Universalgloto

(Alidirektita el Universal Glot)

Universalgloto, Universalglot, Universal Glot, Universal-SpracheUniversal estas projekto de internacia helplingvo, publikigita en 1868 en Bar-le-Duc kaj Parizo de Jean Pirro [ĵan pi'rro]. Ĝi estas aposteriora lingvo kun detale ellaborita strukturo, simpla morfologio, influitaj de latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj.

Pirro mem difinis siajn konstruprincipojn tiel: "Ni elektas el ĉiu viva lingvo vortojn plej konatajn kaj nepre tiajn, kies prononco estas plej facila. Latino donas plej multan nombron de tiaj vortoj…". Ne nur vortradikojn li prenis el naturaj lingvoj, sed ankaŭ finaĵojn kaj gramatikaĵojn, kiu faras ke la lingvo similas al eŭroklonoj, sed kun ĝermanaj elementoj.

Kelkaj detaloj de Universalgloto jam entenis bonajn ideojn uzitajn en postaj lingvoprojektoj, ekz. sufikso in por la vortoj signifantaj in-sekson: son – filo, sonin – filino. Ĉiuj radikoj derivas la inan formon el radiko, kaj ne estas specialaj radikoj por la inoj: man (viro) > manin (virino).

La projekto de Pirro ne ĝuis atenton de la socio. Ekzistas kelkaj priskriboj de la lingvo en interlingvika literaturo.

Morfologio redakti

La substantivoj kaj adjektivoj estas nesanĝeblaj laŭ kazopluralo.


La verbo varias laŭ la tempo, farante la prezencon per -e; pasinton per -ed kaj la futuron per -rai:

I pregate= mi petas;
I pregated= mi petis;
I pregatrai= mi petos;

Oni uzu la verbon haben (havi) kiel helpverbon al pluperfekto:

I habed pregated= Mi estis petinta;

La infinitivo estas formata per -en (pregaten), la prezenca participo per -ant (pregatant) kaj la pasinta participo per -ed (pregated).


La personaj pronomoj varias laŭ kazo en nominativo kaj akuzativo. Ne estas ĝenra indiko en la pronomo de la tria persono, kiu estas neŭtra.


Sufiksoj:

  • -nes = derivas substantivojn el nesubstantivoj: formen (formi) > formnes (formaĵo, formacio), mild (milda) > mildnes (mildeco), up (sur) > upnes (alteco);
  • -sion = derivas substantivojn el verboj: administren (administri) > administrasion (administrado). Tiu sufikso povas esti anstataŭata de -nes;
  • -in = faras la inan formon: senior (sinjoro) > seniorin (sinjorino);
  • -iet = indikas diminutivon: kaval (ĉevalo) > kavaliet (ĉevaleto, ĉevalido);
  • -er = indikas la aganton: senden (sendi) > sender (sendanto);
  • -tol = indikas ilon: rasen (razi) > rastol (razilo);
  • -stan = indikas lokon: kaval (ĉevalo) > kavalstan (ĉevalejo)

Specimenaj tekstoj redakti

  • Men senior, i sende evos un gramatik e un verb-bibel de un nuov glot nomed Universal glot. In futur i skriptrai evos semper in dit glot. I pregate evos responden ad me in dit self glot.

Traduko: Mia sinjoro, mi sendas al vi gramatikon kaj vortaron de nova lingvo nomata Universal Glot. Estonte mi skribos al vi ĉiam en tiu lingvo. Mi petas al vi respondi al mi en tiu lingvo.

  • Ben dai, Meni senior, i ese inkanted reinkontraen evos; I habe vided evos her in London, e ditdai nos finde enos in Skotland. Dikt me ex ke land vos ese. Un ex enos ese Ruser e du ese Italier e el quatli ese Deutsch; ma nos pote toti parlen insamel, den nos parle el Universal glot.

Traduko: Bonan tagon, mia sinjoro, mi estas ĉarmita rerenkonti vin; mi vidis vin ĉi tie en Londono, kaj hodiaŭ ni retrovas nin en Skotolando. Diru al mi, el kiu lando vi estas. Unu el ni estas ruso, du estas italoj kaj la kvara estas germano; sed ni ĉiuj povas paroli same, ĉar ni parolas Universalgloton.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti