Edwin F. Kalmus & Co., Inc.
  78. Griffiths, Stravinsky, Craft, kaj Josipovici 1982, pp. 49–50.
  79. 79,0 79,1 79,2 Craft 1982.
  80. Straus 2001, p. 4.
  81. White 1979, p. 510.
  82. White 1979, 517.
  83. 83,0 83,1 AMG 2008. "Igor Stravinsky" biografio [1], AllMusic.
  84. Stravinsky and Craft 1960, pp. 116–17.
  85. Simon 2007.
  86. Simeone, Craft, kaj Glass 1999.
  87. Glass 1998.
  88. Browne 1930, p. 360.
  89. BBC Radio 3 programme, "Discovering Music" ĉirkaŭ 33:30. Decembro 2010.
  90. Copland 1952, p. 37
  91. Stravinsky, Igor. Symphony No. 1 [sic]. (Moskvo: P. Jurgenson, n.d. [1914]).
  92. Taruskin (1998),p. 325.
  93. Walsh 2000, 276.
  94. http://www.ipl.org/div/mushist/twen/stravinsky.htm
  95. Stravinsky kaj Craft 1959.
  96. Sachs 1987, p. 168.
  97. Taruskin kaj Craft 1989.
  98. Morand 1976, pp. 121–24.
  99. Davis 2006, p. 439.
  100. Fact-or-fiction Chanel-Stravinsky affair curtains Cannes Arkivigite je 2014-03-01 per la retarkivo Wayback Machine. Swiss News, 25a de Majo 2009. Konsultita la 28an de Decembro 2010.
  101. T. Strawinsky kaj D. Strawinsky 2004.

Referencoj redakti

  • Adorno, Theodor. 1973. Philosophy of Modern Music. Tradukita de Anne G. Mitchell kaj Wesley V. Blomster. New York: Continuum. ISBN 0-8264-0138-4 Originala germana eldono, Philosophie der neuen Musik. Tübingen: J. C. B. Mohr, 1949.
  • Adorno, Theodor W. 2006. Philosophy of New Music, translated, edited, and with an introduction by Robert Hullot-Kentor. Minneapolis: University of Minnesota Press. ISBN 0-8166-3666-4.
  • Anonima. 1940. "Musical Count". Time Magazine (Lundo, 11a de Marto).
  • Anonima. 1944. "Stravinsky Liable to Fine". The New York Times (16a de Januaro) (Konsultita la 22a de Junio 2010).
  • Anonima. 1962. "Life Guide: Salutes to Stravinsky on His 80th; A Funny Faulkner, Farm Tours", Life Magazine (8 June): 17.
  • Berry, David Carson. 2006. "Stravinsky, Igor." Europe 1789 to 1914: Encyclopedia of the Age of Industry and Empire, editors-in-chief John Merriman and Jay Winter, 4:2261–63. Detroit: Charles Scribner's Sons.
  • Berry, David Carson. 2008. "The Roles of Invariance and Analogy in the Linear Design of Stravinsky's Arkivigite je 2009-04-09 per la retarkivo Wayback Machine 'Musick to Heare.'" Gamut 1/1.
  • Blitzstein, Marc. 1935. "The Phenomenon of Stravinsky". The Musical Quarterly 21, no. 3 (Julio): 330–47. Represita 1991, The Musical Quarterly 75, no. 4 (Vintro): 51–69.
  • Browne, Andrew J. 1930. "Aspects of Stravinsky's Work". Music & Letters 11, no. 4 (Oktobro): 360–66. reta ligilo alirita la 19an de Novembro 2007 (subskribo postulita).
  • Cocteau, Jean. 1918. Le Coq et l'arlequin: notes de la musique. Paris: Éditions de la Sirène. Represita 1979, kun enkonduko de Georges Auric. Paris: Stock. ISBN 2-234-01081-0 Angla eldono Cock and Harlequin: Notes Concerning Music, tradukita de Rollo H. Myers, London: Egoist Press, 1921.
  • Cohen, Allen. 2004. Howard Hanson in Theory and Practice. Westport, Conn.: Praeger Publishers. ISBN 0-313-32135-3.
  • Cooper, John Xiros (eldonisto). 2000. T. S. Elliot's Orchestra: Critical Essays on Poetry and Music. New York: Garland. ISBN 0-8153-2577-0.
  • Copeland, Robert M. 1982. "The Christian Message of Igor Stravinsky". The Musical Quarterly 68, no. 4 (October): 563–79.
  • Copland, Aaron. 1952. Music and Imagination. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  • Craft, Robert. 1982. "Assisting Stravinsky: On a Misunderstood Collaboration". The Atlantic 250, no. 6 (Decembro): 64–74.
  • Craft, Robert. 1992. Stravinsky: Glimpses of a Life. London: Lime Tree; New York: St Martins Press. ISBN 0-413-45461-4 (Lime Tree); ISBN 0-312-08896-5 (St.Martins).
  • Craft, Robert. 1994. Stravinsky: Chronicle of a Friendship, revised and expanded edition. Nashville: Vanderbilt University Press. ISBN 0-8265-1258-5.
  • Davis, Mary. 2006. "Chanel, Stravinsky, and Musical Chic". Fashion Theory 10, no. 4 (December): 431–60.
  • Dubal, David. 2001. The Essential Canon of Classical Music. New York: North Point Press.
  • Eksteins, Modris. 1989. Rites of Spring: The Great War and the Modern Era. Boston: Houghton Mifflin Company. ISBN 0-395-49856-2. Represita en 1990, New York: Anchor Books ISBN 0-385-41202-9; reprinted 2000, Boston: Mariner Books ISBN 0-395-93758-2.
  • Glass, Philip. 1998. "The Classical Musician Igor Stravinsky Arkivigite je 2012-11-06 per la retarkivo Wayback Machine" Time (Lundo, 8a de Junio).
  • Greene, David Mason. 1985. Biographical Encyclopaedia of Composers. New York: Doubleday. Griffiths, Paul, Igor Stravinsky, Robert Craft, and Gabriel Josipovici. 1982. Igor Stravinsky: the Rake's Progress. Cambridge Opera Handbooks. Cambridge. London, New York, New Rochelle, Melbourne, and Sydney: Cambridge University Press. ISBN 0-521-23746-7 (cloth); ISBN 0-521-28199-7 (pbk).
  • Hazlewood, Charles. 2003. "Stravinsky—The Firebird Suite". On Discovering Music. BBC Radio 3 (20 December). Archived at Discovering Music: Listening Library, Programmes.
  • Holland, Bernard. 2001. "Stravinsky, a Rare Bird Amid the Palms: A Composer in California, at Ease if Not at Home", The New York Times (11 March).
  • Joseph, Charles M.. 2001. Stravinsky Inside Out. New Haven: Yale University Press. ISBN 978-0-300-07537-3.
  • Karlinsky, Simon. 1985. "Searching for Stravinskii's Essence". Russian Review 44, no. 3 (July): 281–87.
  • Lambert, Constant. 1936. Music Ho! A Study of Music in Decline. New York: Charles Scribner's Sons.
  • Lawson, Rex. 1986. Stravinsky and the Pianola, in Confronting Stravinsky, edited by Jann Pasler. Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-05403-2.
  • Lehrer, Jonah. 2007. Igor Stravinsky and the Source of Music, in his Proust Was a Neuroscientist. Boston: Houghton Mifflin Co. ISBN 0-618-62010-9.
  • Morand, Paul. 1976. L'Allure de Chanel. Paris: Hermann. Nov. eld. de originalo, Paris: Hermann, 1996. ISBN 2-7056-6316-9. Represita, [Paris]: Gallimard, 2009; ISBN 978-2-07-039655-9 Angle kiel The Allure of Chanel, trandukita de Euan Cameron. London: Pushkin Press, 2008. ISBN 978-1-901285-98-7 (pbk). Speciala ilustracia eld. London: Pushkin, 2009. ISBN 978-1-906548-10-0 (pbk.).
