La marvirineto

fabelo de H. C. Andersen

La marvirinetoLa sireneto (en la dana: Den lille havfrue) estas fabelo verkita de la dana aŭtoro Hans Christian Andersen pri juna sireno, filino de la reĝo de la maro, kiu deziras forlasi sian identecon kiel sireno por akiri homan korpon.

Den lille Havfrue
literatura verkofabelo
Aŭtoroj
Aŭtoro Hans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvo dana lingvo
Eldonado
Eldondato 7-a de aprilo 1837
Eldonejo Ignác Leopold Kober
Ĝenro literatura fabelo
vdr
La marvirineto.

La fabelo estis unuafoje publikigita en 1837 kaj ekde tiam ĝi estis adaptita al diversaj formatoj, kiel al animacia filmo fare de Disney kaj al muzikteatra produktaĵo.

Intrigo

redakti

La marvirineto loĝas en subakva regno kun sia patro, la reĝo de la maro; sia avino; kaj siaj kvin fratinoj. Kiam sirenoj iĝas 16-jaraĝaj, ŝi rajtas supreniri al la tersurfaco, unufoje ĉiujare. Kiam alvenas la vico de la marvirineto, ŝi vidas ŝipon, sur kiu estas bela princo, kaj ŝi tuje enamiĝas al li. Subite, okazas ŝtormo, kiu detruas la ŝipon, kaj la marvirineto savas la princon el drono. Ŝi poste alportas lin al marbordo, kie li estas trovita de princino de najbara reĝlando. La princo neniam vidas la marvirineton, nek ekscias ke estis ŝi tiu, kiu savis lin.

Ŝi deziras iĝi homo, malgraŭ la problemoj, kiujn tio povas krei. Ŝi petas la plenumiĝon de sia deziro al mara sorĉistino, kiu donas al ŝi krurojn interŝanĝe kontraŭ la voĉo kaj lango de la marvirineto. Tamen, ŝi ekscias, ke la princo edziĝos kun tiu virino, kiu trovis lin en la plaĝo. La fratinoj de la marvirineto donas al ŝi ponardon, por ke ŝi mortigu la princon dum li dormas. Ŝi ne kuraĝas fari tion, do ŝi saltas en la maron kaj iĝas ido de la aero.

Analizo

redakti

La legendo traktas sociajn problemojn kiel ekzemple:

  • Adolesko.
  • Malalta memestimo.
  • Akcepto de la memo kaj nekapablo akcepti min kiel mi estas.
  • La konstanta deziro havi tion, kion mi ne havas ("la gazono de najbaro estas pli verda" sindromo).
  • Junulara ribelo.
  • Malengaĝiĝo de la nesto kaj foriro al sendependa vivo.

Iuj asertas ke Andersen estis samseksema, kaj ke la legendo traktas malsaman specon de amo (kaj en ĉi tiu legendo kaj la legendo "La brava stansoldato"). Oni povas vidi en la vosto de la sireno, kiom ĝi kaŝas kaj malklarigas ŝian seksecon, kiu ĉiukaze ne malkaŝas kaj indikas, ke ŝi estas senseksa, kaj la princo kiel aliseksema. La eliro de la sireno el la akvo estas efektive komparata kun elŝrankiĝo (kvankam en la rakonto ne temas pri intensa amo al virinoj kaj estas eĉ ne unu sugesto de lesbaninoj), kaj ni vidas ke la sireno preferas morti ol "reiri en la ŝrankon".

Adaptaĵoj

redakti

La marvirineto estas usona animacia muzikala filmo de 1989 produktita de la animaciaj studioj de Walt Disney kaj publikigita de Walt Disney Pictures.

En Esperanto

redakti
  • H. C. Andersen. La Marvirineto trad. Ib Schleicher. Eld. Koko, Kopenhago, 1963(?)
 
 La bela kaj famkonata fabelo de la senmorta dana verkisto estas nun prezentita, en luksa formo, de la eldonejo KOKO, el Kopenhago.

Forte kaj bele bindita. 75-paĝa, kun belaj ilustraĵoj de G. Hjortlund. Per korekta kaj fundamenta Esperanto, la tradukinto prezentas al ni la moraligan kaj edukigan verkon de la bonegula Andersen, kaj ni povas ĝofi ke, de nun, la bretaro de ĉiuj esperantistoj povas montri ekzempleron pri kiu ni povas fieri, ne nur pro la literaturaĵo — pri kio mi ne devas emfazi- sed ankaŭ pro la formo, ĉar la vestaĵo estas inda je la interno. La esperantista infanaro devas trinki idealon, moralon, menssanecon, kaj libro tia kia «La Marvirineto» estas taŭga fonto por tion havi. Kaj, ankaŭ, plenkreskuloj devas, de tempo al tempo, forlasi la seriozajn legaĵojn por infaniĝi, tio estas, por pliboniĝi kaj konsideri la mondajn aferojn de infaneca vidpunkto.

La tradukinto, inĝ° Ib Schleicher, zorge kaj ameme tradukis la fabelon, kiun li mem rakontis, plurfoje, al siaj infanoj, denaskaj esperantistoj. 
— CIRANO. Boletín n136 (jan 1963)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti