Lajos Rácz [rAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rácz Lajos estas hungara luktisto en klasik-stila luktado, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.

Lajos Rácz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1952 (1952-07-01) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnisto
vdr

Lajos Rácz[1] naskiĝis la 1-an de julio 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Rácz maturiĝis en Budapeŝto, pli precize en Csepel (distrikto). Ekde 1973 li vivis en Székesfehérvár, kie li edziĝis en la sekva jaro. Li akiris du diplomojn en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1978 kaj 1983. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 2019.

Sporta kariero redakti

Lajos Rácz ĝis 1971 estis luktisto en Csepel, poste en Székesfehérvár. Li estis hungara ĉampiono 11-foje inter 1974-1984 en pezkategorio 52 kg. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1979 kaj en eŭropaj ĉampionumoj same li estis la unua en 1977 kaj 1983. Lia plej konata trejnisto estis Géza Hollósi. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto en Székesfehérvár.

Fontoj redakti

Referencoj redakti