Richard Taruskin

usona verkisto

Richard Taruskin (naskiĝinta la 2-a de aprilo en 1945, Novjorko, mortis la 1-a de julio 2022)[1] estis usona muzikologo, muzikhistoriisto, kaj kritikisto kiu verkis pri la teorio de la ludado, pri muziko de Rusio, 15a-jarcenta muziko, 20a-jarcenta muziko, naciismo, la teorio de modernismo, kaj analizo. Kiel ĥora dirigento li direktoris ĉe la Collegium Musicum de la Universitato Kolumbio. Li ludis la gambovjolon kun la Aulos Ensemble el la fino de la 1970-aj jaroj al la fino de la 1980-aj jaroj. Taruskin ricevis sian B.A. magna cum laude (1965), M.A. (1968) kaj Ph.D. en historia muzikologio (1976) el la Universitato Kolumbio.

Richard Taruskin
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1945 (1945-04-02)
en Nov-Jorko
Morto 1-an de julio 2022 (2022-07-01) (77-jaraĝa)
en Oakland
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater High School of Music & Art
Okupo
Okupo dirigento • muzikologo • ĥorestro
vdr
Richard Taruskin prelege ĉe la Eŭropa Muzikanaliza Konferenco en 2014

Li ricevis variajn premiojn pro sia akademiaj studoj kaj estis profesoro de muzikologio ĉe Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, el 1955 al sia retiriĝo en la fino de 2014.

La ampleksa studo de Taruskin de 1996 nome Stravinsky and the Russian Traditions: A Biography of the Works through Mavra montris ke Igor Stravinski turnis sin pli al la rusa folklora materialo ol kiom oni dekomence oni agnoskis, kaj analizis la historiajn tendencojn kiuj kaŭzis ke Stravinski ne estis disponebla al akceptado de tiaj pruntoj.

Taruskin verkis ankaŭ etende por ĝenerala publiko, inklude nombrajn artikolojn en The New York Times, multaj el kiuj estis poste kolektitaj en Text and Act (en kiu li estas influa kritikanto de la premisoj de la movado por "Antikva muziko" en klasikmuzika ludado), The Danger of Music and Other Anti-Utopian Essays, kaj On Russian Music.

Libroj redakti

  • Opera and Drama in Russia: As Preached and Practiced in the 1860s (Ann Arbor, MI: UMI Research Press, 1981; republikigita, University of Rochester Press, 1993)
  • Music in the Western World: A History in Documents kompilita kaj eldonita de Taruskin kaj Piero Weiss (New York kaj London, 1984)
  • Musorgsky: Eight Essays and an Epilogue (Princeton University Press, 1993)
  • Text and Act (Oxford University Press, 1995)
  • Stravinsky and the Russian Traditions: A Biography of the Works through Mavra (University of California Press, 1996)
  • Defining Russia Musically: Historical and Hermeneutical essays (Princeton University Press, 1997)
  • The Oxford History of Western Music, 6 volumoj, (Oxford University Press, 2005, 2009) (Kinkeldey winner, 2006) (2a eldono en 5 volumoj, 2010)
  • Wachtel, Andrew Baruch; Scholl, Tim, Kennedy, Janet, Taruskin, Richard. (1998-05-13) Andrew Baruch Wachtel: Petrushka: Sources and Contexts. Northwestern University Press. ISBN 0-8101-1566-2.
  • The Danger of Music and Other Anti-Utopian Essays (University of California Press, 2009)
  • On Russian Music (University of California Press, 2009)

Referencoj redakti

  1. Jerry McBride, Richard Taruskin

Eksteraj ligiloj redakti