Sergej Jurieviĉ Sudejkin, konata ankaŭ kiel Serge Soudeikine aŭ Serge Sudeikin (la 19-a de marto 1882 en Smolensko12a de aŭgusto 1946 en Nyack, Novjorkio), estis rusa artisto kaj scen-desegnisto asocia kun la Rusaj Baletoj en Parizo kaj la Metropolitan Opera en Novjorko. En 1926 li preparis artaĵojn por la Broadway-produktaĵo de 1926 fare de Nikolao Evreinov nome The Chief Thing. Sudejkin poste desegnis la scenarojn por la origina produktaĵo de la Theatre Guild de "Porgy and Bess" kiu premieris en Broadway ĉe la Alvin Theatre en Novjorko en la 10a de Oktobro, 1935.

Serge Sudeikin
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1882 (1882-03-19)
en Sankt-Peterburgo
Morto 12-an de aŭgusto 1946 (1946-08-12) (64-jaraĝa)
en Nyack
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioUsonoRusio
Familio
Patro Georgy Sudeykin
Edz(in)o Vera de Bosset • Olga Glébova-Soudeïkina
Okupo
Okupo pentristo • scenografo • desegnisto • grafikartisto • vidartisto
vdr
Desegno farita de Sudeikin.

Forpelita el la moskva lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo pro sia "obscenaj pentraĵoj", Sudejkin aliĝis al la movado Mir Iskustva (esperante Mondo de arto). Liaj proksimaj amikoj estis la poeto Miĥail Kuzmin kaj la impresario Sergej Djagilev, je kies invito li venis al Parizo en 1906 por la Ekspozicio de la Aŭtuna Salono, kie lia verkaro estis unuafoje montrita eksterlande. En 1907-1918, li edziĝis al la aktorino Olga Glebova (1885–1945), unu el la famaj belulinoj de Sankta Peterburgo kaj initma amikino de Anna Aĥmatova. Glebova-Sudejkina estas la ĉefa rolulo kaj dediĉoricevanto de la plej longa verko de Aĥmatova nome La poemo senheroa (1940–65).

Sudejkin desegnis la scenojn kaj kostumojn por la produktaĵo de Djagilev nome La tragédie de Salomé de Florent Schmitt en 1913, kaj helpis en la plenumado de la dezajnoj de Nikolao Roerich por la verko de Stravinski nome La konsekro de la printempo la saman jaron. Ĉirkaŭ la epoko de la Oktobra Revolucio Sudejkin estis inter la plej elstaraj teatraj desegnistoj en Rusio. En 1913 li estis elirinta al Parizo kun la dancistino Vera de Bosset, kun kiu li sekve geedziĝis, kaj kiu en la 1920-aj jaroj siavice lasis lin por iĝis la amatino kaj poste dua edzino de Stravinski.

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Serge Sudeikin en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti