Lajos Reményi-Schneller

Lajos Reményi-Schneller [lajoŝ remEnji-ŝneler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reményi-Schneller Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, militkrimulo.

Lajos Reményi-Schneller sidas plej maldekstre

Lajos Reményi-Schneller [1] naskiĝis la 15-an de marto 1892 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de aŭgusto 1946 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Reményi-Schneller akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto, poste li eklaboris en banko. En 1923 li estis bankestro. En 1935 li estis elektita parlamentano en Baja. Inter 1938 kaj 1945 li estis ministro pri financo resume en 8 sinsekvaj registaroj. Post la 2-a mondmilito li estis deklarita militkrimulo, la tribunalo kondamnis lin je pafmorto.

En 1939 li ricevis la titolon sekreta konsilisto, en la sekva jaro li ricevis signifan premion.

Fontoj redakti