Assebroek

Assebroek estas ejo en la belga provinco Okcidenta Flandrio. Ekde la 1-a de januaro 1971 ĝi estas parto de la provinca ĉefurbo Bruĝo. Ĝi situas sudoriente de la historia urbocentro. Surfaco estas 8,52 km². Fine de 2012 estis 19.532 loĝantoj, tio estas 16,6% van de entuta bruĝa loĝantaro. La historia centro de Assebroek estas la kvartalo "Ver-Assebroek" ("fora Assebroek").

Assebroek
municipality section • vilaĝo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8310
Demografio
Loĝantaro 19 737  (2014) [+]
Loĝdenso 2 317 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 12′ N, 3° 15′ O (mapo)51.19643.2536Koordinatoj: 51° 12′ N, 3° 15′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 8,52 km² ( 852 ha) [+]
Assebroek (Okcidenta Flandrio)
Assebroek (Okcidenta Flandrio)
DEC
Assebroek
Assebroek
Situo de Assebroek

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Assebroek [+]
vdr

Etimologio redakti

Ekde 1421 estas menciata Assebroucq aŭ Assebroek. Antaŭe estis Ursebroec (1201), Ersbroch (1231), Ars(e)brouc (1242). Ars(e)brouc verŝajne signifas humida ĉevalpaŝtejo. La malnovnederlanda ArseOrs estas ĉevalo kaj Broek signifas humida terpeco.

Rimarkinde estas ke en la mezepoko ĉirkaŭ la broek troviĝas pluraj trinkejoj kun ĉevalnomoj. Nun nur restas la ruino de la trinkejo Het Vliegend Paard (La Fluganta Ĉevalo) en Oedelem kaj la loknomo Peerdeke (malgranda ĉevalo) en Assebroek. (Ankaŭ rimarkinde pri la lasta loknomo estas ke en nuntempaj nederlandlingvaj dokumentoj aŭtoroj kutimas uzi la pseŭdo-dialektan diminutivon "Peerdeke" (en oficiala nederlanda "paardje, ĉevaleto"), kvankam en loka dialekto oni diras "perretje".)

Historio redakti

Plej malnova loĝado redakti

Trovaĵoj en Steenbrugge kaj Ryckevelde montras ke tiuj ejoj estas loĝataj ekde la Mezolitiko (Ŝtonepoko). La Assebroekse Meersen (marĉoj) estis grava fonto por manĝajoj. Ankaŭ estas trovaĵoj el la Neolitiko. Kelkaj arĥeologoj asertis ke la ejo kun samcentraj cirkloj en Assebroekse Meersen estas prahistoria monumento, sed elfoŝaĵoj antaŭ kelkaj jaroj pruvis ke la origino estas mezepoka.

Verŝajne la regiono restis loĝata dum la postaj jarcentoj. De la 5-a ĝis la 7-a jarcento okazis grandaj inundoj pro transgresoj. Dum la merovida epoko la Frankoj establiĝis ankaŭ en Flandrio. En tiu tempo Assebroek estis parto de la reĝa bieno Sijsele. La loknomo "Odegem" povas rilati al franka setlejo dum la frua mezepoko.

9-a - 15-a jarcento redakti

Odegem estas la plej malnova paroĥo de Assebroek, unuafoje menciita en 1038. Apud la tiea preĝejeto de Sankta Trudo la inaj membroj de la bruĝa Eekhout-Abatejo konstruis monaĥinejon. Ĝiaj plej malnovaj dokumentoj datiĝas el 1133. En 1248 la monaĥinejo iĝis memstara. Post incendio en 1261 nova monaĥinejo estis konstruita sur la sama bieno, sed pli proksime al la vojo al Kortrijk. La apuda rivereto nomiĝas "Sint-Trudoledeken".

La tiama Assebroek, la nuna "Ver-Assebroek", eble jam je la fino de la 12-a jarcento estis paroĥo kun kapelo aŭ eta preĝejo, dediĉita al Mario Magdaleno.

Ĝis 1270 plej granda parto de la nuna Assebroek estis parto de la bruĝa paroĥo de Nia Sinjorino. En 1270 estis kreita nova paroĥo Sankta Katarino, origine situanta ekster la bruĝa urbocentro. Dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj Bruĝo forte ekspansiis kaj estis konstruita la dua remparo kun la ankoraŭ nun parte ekzistantaj pordegoj. Sekve al tio, la paroĥo troviĝis parte inter kaj parte ekster la remparo. La preĝejo troviĝis ĵus ekster la remparo. Ĝi detruiĝis dum konflikto kun la gentanoj en 1382, kaj estis rekonstruita ĉirkaŭ 1400, proksimume samloke kaj samgrande.

