Aleksandr Afanasjev
Aleksandr Nikolajeviĉ Afanasjev (ruse Александр Николаевич Афанасьев; naskiĝis la 11-an de julio jul. respektive 23-an de julio greg. 1826 en Boguĉar en la gubernio Voroneĵ de la Rusia Imperio; mortis la 23-an de septembro jul. respektive 5-an de oktobro greg. 1871 en Moskvo) estis inter la plej gravaj rusiaj publikigistoj kaj esploristoj de rusiaj fabeloj.
Aleksandr Afanasjev | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Александр Афанасьев | |||||
Naskiĝo | 11-an de julio 1826 en Boguĉar | ||||
Morto | 23-an de septembro 1871 (45-jara) en Moskvo | ||||
Mortis pro | tuberkulozo [#] | ||||
Tombo | Pyatnitskoye cemetery [#] | ||||
Etno | Rusoj [#] | ||||
Lingvoj | rusa [#] | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio [#] | ||||
Alma mater | medicina lernejo [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo • lingvisto • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • kolektisto de fabeloj • literaturkritikisto • folkloristo • historiisto [#] | ||||
Laborkampo | folklorscienco • Parola literaturo • historio • literatura kritiko [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Popolaj rusaj fabeloj ❦ The Poetic Outlook on Nature by the Slavs [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
Aleksandr Afanasjev inter la jaroj 1837 kaj 1844 frekventis la gimnazion en Voroneĵ. Sekve li dum kvar jaroj studis juron en la Moskva Ŝtata Universitato. En tiu tempo li ankaŭ unuafoje science okupiĝis pri historia prikultura esploro. Ekde la jaro 1849 li laboris en Moskva ĉefa arkivo de la ministerio pri eksteraj aferoj. En 1856 li transprenis la gvidadon de la "komisiono pri publikigo de ŝtataj dokumentoj kaj traktatoj".
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
Informoj pri Aleksandr Afanasjev en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- germanlingva artikolo: "la rusia Arkivigite je 2006-02-15 per la retarkivo Wayback Machine Grimm"