La Lago de Amo estas rektangula lageto je la rando de la historia centro de Bruĝo, apud la beginejo. Ĝia esperanta nomo (same kiel en multaj aliaj lingvoj, ekzemple Lac d'Amour en la franca, Lake of Love en la angla) estas laŭvorta romantika traduko de la nederlandlingva nomo Minnewater, sed la vera signifo estas necerta.

Situo de la Minnewater en la bruĝaj kanaletoj (malsupre de la bildo)
Lago de amo (vido ekde la ponto). Maldekstre estas la kluzodomo; dektre estas la kasteleto de la familio de la Faille

Geografio kaj advomastrumado redakti

Sude de Bruĝo pluraj riveretoj enfluis en la Reie. Plejparto de ilia akvo fluis en la urbon tra la Lago de Amo.

La lago verŝajne ne havas naturan orginon, sed ekestis en la 13-a jarcento kiel baraĵlago, kiam konstruiĝis kluzoj por reguligi la akvonivelon. Sur malnovaj mapoj ĝi estis pli granda ol la nuna lageto konata de turistoj; ankaŭ la eksterurbocentra komenca parto de la kanalo al Gento nomiĝis Minnewater. Tie (je la rando de la iama komunumo Assebroek) ĝis en la 20a jarcento estis Minnewaterstraat.

Ĝis la jaro 1784 la Lago de Amo estis la albordiĝejo de la Genta Barĝo. Poste ĝi albordiĝis je Katelijnepoort.

Origino de la nomo redakti

Pri la origino de la nomo Minnewater (laŭvorte: amo-akvo) estas pluraj teorioj. Laŭ iuj estas meza akvo, do akvujo. Aliaj opinias ke la verbo minnen estas sinonimo de mennen, do gvidi, mastrumi.

Lokaj historiistoj kiel Louis Gilliodts (1827-1915), Karel De Flou (1853-1931) kaj Albert Schouteet (1909-1991) pensis ke Minne estis sinonimo de Meene (komuna) kaj ke estis komunuma posedaĵo.

Plej akceptata estas la teorio de Frans Debrabandere kaj Maurits Gysseling, laŭ kiu minnen estis akvofantomoj, laŭ mezepoka popola kredo loĝantaj sub pontoj.

Antaŭ nelonge aperis tute nova teorio, ĝis nun konsiderata nekredinda, laŭ kiu estis ŝtonminejo, restaĵo de moreno.

Konstruaĵoj ĉirkaŭ la Minnewater redakti

Rimarkinda konstruaĵo sur la orienta bordo estas la novgotika kasteleto de la familio de la Faille, konstruita en la jaro 1893 laŭ planoj de la arĥitekto Charles De Wulf.

Norde troviĝas la Beginejo Ten Wijngaerde. Okcidente estas iama kliniko, nun maljunulejo.

Apud la ponto estas malnova Poertoren (polvoturo), dum la Antikva Reĝimo stokejo de municio kaj restaĵo de la remparo kiu iam ĉirkaŭis la urbon.

Legendo redakti

Al la Lago de Amo rilatas jena legendo:

En la epoko kiam la romianoj ekkonkeris Gaŭlion maljuna maristo vivis kun sia nura kaj belega filino Minna en Bruĝo, tiam nur eta vilaĝo, ĉirkaŭata de arbaroj kaj marĉoj. Li serĉis por ŝi taŭgan edzon kaj trovis Horneck, junulo kiu foje vizitis ilin.
Tamen, Minna jam amis Stromberg, juna militisto de najbara tribo. Ŝi ne diris tion al sia patro, ĉar ŝi sciis ke li malestimis tiun tribon. Por eviti kvereladon, ŝi daŭre prokrastis definitivan decidon.
Kiam la romianoj invadis la landon, la militistoj de ĉiuj triboj foriris por batali, ankaŭ Stromberg.
Minna ne plu sukcesis konvinki sian patron ke geedziĝo ne urĝis. Li decidis ke la geedziĝo kun Horneck plenumiĝos je la tria onta sunleviĝo.
La vesperon antaŭ la tria sunleviĝo, la senespera Minna fuĝis en la arbaron kaj ne plu revenis.
Iom poste Stromberg revenis. Aŭdinte pri la malapero de Minna, li komencis serĉi ŝin. Post longa tempo li trovis ŝin kaŝitan en la arbustaĵo je la rando de larĝa rivero. Estis tro malfrue: Minna estis tute elĉerpita kaj mortis en la brakoj de sia amato.
Unue Stromberg volis mortigi sin, sed poste li decidis daŭre honorigi la lokon kie Minna mortis.
Li konstruis digon en la mezo de la rivero kaj sur la seka fluejo li faris tombon en kiu li metis Minna.
Je la bordo de la rivero, li metis grandan ŝtonon en kiu li skulptis la literojn MINNA-WATER.
En la sama loko estis konstruita la turo kiu ankoraŭ nun dominas la lagon.

Literaturo redakti

  • Adolphe DUCLOS, Bruges, histoire et souvenirs (Bruĝo, historio kaj memoraĵoj), Brugge, 1919
  • Marc RYCKAERT, Historische stedenatlas van België. Brugge (Historia urbo-atlaso de Belgio. Bruĝo), Brussel, 1991, p. 29.
  • Frans DEBRABANDERE, De plaatsnaam Minnewater (La loknomo Minnewater), en: Brugs Ommeland, 1994, p. 5-12
  • LUC DEVLIEGHER, De waternaam Minnewater (La akvonomo Minnewater), en: Biekorf, 2003, p. 12-15.
  • Frans DEBRABANDERE, Nogmaals het Minnewater (Ankoraŭfoje la Minnewater), en: Biekorf, 2003, p. 144-145.

Eksteraj ligiloj redakti

Grandformata afiŝo kun plurlingvaj klarigoj pri Minnewater, farita de la heredaĵa servoj de la urbo Arkivigite je 2014-08-08 per la retarkivo Wayback Machine