Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La nova lingvo (franclingve : Langue nouvelle) estas skizo pri planlingvo kiun prezentis Joachim Faiguet de Villeneuve en tiutitola artikolo en la naŭa volumeno de Enciklopedio de Diderot kaj d'Alembert, en 1765.

Tre eble, L. L. Zamenhof konis pri ĝi per la Enciklopedio. Krom Esperanto, ĝi influis Volapukon, Universal Glot kaj aliajn aposteriorajn kaj miksajn projektojn de planlingvo de la 19-a jarcento[mankas fonto].

Frederick Bodmer diris, ke ĝi estas supera al Esperanto, kvankam oni publikigis nur skizan gramatikon de ĝi.

Gramatiko redakti

La lingvo neniam estis uzata, sed en la artikolo la aŭtoro skizas bazojn de kreenda helplingvo kiuj estas tute similaj al la bazoj de Esperanto:

  1. la konjugacioj tute same kiel en Esperanto konsistas el uzo de pronomo kaj de senŝanĝa verbo, kun apartaj finaĵoj por ĉiuj tempoj: -a por la prezento, -u por la futuro, -é por la neperfekto, -i por la perfekto, kaj -o por la pluskvamperfekto. Por formi la subjunktivon, oni metu -r post la formo de indikativo.
  2. la numerada sistemo funkcias tute same kiel la Esperanta per regula kunmeto de senŝanĝaj vortetoj: (1-10): ba co de ga ji lu ma ni pa vu
  3. Faiguet proponas sufikssistemon tute similan al la Esperanta
  4. Faiguet proponas ŝanĝon de verbo al substantivo per ŝanĝo de finaĵo : -as/-ou simile al la Esperanta -i/-o : servas/servou (servi/servo).
  5. Malsame al Esperanto, tiu projekto ne havas akuzativon aŭ artikolon, kaj la adjektivo ne varias kaj estas rigardata kiel adverbo.
sufiksoj
- -eg- -et-
Eo Nova lingvo Eo Nova lingvo Eo Nova lingvo
domo manou domego manoule dometo manouli
knabo filo knabego filole knabeto filoli
substantivigo de verboj
verbo substantivo
Eo Nova lingvo Eo Nova lingvo
doni donas dono donou
voli vodas volo vodou
servi servas servo servou

En la artikolo Faiguet diskutas la oportunecon de kreado de universala helplingvo, mencias la laborojn de Leibnitz, tamen ne sciante kion tiu atingis. Faiguet konsideras ke helpan planlingvon kreu per interkonsento scienculoj el diversaj nacioj. Li do ne planis mem krei tian lingvon, sed nur provizis bazajn ideojn el kiuj oni povus deiri. Tamen estas klare ke Faiguet deiris de la franca kaj de la latina lingvoj de li plej bone konataj kaj lia «nova lingvo» rekte fontas el tiuj du lingvoj. Li ŝajne ne konsideris aliajn lingvojn, kiujn li verŝajne ne bone konis.

