Indikoj pri la televidserio

Arabela
televida serio
Originala titolo Arabela
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Origina lando Ĉeĥoslovakio
Ĝenro fabelo, fabelfilmo, comedy television series, aventura televida serio, komedia filmo, aventura filmo
Reĝisoro Václav Vorlíček
Aktoroj Alena Karešová • Vladimír MenšíkStella Zázvorková • Vladimír Dlouhý • Ondřej Kepka • Ladislav Županič • Jana Drbohlavová • Veronika Týblová • Vlastimil BrodskýJana BrejchováJiří SovákJana Nagyová • Dagmar Patrasová • Jiří Lábus • Jana Andresíková • František Filipovský • Jiří Krytinář • Václav Lohniský • Luděk Kopřiva • Antonín Jedlička • Oldřich Vízner • František Peterka • Luba Skořepová • Josef Dvořák • Otto Šimánek • Jiří Lír • Oldřich Velen • Dana VávrováIva Janžurová • Jiří Kodet • Jiří Hrzán • Petr Svojtka • Jiří Pleskot • Jan Kraus • Ivana Andrlová • Helena Růžičková • Alena Procházková • Čestmír Řanda • Milan Neděla • Milan Riehs • Radim Vašinka • Lenka Kořínková • Simona Stašová • Lenka Termerová • Václav Sloup • Josef Větrovec • Jitka Zelenohorská • Hana Talpová • Václav VorlíčekMiloš Macourek • Emil Sirotek • Luboš Fišer • Vladimír Novotný • Zdenka Procházková • Míla Myslíková • Vlastimil Zavřel • Jaroslav Tomsa • Svatopluk Skládal • Jan Přeučil • Michal Pešek • Vít Olmer • Jiří Datel Novotný • Václav Mareš • Jiří Krampol • Václav Kotva • Vítězslav Jandák • Vladimír Hrabánek • Stanislav Hájek • Jaroslav Drbohlav • Petr Brukner • Karel Augusta • Augustín Kubán • Svatopluk Beneš • Ivo Niederle • Jaroslav Mareš • Eugen Jegorov • Vlastimil Bedrna • Jiří Bruder • Mirko Musil • František Hanus • Milada Ježková • Jiří Růžička • Jiřina Steimarová • Petr Jákl • Petr Skarke • Karel Engel • Oldřich Musil • Karel Kalaš • Libuše Šafránková • Jana Dítětová • Oleg Reif • Vladimír Drha • Hana Čížková • Jiří Wimmer • Vladimír Hrubý • Josef Karlík • Bronislav Poloczek • Aťka Janoušková • Jiří Samek • Hana Heřmánková • Běla Jurdová • Gustav Opočenský • Jiří Bednář • Daniela Bakerová • Josef Střecha • Rudolf Vodrážka • Jan Kuželka • Otto Budín • Ladislav Šimek • Ludmila Roubíková • Zdeněk Hodr • Karel Bélohradsky • Vladimír Krška • Luděk Nešleha • Karel Koloušek • Martin Šotola • Bohuslav Ličman • Pavel Havránek • Vera Kalendová-Nejezchlebová • Zdeněk Kutil • Vladimír Pospíšil • Alena Procházková • Josef Šebek • Miloslav Homola • Jan Cmíral • Stanislav Litera • Eduard Pavlíček • Jana Robenkova • Roman Hájek • Pavel Spálený • Karel Hovorka st. • Bohumil Koška • Pavel Želízko • Karel Polišenský • Radka Dulíková • Ladislav Lahoda • Olga Matušková • Karel Meister • Zdeněk Hess • Slávka Hamouzová • Petr Pospíchal • Gabriela Osvaldová • Petr Drozda
Muziko de Luboš Fišer
Amplekso
Epizodoj 13
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 25 dec. 1980 – 1981
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Titolo: Arabela Germanlingvaj titoloj: »Die Märchenbraut« (okcidenta germanio, FRG) »Die Schöne Arabella und der Zauberer« (orienta germanio, GDR) Origina titolo: »Arabela« Kreiĝlando: ČSSR Kreiĝjaroj: 1979 – 1981 Poepizoda longeco: ĉirkaŭ 30 minutoj Epizodoj (nombro): 13 Origina lingvo: Ĉeĥa Muziko: Luboš FIŠER Daŭrigoj: * »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«), 1984

Aktoroj redakti

Vladimír Menšík s-ro Karel MAJER
Stella Zázvorková s-ino MAJEROVÁ
Jana Nagyová princino Arabela
Dagmar Patrasová princino Xenie
Vladimír Dlouhý Petr Majer
Jiří Sovák reĝkortega magiisto Teofil VIGO
Jiří Lábus Rumburak
Vlastimil Brodský reĝo Hyacint
Jana Brejchová reĝino
Jana Andresíková fia sorĉistino
Dana Vávrová Ruĝĉapulino
František Filipovský Blekota
František Peterka Fantomas
Oldřich Vízner reĝido Vilibald

»Arabela« (titolo de la ĉeĥa origino: »Arabela«) estas fantazia porinfana ĉeĥa televidserio de la reĝisoro Václav VORLÍČEK kaj de la scenaristo Miloš MACOUREK. Ĝi kreiĝis dum la jaroj 1979 – 1981.

