Partio Ekologia "La Verduloj"

nacia ekologia-alternativa politika partio en Portugalio
(Alidirektita el La Verduloj (Portugalio))

La Partio Ekologia "La Verduloj" (PEV) - portugale Partido Ecologista "Os Verdes" - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Portugalio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1982, kaj komence estis proksime parenca al la portugala komunisma partio. Ekde pluraj parlamentaj balotoj la partio estas duono de oficiala koalicio kun tiu partio. "La Verduloj" havas multajn mandatojn en lokaj asembleoj kaj du seĝojn en la Asembleo de la Respubliko, la nacia parlamento.

La Verduloj
Os Verdes
Emblemo de La Verduloj
Verda partio
Lando  Portugalio
Fondiĝo 1982
Lingvo(j) Portugala
Ĉefa sidejo Rua da Boavista n.º 83-3º Drt., 1200-066 Lisbono
Ideologio Verda politiko
Retejo www.osverdes.pt
vdr

Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

Eksteraj ligiloj redakti