La dormoĉambro en Arles

La dormoĉambro en Arles estas olepentraĵo sur kanvaso de 71,6 je 91,3 cm de la nederlanda pentristo Vincent van Gogh. Ĝi troviĝas en la muzeo Van Gogh en Amsterdamo, Nederlando.

La dormoĉambro en Arles
La dormoĉambro en Arles
Vincent van Gogh1888
oleo sur kanvaso
71,6 × 91,3 cm
Muzeo Van Gogh
vdr

Van Gogh elektis kiel motivon, sian ĉambron en la flava domo en Arles. La pentraĵo estis verkita en oktobro 1888, atendante la alvenon de Paul Gauguin kun kiu li volis fondi artistan rondon.

La plej grava aĵo de la ĉambro estas la lito, solida kaj simpla ĝi sugestas varmon, komforton kaj sekurecon. La plej multaj aliaj aĵoj (seĝoj, kusenoj kaj bildoj) estas prezentitaj pare. Tia prezentado aldonas impreson de trankvilo kaj ordo.

Dua versio redakti

La dormoĉambro en Arles (2-a versio)
 
Vincent van Gogh1889
oleo sur kanvaso
73,6 × 92,3 cm
Art Institute of Chicago
 
vdr

Van Gogh verkis du aliajn versiojn de tiu pentraĵo. La originalo estis damaĝita, kaj lia frato Theo van Gogh petis lin krei kopion antaŭ la renovigado de la originalo. Van Gogh pentris do duan version en 1889, tamen sen provi fari veran kopion. Tiu dua versio videblas nuntempe en la Art Institute of Chicago en Ĉikago, Usono.

Tria versio redakti

Kuraĝigita de la rezulto, Van Gogh verkis trian, pli malgrandan (57 x 74 cm) version, kiun li donacis al sia patrino. Tiu pentraĵo videblas en la Musée d'Orsay en Parizo, Francujo.