La respektema prostituitino

verko de Sartre

La Respektema Prostituitino (france: La Putain Respectueuse) estas franca teatraĵo de Jean-Paul Sartre, verkita en 1946.

La Respektema Prostituitino
La Respektema Prostituitino
La Respektema Prostituitino
Aŭtoro Jean-Paul Sartre
Eldonjaro 1964
Urbo Marmande
Eldoninto Esperantaj Francaj Eldonoj
Paĝoj 111
vdr

La libro estas esperantigita de Roger Bernard kaj, kune kun la teatraĵo Sen Eliro, eldonita de la Esperantaj Francaj Eldonoj el Marmande (Francujo) en 1964.

Enhavo redakti

La tuto estas kompleta komplemento kaj kontrasto, ĉar Sen Eliro estas tute abstrakta verko dum La Respektema P... estas tute konkreta afero de vivo en suda Usono.

La teatraĵo priskribas virinon, prostituitinon, dum rasisme streĉa periodo de la usona historio. La spektantaro komprenas ke estis okazaĵo en trajno kun la menciita virino implikita, kaj ankaŭ kun nigra viro kiu estis kulpigita fare de antaŭjuĝemaj policanoj. Kio venas al la konscio de la spektanto estas ke kvankam blankulo iniciatis atakon, estas avantaĝe por la "leĝo" konservi la reputacion de blanka persono je la elspezo de nigra "diablo".

La rakonto prezentas mallongan rigardon pri la perdo de libereco ene de kruela mondo, temo kiu dominas la literaturan karieron de Sartre. La premiero de la teatraĵo okazis en novembro 1946 en la Théâtre Antoine-Simone Berriau. La teatraĵo estis adaptata por samnoma filmo en 1952.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti