Les Clées

komunumo de Svislando
(Alidirektita el La Rusille)

Les Clées estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 161 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Les Clées
Blazono de Les Clées
Blazono de Les Clées
Les Clées
Les Clées
Les Clées
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 43′ 53″ N 6° 27′ 46″ O / 46.73139 °N, 6.46278 °O / 46.73139; 6.46278 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 53″ N 6° 27′ 46″ O / 46.73139 °N, 6.46278 °O / 46.73139; 6.46278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 161
Areo 7,02 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 1356
Komunumkodo 5750
Mapo de Les Clées
Mapo de Les Clées
Mapo pri la situo de Les Clées en la Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
vdr

Geografio redakti

Les Clées situas ĉe la bordo de la rivero Orbe sude de la ĵurasa montaro. Super la vilaĝo tronas la kastelturo kvazaŭ ŝtona gardisto. Sur ĵurasa ebenaĵo supre de la svisa aŭtovojo A9 kaj de la arbaro Chassagne troviĝas la vilaĝo La Rusille, kiu ankaŭ apartenas al Les Clées. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,02 km², de kiuj 70% estas kovritaj de arbaro, 24% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Les Clées limas en nordo al Lignerolle, en nordnororiento al L'Abergement, en nordoriento al Sergey, en oriento al Montcherand, en sudoriento al Agiez, en sudo al Bretonnières, en sudokcidento al Premier, en okcidento al Ballaigues.

Trafiko redakti

Kaj la vilaĝo Les Clées kaj La Rusille situas flanke de trafikriĉaj vojoj. Tra la komunumo pasas tamen la svisa aŭtovojo A9, meze al kiu inter la du vilaĝoj ekzistas alveturejo. De la buslinio de Orbe al Ballaigues la du vilaĝoj Les Clées kaj La Rusille estas konektitaj al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Les Clées datiĝas el la jaro 1134 kiel Clees. Dum mezepoko Le Clées estis urbo, kiu estis la ĉefloko de la samnoma Senjorujo. La urbo dankis sian riĉecon al la kastelo, de kiu estis kontolita la vojo al la Jougne-Pasejo. La 22-an de oktobro 1475 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris kaj detruis la urbon dum la Burgonjaj Militoj kaj masakris la garnisonon sub ordono de Pierre de Cossonay. Post tio la urbo perdis sian signifon pli kaj pli. Sub la servuteco de la Svisa Ĵurkomunumo la urbo apartenis de 1536 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 al la voktejo Yverdon. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Bildoj redakti