Lajos Tóth (juristo)

Lajos TÓTH [lajoŝ tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Lajos estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1933) de Hungara Scienca Akademio. Lia ĝemelo estis Károly Tóth (juristo).

Lajos Tóth [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1876 en Kiskunhalas. Li mortis la 25-an de novembro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Tóth frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste Reĝan Universitaton en Budapeŝto inter 1895-1904. Post la jura diplomo li laboris jardekon en kalvinana kolegio en Debrecen, kie estis dufoje dekano, krome li profesoriĝis en 1910 en Budapeŝto. En 1914 li iĝis katedrestro ĝismorte en universitato en Debrecen. Ankaŭ tie li estis dufoje dekano, fine rektoro en la studjaro 1934. En 1922 li edziĝis, krome li komencis politikadi komence loke, baldaŭe jam en la supera ĉambro. Li havis ankaŭ diversajn ekleziajn taskojn. Li ricevis premion en 1935.

Verkaro (elekto) redakti

  • Közjogi és politikai tanulmány a Budget-jogról (1904)
  • Magyar magánjog (Hungara privata juro), (1914, 1922)
  • A magánjogi kodifikáció (1934)

Fontoj redakti