Lajos LINEK [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Linek Lajos estis hungara-usonana pentristo, grafikisto, karikaturisto, ilustristo.

Lajos Linek
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1859 (1859-11-17)
en Gyönk
Morto 31-an de julio 1941 (1941-07-31) (81-jaraĝa)
en Klevlando
Ŝtataneco Usono
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
grafikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Memportreto de Lajos Linek

Lajos Linek [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1859 en Gyönk (Hungara reĝlando), li mortis en aŭgusto de 1941 en Klevlando (Usono, Ohio).

Biografio

redakti

Lajos Linek studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo. Post siaj studoj li estis konata karikaturisto, ilustristo en pluraj gazetoj en Budapeŝto. Ekde 1883 liaj ilustraĵoj, eĉ titolpaĝoj aperis en Üstökös, poste en Vasárnapi Újság, Kakas Márton, ktp. Li kreis ankaŭ virinajn portretojn. En 1910 li migris al Usono, kie li estis same ilustristo por anglaj kaj hungaraj gazetoj kaj portretisto de konataj personoj. En 1917 li ricevis usonan civitanecon kiel Louis Linek.

Elektitaj ekspozicioj

redakti

Elektitaj pentraĵoj aŭ similaj artaĵoj

redakti
  • karikaturo pri Károly Lotz (vidu la malsupran bildon!)
  • Lajos Kossuth ĵus mortinta en Torino
  • internaj ornamaĵoj en grekokatolika preĝejo de Klevlando
  • Dr. Nebántsvirág (afiŝo antaŭ 1910)
  • Frizura (karikaturo)
  • memportreto (vidu la bildon dekstre!)
  • karikatura memportreto (tuĉo)

Fontoj

redakti