Vulpo (Stravinski)

Renard, Histoire burlesque chantée et jouée (La vulpo: burleska rakonto kantata kaj ludata) estas unuakta ĉambra oper-baleto de Igor Stravinsky, verkita en 1916. La ruslingva teksto de la komponisto estis bazita sur rusaj folkloraj rakontoj el la kolekto de Aleksandr Afanasjev.

Ба́йка про лису́, петуха́, кота́, да барана́. Весё́лое представле́ние с пе́нием и му́зыкой
baleto • drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro ĉambra opero • Burlesko
vdr

La kompleta ruslingva nomo de la peco estas: Ба́йка про лису́, петуха́, кота́, да барана́. Весё́лое представле́ние с пе́нием и му́зыкой – (Bajka pro lisu, petuĥa, kota da barana. Vesjoloe predstavlenie s peniem i muzjkoi – nome Fablo de Vulpo, Koko, Kato kaj Virŝafo. Burlesko por la sceno kun kanto kaj muziko).

Historio redakti

En Aprilo 1915 Winnaretta Singer, konata ankaŭ kiel la Princino Edmond de Polignac, komisiis Stravinski por verki pecon kiu estu ludata en sia salono. Ŝi pagis la komponiston 2,500 svisajn frankojn. La verko esti finita en Morges (Svisio) en 1916, kaj Stravinski mem faris scenaron, klopodante eviti similon kun la operaj scenaroj aŭ konvencioj. Li krome kreis novan formon de teatro en kiu akrobata danco estas konektita kun kantado, kaj deklamado kun la muzika agado. Tamen la peco neniam estis ludita en la salono de la princino. Ĝi estis premierita en 1922.

Enhavo redakti

Temas pri moraliga historio, nome farma rakonto pri Vulpo kiu trompas Kokon, Katon kaj Virŝafon, sed finfine ili kaptas kaj punas lin. La Koko estas dufoje trompita kaj kaptita de la Vulpo, kaj ĉiam estas savita de la Kato kaj la Virŝafo. Post la dua savo de la Koko, la Kato kaj la Virŝafo strangolas la Vulpon, kaj la tri amikoj dancas kaj kantas. Ĝi enhavas ankaŭ ioman ironion rilata al religio kaj eklezio – ĉar esti nevundebla la Vulpo vestas la nigran veston de monaĥinoj (monaĥinoj havas privilegion de netuŝebleco en Rusio).

Kiel poste en sia Nuptoj (aŭ ruslingva:Свадебка, 1914–17) Stravinski uzas tie ĉi kantantojn kiel parto de la orkestro, kaj la voĉaj partoj ne estas identigitaj kun specifaj roluloj.

Voĉoj kaj instrumentoj redakti

Kantistoj: 2 tenoroj, 2 basoj

Ensemblo: fluto (duobla fluteto), hobojo (duobla angla korno), klarneto (duobla klarneto Eb), fagoto, 2 kornoj, trumpeto, perkutado (timbaloj, triangulo, tamburino kun sonoriloj, tamburino sen sonoriloj, cilindraj tamburoj, cimbaloj, bastamburo), zimbalono (aŭ piano), 2 violonoj, violo, violonĉelo kaj kontrabaso.

Registroj redakti

Ŝlosilo: dirigento - Koko (tenoro 1)/ Vulpo (tenoro 2)/ Kato (baso 1)/ Virŝafo aŭ Kapro (baso 2) - jaro de registro - unua firmao

  • Craft - Hess/Harmon/Galjour/Lishner - 1950 - Dial
  • Ansermet - Sénéchal/Cuénod/Depraz/Rehfuss - 1956 - Decca
  • Boulez - Giraudeau/Devos/Rondeleŭ/Depraz - 1961 - Disques Adès
  • Stravinski - Shirley/Driscoll/Murphy/Gramm - 1962 - Columbia
  • Ansermet - English/Mitchinson/Glossop/Rouleau - 1964 - Decca
  • Dutoit - Blazer/Tappy/Huttenlocher/Bastin - 1973 - Erato
  • Mihály - Keönch/Gulyás/Polgár/Bordás - 1979 - Hungaroton
  • Dunand - Marchisio/Blazer/Brodard/Loup - 1982 - Rencontre
  • Chailly - Jenkins-N/Langridge/Hammond-Stroud/Lloyd - 1985 - Decca
  • Salonen - Aler/Robson/Wilson-Johnson/Tomlinson - 1990 - Sony
  • Ziegler - Harrhy/Hetherington/Donnelly/Cavallier - 1991 - ASV
  • Craft - Baker-T/Martin-D/Evitts/Pauley - 1993 - MusicMasters 67110-2
  • Wolff - Aler/Kelley/Opalach/Cheek - 1994 - Teldec
  • Conlon - Caley/Grivnov/Naouri/Mikhailov - 1999 - EMI
  • Craft - Aler/Spears/Evitts/Pauley - 2005 - Naxos

Referencoj redakti

Notoj
Fontoj
  • Stravinsky, Igor. Renard: Histoire burlesque chantée et jouée / The Fox: A burlesque in song and dance / Reinecke: Gesungene und Gespielte Burleske, miniature score, text in Russian, French, and German. London: J. & W. Chester Ltd., 1917.
  • Stravinsky, Igor. Poetics of Music in the Form of Six Lessons. English translation by Arthur Knodell and Ingolf Dahl, preface by George Seferis. The Charles Eliot Norton Lectures, 1939-40. Cambridge, Mass.: Harvard University Press, 1947. Reprinted, Cambridge, Mass.: Harvard University Press, 1970, ISBN 0-674-67855-9. Originally published in French, as Poétique musicale sous forme de six leçons. The Charles Eliot Norton Lectures for 1939-1940. Cambridge, Mass.: Harvard University Press, 1942.
  • Stravinsky, Igor, kaj Robert Craft, Conversations with Stravinsky. Berkeley: University of California Press, 1980 (©1959). ISBN 0-520-04040-6
  • Stravinsky, Igor, An Autobiography. New York: W. W. Norton, 1998 (©1936). ISBN 0-393-31856-7 (Originally published New York: Simon & Schuster). [Ghostwritten by Walter Nouvel]

Eksteraj ligiloj redakti