Lajos Jócsik

hungara politikisto

Lajos Jócsik [lajoŝ jOĉik], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jócsik Lajos estis hungara politikisto, redaktoro. Oni aprezas lin, kiel pioniro de la hungara medioprotektado.

Lajos Jócsik
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de majo 1910(nun 1910-05-04)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Érsekújvár
Morto la 31-an de decembro 1980
en  Hungario Esztergom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Lajos Jócsik[1] naskiĝis la  4-an de majo 1910(nun 1910-05-04) en Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 31-an de decembro 1980 en Esztergom.

Biografio redakti

Lajos Jócsik maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis juron. Inter 1920-1938 li estis ĉeĥoslovakiano pro Traktato de Trianon. Li aliĝis al la komunista movado en Ĉeĥoslovakio. En 1938 li rehungariĝis, sed pro la komunisma opinio la polico molestis lin, tamen li neniam aliĝis al la subtera movado. Tiutempe li estis redaktoro ekzemple kun Zsigmond Móricz. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis. Inter 1945-1947 li estis parlamenta deputito, dum jaro ankaŭ subministro. En 1948 li ne konsentis kun Mátyás Rákosi, tial lia politika kariero rompiĝis. Li estis uzinestro inter 1949 kaj 1971, poste li havis altajn postenojn en uzinoj. En tiu periodo li okupiĝis pri medioprotektado, pri tio li kontribuis. Li edziĝis en 1942. Li ricevis 2 premiojn en 1970 kaj 1980.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Iskola a magyarságra. Egy nemzedék élete húszéves kisebbségben (studoj, 1939)
  • Idegen igában – Húsz év cseh uralom alatt (1940)
  • Iparra magyar! (studo, 1941)
  • Anna és Mária (romano, 1943)
  • German Economic Influences in the Danube Valley (studo, 1946)
  • A fekete kecske (romano, 1948)
  • Komposztálás (studo, 1962)
  • Az öngyilkos civilizáció. A levegő és víz szennyeződése, a talajerő pusztulása (studo, 1971)
  • Környezetünk védelmében. Hazai feladatok és nemzetközi együttműködés (1976)

Fontoj redakti

Referencoj redakti