  • Oliver, Michael. 1995. Igor Stravinsky. London: Phaidon Press. ISBN 0-7148-3158-1.
  • Page, Tim. 2006. "Classical Music: Great Composers, a Less-Than-Great Poser and an Operatic Impresario". Washington Post (Dimanĉo, 30a de Julio): BW13.
  • Palmer, Tony. 1982. Stravinsky: Once at a Border.... (TV documentary film). [UK]: Isolde Films. Issued on DVD, [N.p.]: Kultur Video, 2008.
  • Pasler, Jann. 1983. "Stravinsky and His Craft: Trends in Stravinsky Criticism and Research". The Musical Times 124, no. 1688 ("Russian Music", October): 605–609.
  • Robinson, Lisa. 2004. "Opera Double Bill Offers Insight into Stravinsky's Evolution". The Juilliard Journal Online 19, no. 7 (April). (No longer accessible as of March 2008.)
  • Sachs, Harvey. 1987. Music in Fascist Italy. New York: W. W. Norton.
  • Satie, Erik. 1923. "Igor Stravinsky: A Tribute to the Great Russian Composer by an Eminent French Confrère". Vanity Fair (February): 39 & 88.
  • Siegmeister, Elie (eld.). 1943. The Music Lover's Handbook. New York: William Morrow and Company.
  • Simeone, Lisa, kun Robert Craft kaj Philip Glass. 1999. "Igor Stravinsky" NPR's Performance Today: Milestones of the Millennium (16 April). Washington, DC: National Public Radio. Archive (edited) at NPR Online.
  • Simon, Scott. 2007. The Primitive Pulse of Stravinsky's 'Rite of Spring'. With an interview with Marin Alsop recorded on Friday 23 March 2007. NPR Weekend Edition. (Saturday 24 March). Washington, DC: National Public Radio.
  • Slim, H. Colin. 2006. "Stravinsky's Four Star-Spangled Banners and His 1941 Christmas Card". The Musical Quarterly 89, nos. 2 and 3 ([northern] Summer–Fall): 321–447.
  • Slonimsky, Nicolas. 1953. Lexicon of Musical Invective: Critical Assaults on Composers Since Beethoven's Time. New York: Coleman-Ross. Second edition, New York: Coleman-Ross, 1965, reprinted Washington Paperbacks WP-52, Seattle: University of Washington Press, 1969, reprinted again Seattle: University of Washington Press, 1974 ISBN 0-295-78579-9, and New York: Norton, 2000 ISBN 0-393-32009-X (pbk).
  • Straus, Joseph N. 2001. Stravinsky's Late Music. Cambridge Studies in Music Theory and Analysis 16. Cambridge, New York, Port Melbourne, Madrid, and Cape Town: Cambridge University Press. ISBN 0-521-80220-2 (cloth) ISBN 0-521-60288-2 (pbk)
  • Stravinsky, Igor. 1947. Poetics of Music in the Form of Six Lessons. Cambridge, MA: Harvard University Press. OCLC 155726113.
  • Stravinsky, Igor. 1962. An Autobiography. New York: W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-00161-X; oclc 311867794. Origine publikigita en franca kiel Chroniques de ma vie, 2 vols. (Paris: Denoël et Steele, 1935), subsequently translated (anonymously) as Chronicle of My Life. London: Gollancz, 1936. oclc 1354065. Tiu ekdono represita kiel Igor Stravinsky An Autobiography, kun enkonduko de Eric Walter White (London: Calder and Boyars, 1975) ISBN 0-7145-1063-7 (cloth); ISBN 0-7145-1082-3 (pbk.). Reprinted again as An Autobiography (1903–1934) (London: Boyars, 1990) ISBN 0-7145-1063-7 (cased); ISBN 0-7145-1082-3 (pbk). Also published as Igor Stravinsky An Autobiography (New York: M. & J. Steuer, 1958).