Konjugacioj redakti

Mallonga ekzemplo de konjugacio
Helpverbo, sas, esti Aktiva konjugacio Pasiva konjugacio
Infinitivo Pasiva infinitivo
prezenco Esti Sas Doni donas Esti donata sas dona
pasinteco estinti Sis. doninti donis. doniti sis dona.
estonteco estonti Sus. dononti donus. donoti sus dona.
prezenca participo estante Sont donante donont donate sont dona.
pasinta participo donite dona
Indikativo. Prezenco.
1s Mi estas jo sa. Mi donas jo dona. Mi estas donata jo sa dona.
2s Vi estas to sa. Vi donas to dona. Vi estas donata to sa dona.
3s Li estas lo sa. Li donas lo dona. Li estas donata lo sa dona.
1p Ni estas no sa. Ni donas no dona. Ni estas donataj no sa dona.
2p Vi estas vo sa. Vi donas vo dona. Vi estas donataj vo sa dona.
3p Li estas zo sa Li donas zo dona Li estas donataj zo sa dona
Nefinita pasinto
1s Mi estis jo sé. Mi donis, jo doné. Mi estis donata jo se dona.
2s Vi estis, to sé. Vi donis, to doné. Vi estis donata to se dona.
3s Li estis lo sé. Li donis lo doné. Li estis donata lo se dona.
1p Ni estis no sé. Ni donis no doné. Ni estis donataj no se dona.
2p Vi estis vo sé. Vi donis vo doné. Vi estis donataj vo se dona.
3p Ili estis zo sé Ili donis zo doné Ili estis donataj zo se dona
Perfekto
1s Mi estas estinta jo si. Mi estas doninta jo doni. Mi estas donita jo si dona.
2s Vi estas estinta to si. Vi estas doninta to doni. Vi estas donita to si dona.
3s Li estas estinta lo si. Li estas doninta lo doni. Li estas donita lo si dona.
1p Ni estas estintaj no si. Ni estas donintaj no doni. Ni estas donitaj no si dona.
2p Vi estas estintaj vo si. Vi estas donintaj vo doni. Vi estas donitaj vo si dona.
3p Ili estas estintaj zo si Ili estas donintaj zo doni Ili estas donitaj zo si dona
Pluskvamperfekto
1s Mi estis estinta jo so Mi estis doninta jo dono Mi estis donita jo so dona.
2s Vi estis estinta to so. Vi estis doninta to dono. Vi estis donita to so dona.
3s Li estis estinta lo so. Li estis doninta lo dono. Li estis donita lo so dona.
1p Ni estis estintaj no so. Ni estis donintaj no dono. Ni estis donitaj no so dona.
2p Vi estis estintaj vo so. Vi estis donintaj vo dono. Vi estis donitaj vo so dona.
3p Ili estis estintaj zo so Ili estis donintaj zo dono Ili estis donitaj zo so dona
Estonteco
1s Mi estos jo su. Mi donos jo donu. Mi estos donata jo su dona.
2s Vi estos to su. Vi donos to donu Vi estos donata to su dona.
3s Li estos lo su. Li donos lo donu. Li estos donata lo su dona.
1p Ni estos no su. Ni donos no donu. Ni estos donataj no su dona.
2p Vi estos vo su. Vi donos vo donu. Vi estos donataj vo su dona.
3p Ili estos zo su Ili donos zo donu Ili estos donataj zo su dona
Subjonktivo. Prezenco.
1s Mi estu jo sar. Mi donu jo donar. Mi estu donata jo sar dona.
2s Vi estu to sar. Vi donu to donar. Vi estu donata to sar dona.
3s Li estu lo sar. Li donu lo donar. Li estu donata lo sar dona.
1p Ni estu no sar. Ni donu no donar. Ni estu donataj no sar dona.
2p Vi estu vo sar. Vi donu vo donar. Vi estu donataj vo sar dona.
3p Ili estu zo sar. Ili donu zo donar Ili estu donataj zo sar dona
Nefinita pasinto
1s Mi estu estinta jo ser. Mi estu doninta jo doner. Mi estu donita jo ser dona.
2s Vi estu estinta to ser, etc Vi estu doninta to doner, etc Vi estu donita to ser dona, etc
Perfekto.
1s Mi estu estinta jo sir. Mi estu doninta jo donir. Mi estu donita jo sir dona.
2s Vi estu estinta to sir, etc Vi estu doninta to donir, etc Vi estu donita to sir dona, etc
Pluskvamperfekto
1s Mi estintu estinta jo sor. Mi estintu doninta jo donor. Mi estintu donita jo sor dona.
2s Vi estintu estinta to sor, etc Vi estintu doninta to donor, etc Vi estintu donita to sor dona, etc
Estonto
1s Mi estu estonta jo sur. Mi estu dononta jo donur. Mi estu donota jo sur dona.
2s Vi estu estonta to sur, etc Vi estu dononta to donur, etc Vi estu donota to sur dona.
3s Li estu donota lo sur dona, etc
Imperativo
2s Estu sa. Donu dona. Estu donata sar dona.
3s Li estu lo sar. Li donu lo dona. Li estu donata lo sar dona.
1p Ni estu no sar. Ni donu no donar. Ni estu donataj no sar dona.
2p vi estu donataj vo sar dona.
3p Ili estu zo sar. Ili donu zo donar Ili estu donataj zo sar dona
Demando
1s Ĉu mi estas ? sa jo ? Ĉu mi donas ? dona jo ? Ĉu mi estas donata ? sa jo dona ?
2s Ĉu vi estas ? sa to ? Ĉu vi donas ? dona to ? Ĉu vi estas donata ? sa to dona ?
3s Ĉu li estas ? sa lo ? Ĉu li donas ? dona lo ? Ĉu li estas donata ? sa lo dona ?
1p Ĉu ni estas ? sa no ? Ĉu ni donas ? dona no ? Ĉu ni estas donataj ? sa no dona ?
2p Ĉu vi estas ? sa vo ? Ĉu vi donas ? dona vo ? Ĉu vi estas donataj ? sa vo dona ?
3p Ĉu ili estas ? sa zo ? Ĉu ili donas ? dona zo ? Ĉu ili estas donataj ? sa zo dona ?
nefinita pasinto Ĉu ili estis ? se zo ? Ĉu vi donis ? doné to ? etc.
perfekto Ĉu ili estas estintaj ? si zo ? Ĉu vi estas doninta ? doni to ? etc.
pluskvamperfekto Ĉu ili estis estintaj ? so zo ? Ĉu vi estis doninta ? dono to ? etc.
futur Ĉu ili estos ? su zo ? Ĉu vi donos ? donu to ? etc.
Subj. Prezenco. Ĉu vi donu ? doner to ? etc. Ĉu li estu donata ? ser lo dona ?
Subj. Imp. Ĉu vi estu doninta ? donor to ? etc Ĉu li estu donita ? sor lo dona ?
Konjugacio de refleksivaj verboj kiaj sin oferi, sin ligi, ktp
Infinitivo
sin oferi sofras.
sin oferiti sofris.
sin oferoti sofrus.
sin oferante sofront.
Indikativo
langue nouvelle tio estas
Mi min oferas jo sofra, mi sin oferas
Vi vin oferas to sofra, vi sin oferas
Li sin oferas lo sofra, li sin oferas
Ni nin oferas no sofra, ni sin oferas
Vi vin oferas vo sofra, vi sin oferas
Ili sin oferas zo sofra, ili sin oferas
Mi min oferis jo sofré, etc. mi sin oferis
Mi estis min oferanta jo sofri, etc. Mi estis sin oferanta
Mi estis min oferinta jo sofro, etc. Mi estis sin oferinta
Mi min oferos jo sofru, etc. Mi sin oferos
kaj tiel plu.
Subjonktivo
Mi min oferu jo sofrer.
Vi vin oferu to sofrer, etc.
Mi estu min oferinta jo sofror.
Vi estu min oferinta to sofror, etc.
Mi estu min oferonta jo sofrur.
Vi estu min oferonta to sofrur, etc.
Oferu vin to sofrar
Li sin oferu lo sofrar
Ni nin oferu no sofrar
vi vin oferu vo sofrar
Oferu vin to sofrar
Ili sin oferu zo sofrar
Demando
Ĉu li sin oferas ? sofra lo ?
Ĉu li sin oferis ? sofré lo ?
Ĉu li estis sin oferanta ? sofri lo ?
Ĉu li estis sin oferinta ? sofro lo ?
Ĉu li sin oferos ? sofru lo ?

Deklinacioj redakti

Anstataŭ deklinacioj Faiguet proponas uzon de difinitaj prepozicioj

Singularo Pluralo
Nominativo
La domo manou La domoj manous
Genitivo
De la domo bi manou De la domoj bi manous
Dativo
Al la domo bu manou Al la domo j bu manous
Akuzativo
La domon manou La domojn manous
Vokativo
O domo manou O domoj manous
Ablativo
El la domo de manou El la domoj de manous
Tra la domo po manou Tra la domoj po manous

Nombroj redakti

Nomoj kaj simboloj de nombroj
Ba 1 b unua bamu
Co 2 c dua comu
De 3 d tria demu
Ga 4 g kvara gamu
Ji 5 j kvina jimu
Lu 6 l sesa lumu
Ma 7 m sepa mamu
Ni 8 n oka nimu
Pa 9 p naŭa pamu
Vu 10 bo deka vumu
Vuba 11 bb dekunua vubamu
Vuco 12 bc dekdua vucomu
Vude 13 bd dektria vudemu
Vuga 14 bg dekkvara vugamu
Vuji 15 bj dekkvina vujimu
Vulu 16 bl deksesa vulumu
Vuma 17 bm deksepa vumamu
Vuni 18 bn dekoka vunimu
Vupa 19 bp deknaŭa vupamu
Covu 20 co dudeka covumu
Covuba 21 cb dudekunua covubamu
Covuco 22 cc dudekdua covucomu
Covude 23 cd dudektria covudemu
Covuga 24 cg dudekkvara covugamu
Covuji 25 cj dudekkvina covujimu
Covulu 26 cl dudeksesa covulumu
Covuma 27 cm dudeksepa covumamu
Covuni 28 cn dudekoka covunimu
Covupa 29 cp dudeknaŭa covupamu
Devu 30 do trideka devumu
Gavu 40 go kvardeka gavumu
Jivu 50 jo kvindeka jivumu
Luvu 60 lo sesdeka luvumu
Mavu 70 mo sepdeka mavumu
Nivu 80 no okdeka nivumu
Pavu 90 po naŭdeka pavumu
Sinta 100 boo centa sintamu
Cosinta 200 coo ducenta cosintamu
Desinta 300 doo tricenta desintamu
Gasinta 400 goo kvarcenta gasintamu
Mila 1000 booo mila milamu
Milo 1000000 boooooo miliona milomu

Eksteraj ligiloj redakti