Maskolanio

(Alidirektita el Lanius nubicus)

La Maskolanio (Lanius nubicus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi reproduktiĝas en sudorienta Eŭropo (Turkio, Grekio, suda Jugoslavio, sed ankaŭ vaganto al Francio, Hispanio kaj Bulgario) kaj orienta fino de la Mediteraneo, kun separata populacio en okcidenta Irano. Estas komuna specio en Turkio, Cipro, Israelo kaj Sirio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintras en nordorienta Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskolanio
Maskolanio, masklo
Maskolanio, masklo
Maskolanio, ino
Maskolanio, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. nubicus'
Lanius nubicus
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pli rara vaganto en Brita Insularo, ĉar unu birdo estis vidata en Skotio en oktobro 2004 kaj dua brita vidaĵo okazis en Insulo Sankta Maria en la Insuloj de Scilly en novembro 2006.

Maskolanioj reproduktiĝas en malferma arbaro kaj kultivkamparo. La nesto estas konstruita en arbo, kie la ino demetas 4-7 ovojn.

Aspekto redakti

Masklo de Maskolanio estas rimarkinda birdo, kun nigrablanka plumaro kaj oranĝecaj flankoj. Tiu mezgranda paserino estas la plej malgranda lanio 17–18 cm longa. Ties supraj partoj, nome krono, dorso, longa vosto (kun blankaj eksteraj vostoplumoj) kaj flugiloj estas ĉefe nigraj; estas blankaj flugilmakuloj nome ŝultra strimakulo kun formo de “V” vidita de malantaŭe, kiel ĉe kelkaj afrikaj lanioj, kaj strio en unuarangaj flugilplumoj kiel ĉe plej parto de lanioj, sed ne tiom markataj. Ili estas videblaj dumfluge. La vizaĝo estas blanka escepte ĉe larĝa nigra maskolinio, tipa inter lanioj sed ne tiom larĝa el la beko kaj plilarĝiĝanta malantaŭ la okulo; ĉiukaze tiu masko ege kontrastas el la blankaj vizaĝo kaj tre markata frunto kaj pro tio nomigas la specion, kvankam la latina scienca nomo aludas al nordafrika parto de ties teritorio. La resto de subaj partoj estas blankaj ĉefe la gorĝareo kun oranĝecaj flankoj.

Ĉe inoj kaj junuloj supraj partoj estas malhelgrizaj pli ol nigraj, kaj la oranĝecaj flankoj estas malpli brilaj kaj malpli etendaj. Junuloj havas tre skvamecajn grizajn suprajn partojn, kaj blankajn subajn partojn kiuj estas ankaŭ skvamecaj.

La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj. Per tiu beko tiu lanio, kiel la aliaj, havas kutimon palisumi kadavraĵojn sur dornoj aŭ pikdrato kaj konservi ilin por posta manĝado. Ĝi manĝas grandajn insektojn kaj malgrandajn vertebrulojn, nome malgrandajn birdojn, kricetojn kaj lacertojn. Ili ĉasas ĉefe el elstaraj ripozejoj, kiel aliaj lanioj, sed ofte el duonkaŝejoj.

La kanto estas iom neregula trilado.

Kulturaj referencoj redakti

  • En la filmo de 1963 nome The Great Escape, militprizonulo nomita Colin (Donald Pleasence) instruas birdidentigon. En la sceno, estas pentraĵo de Maskolanio sur tabulo, kiun Colin priskribas kiel "la buĉobirdo", plumita laŭ "nigra uniformo supre, el kapo al vosto". Tiam nigrauniforma Gestapano eniras. Colin pluas sian priskribon per la kutimaro de la birdo takstata kiel "neamebla". La gvardio komentas ke oni havas "pli bonan farotan aferon ol pentri birdojn", post kio Colin pluas per la lania voĉo kiu "estas monotona serio de raspaj, plendemaj notoj."
Ino, Rijado, Saŭdarabio, 1992
 
Lanius nubicus - MHNT
 
Ino en Israelo


Literaturo redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004|, 50978, Lanius nubicus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.