  • Stravinsky, Igor, kaj Robert Craft. 1959. Conversations with Igor Stravinsky. Garden City, NY: Doubleday. OCLC 896750 Reprinted Berkeley: University of California Press, 1980. ISBN 0-520-04040-6
  • Stravinsky, Igor, kaj Robert Craft. 1960. Memories and Commentaries. Garden City, N.Y.: Doubleday. Reprinted 1981, Berkeley and Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-04402-9 Reprinted 2002, London: Faber and Faber. ISBN 0-571-21242-5.
  • Stravinsky, Igor, kaj Robert Craft. 1962. Expositions and Developments. London: Faber & Faber. Reprinted, Berkeley and Los Angeles: University of California Press, 1981. ISBN 0-520-04403-7.
  • Stravinsky, Igor, kaj Robert Craft. 1966. Themes and Episodes. New York: A. A. Knopf.
  • Stravinsky, Igor, kaj Robert Craft. 1969. Retrospectives and Conclusions. New York: A. A. Knopf.
  • Stravinsky, Vera, kaj Robert Craft. 1978. Stravinsky in Pictures and Documents. New York: Simon and Schuster.
  • Strawinsky, Théodore, kaj Denise Strawinsky. 2004. Catherine and Igor Stravinsky: A Family Chronicle 1906–1940. New York: Schirmer Trade Books; London: Schirmer Books. ISBN 0-8256-7290-2.
  • Taruskin, Richard, reply de Robert Craft. 1989. "'Jews and Geniuses': An Exchange". New York Review of Books (15 June).
  • Taruskin, Richard. 1996. Stravinsky and the Russian Traditions: A Biography of the Works Through Mavra. Vol. 1 and Vol. 2. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-07099-2.
  • Thom, Paul. 2007. The Musician as Interpreter. Studies of the Greater Philadelphia Philosophy Consortium 4. University Park: Pennsylvania State University Press. ISBN 0-271-03198-0.
  • Volta, Ornella. 1989. Satie Seen through His Letters. London: Boyars. ISBN 0-7145-2980-X.
  • Wallace, Helen. 2007. Boosey & Hawkes, The Publishing Story. London: Boosey & Hawkes. ISBN 978-0-85162-514-0.
  • Walsh, Stephen. 2000. Stravinsky. A Creative Spring: Russia and France 1882–1934. London: Jonathan Cape.
  • Walsh, Stephen. 2001. "Stravinsky, Igor." New Grove Dictionary of Music and Musicians, second edition, edited by Stanley Sadie kaj John Tyrrell. London: MacMillan Publishers.
  • Walsh, Stephen. 2006. Stravinsky: The Second Exile: France and America, 1934–1971. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-375-40752-9 (cloth); London: Jonathan Cape. ISBN 0-224-06078-3 (cloth); Berkeley: University of California Press. ISBN 978-0-520-25615-6 (pbk).
  • Walsh, Stephen. 2007. "The Composer, the Antiquarian and the Go-between: Stravinsky and the Rosenthals". The Musical Times 148, no. 1898 (Spring): 19–34.
  • Wenborn, Neil. 1985. Stravinsky. London: Omnibus Press. ISBN 0-7119-7651-1.
  • White, Eric Walter. 1979. Stravinsky: The Composer and His Works, second edition. Berkeley and Los Angeles: University of California Press. ISBN 0-520-03983-1 (cloth) ISBN 0-520-03985-8 (pbk).
  • Zappa, Frank, and Peter Occhiogrosso. 1989. The Real Frank Zappa Book. New York: Poseidon Press. ISBN 0-671-63870-X (reprinted twice in 1990, New York: Fireside Books, ISBN 0-671-70572-5 and New York: Picador Books ISBN 0-330-31625-7).

Literaturo redakti

Ĝenerala informaro redakti

The Ekstrom Collection of the Diaghilev and Stravinsky Foundation estas tenita de Victoria and Albert Museum London, Department of Theatre and Performance. Plena katalogo kaj detaloj de aliraranĝoj estas disponeblaj tie ĉi Arkivigite je 2012-12-23 per Archive.today.

Registroj kaj filmetoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Igor Stravinsky en la angla Vikipedio.