Lajos Barta
Lajos BARTA [lajoŝ], hungare Barta Lajos estis hungara verkisto, dramisto, ĵurnalisto kaj profesoro.
Lajos Barta | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Barta Lajos | |||||
Naskonomo | Krausz Lajos | ||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1878 en Kistapolca | ||||
Morto | 18-an de oktobro 1964 (85-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, Tor-131. fülke ![]() | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mária Szucsich ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lajos Barta naskiĝis la 20-an de oktobro 1878 en Kistapolca, li mortis la 18-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiLajos Barta studis juron en Pécs, tamen poste li iĝis ĵurnalisto. En 1919 li apogis la Hungaran Sovetrespublikon, tial li estis kondamnita, poste li migris laŭvice al Berlino, Londono, Vieno kaj Bratislavo. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj apogis la komunistojn, krome li instruis en altlernejo en Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1956.