Vera de Bosset Stravinsky (7a de januaro 1888 - 17a de septembro 1982) estis rusa usonigita dancistino kaj artisto. Ŝi estas plej bone konata kiel amatino kaj, poste, dua edzino de la rusa komponitso Igor Stravinski kiu edzinigis ŝin en 1940.

Vera de Bosset
Vera de Bosset pentraĵo de Serge Sudeikin
Vera de Bosset pentraĵo de Serge Sudeikin
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1888 (1888-12-25)
en Sankt-Peterburgo
Morto 17-an de septembro 1982 (1982-09-17) (93-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Cemetery of San Michele
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Eduard Bosse
Edz(in)o Igor StravinskiSerge Sudeikin
Okupo
Okupo pentristo • baleta dancistokomponisto
vdr

Vivo redakti

Vera de Bosset naske Vera Bosse, filino de Eduard Bosse (19a de oktobro 1854 en Saese ĉe Tamsal; 27a de junio 1927 en Riga)[1] kaj de Hedwig von Ruckteschel (24a de aprilo 1866 en Kievo; 17a de aprilo 1938 en Riga).[2] Ambaŭ gepatroj estis de nobelaj Germanaj baltoj. Vera tiele ŝanĝissian nomon al franca "Bosset" pro kaŝi sian germanan devenon.

Stravinski renkontiĝis kun Vera en 1921. Ŝi estis dancistino kaj edzino de la pentristo kaj scendesegnisto Serge Sudeikin. Stravinski estis tiam edzo de sia kuzino Katerina Nossenko kaj havis kvar filojn. Stravinski kaj Vera ekis amaferon kiu kondukis al ŝi lasi sian edzon. El tiam ĝis la morto de Katerina pro tuberkulozo en 1939, Stravinski faris duoblan vivon, paŝante plej el sia tempo kun sia edzino kaj filoj kaj la resto kun Vera. Katerina akceptis iel tiun rilaton.

En septembro, 1939, Stravinski alvenis en Usonon por prelegi ĉe la prestiĝaj Charles Eliot Norton Lectures en la Universitato Harvard en Kembriĝo, Masaĉuseco. Vera sekvis lin en januaro 1940; ili geedziĝis en Bedford la 9an de marto.[3]

Post la morto de Stravinski (1971) Vera loĝis en la apartamento de Novjorko kiun ilin estis aĉetinte tuj antaŭ lia morto. Ŝi mortis, aĝe 94, en 1982 kaj estis entombigita kun Stravinski en Venecio, Italio.

Referencoj redakti

  • Stravinsky: Chronicle of a Friendship, Craft, Robert, Nashville, Vanderbilt University Press. 1994. ISBN 0-8265-1258-5
  • von Ruckteschell Family papers, taken care of by Georg Bosse, Kentucky, USA.
  1. Die Nachkommen des Kantors, Schulmeisters und Hilfspredigers an der St. Petri-Gemeinde in St. Petersburg Sebastian Bosse (1697-1775), in: Baltische Ahnen- und Stammtafeln Sonderheft 12 (Köln 1976), p. 10
  2. GHdBR (NF) Band II (2012) ISSN 2193-164X, p. 338
  3. White, Eric Walter in "Stravinsky, Igor (Fyodorovich)" in New Grove Dictionary of Music and Musicians, The. (London: Macmillan, 1985), vol. 18, p.254.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vera de Bosset en la angla Vikipedio.