Malfermi la ĉefan menuon

Lajos Bruck [lajoŝ bruk], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bruck Lajos estis hungara pentristo. Lia frato estis Miksa Bruck.

Lajos Bruck
Lajos Bruck
Lajos Bruck
Persona informo
Naskonomo Bruck Lajos
Naskiĝo 3-an de novembro 1846 (1846-11-03)
en Pápa
Morto 3-an de decembro 1910 (1910-12-03) (64-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio pentristo
Information icon.svg
vdr
Pentraĵo de Lajos Bruck: Fraŭlino en blua vesto kun rozoj

Lajos Bruck [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1846 en Pápa, li mortis la 3-an de decembro 1910 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Lajos Bruck devenis el juda familio. Li frekventis artan akademion en Vieno, inter 1869 kaj 1873 artan akademion en Venecio. En 1874 li studvojaĝis en Italio, poste li lernis de Mihály Munkácsy en Parizo. Li sendis al Hungarlando pentraĵojn jam el Vieno, sed li estis jam fama pentristo en la pariza periodo. En 1885 li translokiĝis al Londono, kie li havis mendojn eĉ de la kortego. Ekde 1895 ĝismorte li vivis en Budapeŝto. Li pentradis plej ofte portretojn kaj ĝenrojn. Li ricevis francan premion en 1879, rusan en 1899.

Elektitaj ekspoziciojRedakti

  • mondekspozicio de Vieno (1873)
  • Budapeŝto, Parizo (1876)
  • Arthalo Budapeŝto (1911, postmorta)

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • Fraŭlino en blua vesto kun rozoj (vidu la apudan bildon!)
  • vidu la subajn bildojn!

FontojRedakti