La muzikon kreis Luboš FIŠER; la serio estas produktita de Ĉeĥa televido kaj la (siatempe okcident-)germana televidstacio WDR. La || okcidentgermana titolo de la serio estas »La fabela fianĉino« (»Die Märchenbraut«).

En orienta germanio la unua televidprogramo spektigis la serion 1983, titolo »La bela Arabela kaj la sorĉisto« (»Die schöne Arabella und der Zauberer«); oni elsendis 16 epizodojn po eble 25 minutoj. Kelkparte estis aliaj epizodaj titoloj ol tiuj de la okcidentgermana elsendado. La lingvoadaptigo estis alia kaj (kiel kutime) pli bona ol tiu de okcidenta germanio. Speciale oni restis pli ĉe la ĉeĥaj nomformoj kaj trovis pli trafajn tradukojn, ekz. »Majstro VIGO« (anstataŭ la okcidentgermana »Sinjoro VIGO«).

En okcidenta germanio oni la serion kaj en la ĉefa televidprogramo ARD (tielnomata »Unua Programo«) kaj en la laŭfederlandaj sub-programoj (tielnomataj »Triaj Programoj«) elsendis.

Estas tre bedaŭrinde ke ĝis nun nek pri la serio nek pri la libro ekzistas E-versioj.

Enhavo redakti

Karel MAJER, parolisto kaj aktoro de etaj roloj, hazarde ekhaviĝas magian sonorileton. Se oni ĝin uzas aperas el la regno de la fabeloj la magiisto Rumburak. Li s-ron MAJER kunvojaĝigas al la fabel-regno, kaj tie s-ro MAJER senvole mortpafas la lupon. Tio detruas la fabelon pri Ruĝĉapelino. Kaoso en fabelregno, s-ro MAJER rifuĝas, Rumburak puniĝu, kaj s-ron MAJER oni laŭkuras al la reala mondo (»la regno de la homoj«).

En la laŭkurado eĉ partoprenas la reĝo mem, kune kun la reĝkortega magiisto. En la homoj-regno la reĝidino Arabela ekamiĝas al la filo de s-ro MAJER, Petr. Ankaŭ la alia reĝidino, Xenia, vizitas la homoj-regnon, kaj tuj diktas hejme en la fabel-regno modernigon. Kun drastaj rezultoj.

Dume ankaŭ Rumburak ne lacas. Li volas iĝi diktatoro de la fabel-regno, uzas kaj magion kaj homan teknikon kaj la fabel-regnajn fiulojn pri tiu celo.

Kunagas diversaj famaj figuroj eĉ el la fabel-regno por plenkreskulo, ekz. Fantomas kaj d-ro FRANKENSTEIN.

Kromrimarkoj redakti

Vere magias la ĉarmo kaj la spriteco per kiu oni kreis tiun ĉi serion. Oni tutkonvinke montras paralelan universon de la fabelfiguroj.

La serio estas granda sukceso. Verŝajne ankaŭ, ĉar ĝi per satira troigo kritikas la frenezecon de ĉiutagaj kutimoj en la moderna mondo. Ekzemple la kvartaloj el amasloĝkestoj betonaj – la tien devigitaj fabelfiguroj ne sukcesas loĝi, neniu kapablas tie vivi. Kaj finfine la registaro nur havas unu eblecon fini la ribeladon: Ĉiuj civitanoj estas transsorĉitaj al aŭtomobiloj. Sed ex tiam ili ankoraŭ proteste kornsignalas ...

Kiel kutime en tiuj ĉeĥaj serioj (ekz. »Pan Taŭ«, »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«) la infanoj havas specialan gravecon. Oni montras ke ili estas kapablaj kaj saĝaj, oni ilin fortigas, kuraĝigas, kaj indikas al la »plenkreskuloj« reveni al sia infaneco.

Epizodoj redakti

Estas 13 epzizodoj po 30 minutoj; sed oni ankaŭ elsendis kunligite al 6 epizodoj po 55 ĝis 85 minutoj.

  1. Mortis la lupo
  2. Rumburaka avenĝo
  3. Amo per unua vido
  4. Vertago s-ro MAJER
  5. Arabela fuĝu
  6. Magiringo kaj magimantelo
  7. Fabeloj en rubaĵujon
  8. Heĉjo kaj Grenjo (Hänsel und Gretel)
  9. Persorĉaj aŭtomobiloj
  10. Rumburaka ŝanco
  11. Sorĉistino plus kvin generaloj
  12. En ublieto de fantomkastelo
  13. Sonorila fino

Notoj redakti

La serion havas daŭrigon, la serio »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«), 1993. Bedaŭrindege Vladimír MENŠÍK ne plu povis partopreni, li mortis 1988.

Krome estas filmo »Magia korvo Rumburak« (»Rumburak«), 1984. Ĝi estas en la fendo inter la du serioj sed ne vere apartenas al ili. Per tiu filmo Jiří LÁBUS povis pliampleksigi la rolon de la fia magiisto Rumburak.

Eksteraj ligiloj redakti