Assebroek dum la Ancien régime konsistis el kvar senjorioj kiuj dependis de la princa senjorio de Bruĝo kaj havis (limigitan) propran jurisdikcion. La plej grava troviĝis je Ver-Assebroek. Ĝi estis menciita unuafoje en 1201 kaj la sinjoroj de Assebroek donis al ĝi sian nomon. Elfosaĵoj subtenas la hipotezon laŭ kiu ilia rezidejo troviĝis en la loko de la samcentraj cirkloj.

 
Bieno De Zeven Torentjes (La sep turetoj)

"De Zeven Torentjes", ankaŭ nomata "'s Heer Boudewijnsburg" aŭ "Rabaudenburg", estis dua grava senjorio. Sur la nuna bieno ankoraŭ troviĝas kolombejo, verŝajne el la 16-a jarcento, kiu atestas ĝian altan statuson.

Tria estis "Zevekote", menciita jam en 1258. La kvara, kun la nomoj "Ter Lake", "Boechout" aŭ "Buggenhout", troviĝis ĵus ekster la dua bruĝa remparo. Pri ambaŭ malmulte estas konata. Krom tiuj kvar, estis kelkaj senjorioj sen jurisdikcia povo.

 
Restaĵo de la iama monaĥinejo Engelendale (foto el 2005).

En 1284 fondiĝis la monaĥinejo Engelendale, de kiu restas farmbieno kun kelkaj malnovaj konstruaĵoj apud la nuna Astridlaan.

La Gemene Weiden (komunaj paŝtejoj), areo de ĉirkaŭ 50 hektaroj, certe ekzistis en 1327, sed verŝajne havas multe pli malnovan originon. Kun la Loweiden en la apuda Oedelem estas la lastaj komunuzaj grundoj en Flandrio kies rajtigitoj grandparte konservis sian mezepokajn privilegiojn.

16-a - 17-a jarcento redakti

 
Monaĥineja farmo Sint-Trudo

Dum la lasta kvarono de la 16-a jarcento ankaŭ Assebroek estis trafita de religiaj militoj. En 1566 la monaĥinoj dumtempe, kaj en 1578 definitive forlasis sian monaĥinejon en Odegem kaj ekloĝis en rifuĝejo je Garenmarkt en Bruĝo. En 1580 la konstruaĵo estis detruita, sed restis, kiel farmbieno, posedaĵo de la monaĥinoj. Ekde 1584 Odegem estis parto de la paroĥo Sankta Katarino.

En la sama periodo ankaŭ aliaj bienoj kaj preĝejoj estis parte aŭ tute detruitaj de la geŭzoj. En 1577-1578 la bruĝa urbestraro pro strategiaj kialoj malkonstruigis ĉiujn grandajn konstruaĵojn ĉirkaŭ la urbo, inter ili la preĝejon de Sankta Katarino.

Ĉirkau 1628 la preĝejo de (Ver-)Assebroek estis rekonstruita kaj dediĉita al Mario Magdaleno kaj Nia Sinjorino.

18-a jarcento redakti

 
Preĝejo de Nia Sinjorino

En 1746 la preĝejo de Ver-Assebroek estis pligrandigita. Kialo estis la grandiĝanta kvanto da pilgrimantoj kiuj venis por adori la miraklan statueton donacitan al la preĝejo en 1720 de pastro Verhaeghe.

En 1734-1735 la urbo Bruĝo konstruigis inter Katelijnepoort kaj Steenbrugge rektan vojon en la direkto de Kortrijk, la nunan Baron Ruzettelaan.

Sur la mapo kiun desegnis en la jaroj 1771-1778 la aŭstria generalo Joseph de Ferraris videblas ke Assebroek estis agrikultura vilaĝo. Estis domoj nur ĉirkaŭ la preĝejo de Ver-Assebroek kaj dise laŭlonge de la ĉefaj vojoj.

Imperiestro Jozefo la 2-a en 1784 malpermesis enurbajn tombejojn. Sekve de tio, la urbo Bruĝo aĉetis terenon de 2 hektaroj en Steenbrugge por krei novan centran tombejon. La unua entombigo okazis en 1787; la tombejo estis oficiale inaŭgurita je la 3-a de novembro 1789.

Post la Franca revolucio de 1789 Assebroek iĝis sendependa komunumo. Ĝi transprenis la nomon de la nura restanta paroĥo kun preĝejo.

19-a jarcento redakti

Dum la plej granda parto de la jarcento Assebroek restis kampara komunumo. Bankisto kaj terposedanto Felix Du Jardin en 1845 donacis terenon por pligrandigi la tombejon de Ver-Assebroek. En 1847 li konstruis kotonŝpinejon apud Gentpoort, ĵus ekster Bruĝo. En 1874 li bankrotis. Joseph Jooris-Eggermont iĝis la nova terposedanto kaj ĉirkaŭ 1877 rearanĝis la centron de Ver-Assebroek.

 
Akvujo de la plantkultivisto Van Hollebeke

En 1863 estis konstruita la fervojlinio 58 de Bruĝo al Eeklo. Assebroek ricevis du haltejojn: Steenbrugge kaj Ver-Assebroek. Ankaŭ du regionaj tramlinioj pasis tra Assebroek: Bruĝo-Zwevezele (1895) kaj Bruĝo-Knesselare (1904). Post la Dua Mondmilito ilin anstataŭis buslinioj.

Jam komence de la 19-a jarcento en Assebroek estis komunuma lernejo. Fine de la jarcento estis konstruitaj novaj lernejoj je Astridlaan kaj en la kvartalo Steenbrugge.

Ĉirkaŭ 1900 pluraj hortikulturaj entreprenoj establiĝis en Assebroek. Plej granda estis Flandria, inter Baron Ruzettelaan kaj la kanalo Gento-Bruĝo. Ĝi malaperis ĉirkaŭ 1970 pro la larĝigo kaj rektigo de la kanalo.

20-a jarcento redakti

 
Preĝejo de Sankta Kristoforo (oficiale Sankta Jozefo kaj Sankta Kristoforo).

Komence de la jarcento la produktanto de fervoja materialo La Brugeoise et Nivelles (nun parto de la kanada konzerno Bombardier) translokiĝis de la bruĝa urbocentro al Sint-Michiels. La fabriko estis atingebla ekde Assebroek per ponto trans la kanalo. Multaj dungitoj ekloĝis en Assebroek kaj tiel rapide disvolviĝis nova kvartalo Sankta Katarino.

 
Preĝejo de Sankta Katarino

Pro la kreskanta loĝantaro estis kreitaj novaj paroĥoj kun novaj preĝejoj: Sankta Katarino (1934), Sankta Kristoforo (1935) kaj Ĉielenpreno de Maria (1965).

 
Preĝejo Ĉielenpreno de Maria, "filina" paroĥo de Ver-Assebroek

.

Estis konstruita plia bazerlernejo en Sankta Katarino kaj ĉirkaŭ 1960 ekestis pluraj mezlernejoj kaj malsanulejo Sint-Lucas.

En 1971 Assebroek estis kunigita kun Bruĝo.

Demografia evoluo redakti

Fontoj: NIS kaj Urbo Bruĝo - Rim:1806 ĝis 1970=popolnombradoj; 2008=je 1-a de januaro

Steenbrugge estas loĝkvartalo en la sudo de Assebroek.

Ĉefaj vidindaĵoj redakti

  • La preĝejo de Ver-Assebroek kun historia orgeno (Pastoor Verhaegheplein).
  • La ĉefstratoj Baron Ruzettelaan kaj Generaal Lemanlaan kun arĥitekturo el la komenco de la 20-a jarcento.
  • La Centra Tombejo de Bruĝo (Kleine Kerkhofstraat, kvartaloj Sankta Katarino - Steenbrugge), kun i.a. la tomboj de Guido Gezelle kaj Antoon Jozef Witteryck.
  • Naturrezervejoj Assebroekse Meersen (kun la samcentraj cirkloj, Kerkdreef) kaj 'Gemene Weiden (Michel Van Hammestraat)

Literaturo redakti

  • W. H. James WEALE, Bruges et ses environs, Brugge, 1884
  • L. GHYS, De H. Catharinakerk buiten Brugge, en: Biekorf, 1901
  • J. OPDEDRINCK, O. L. Vrouw van Assebroek, Brugge, 1911
  • J. CLAEYS, Assebroek, en: Toerisme, 1933
  • Jos DESMET & Hervé STALPAERT, Assebroek, Brugge, 1950
  • Jarlibroj Arsbroek, ekde 1984
  • Caroline RYSSAERT e. a., De 'cirkel' van Ver-Assebroek: prehistorisch heiligdom of middeleeuwse versterking?, en: M&L, januaro-februaro 2012 (pri la samcentraj cirkloj).

Eksteraj ligiloj redakti