La Lanterna Festo, LanternofestoJŭanŝoa Festo (ĉine:tradicie=元宵節, simpligite=元宵节,pinjino=Yuánxiāojié) aŭ Shang Juana Festo (tradicie=上元節, simpligite=上元节, pinjine=Shàngyuánjié) estas fama festo en Ĉinio. La festo en Malajzio kaj Singapuro nomiĝas aŭ "Tết Thượng Nguyên" aŭ "Tết Nguyên Tiêu" (Tết Nguyên tiêu en Vjetnamio). Estas festo festita je la dekkvina tago de la unua monato en la luna kalendaro, la lasta tago de la lun-kalendara festo Ĉina Nova Jaro. Ĝi ne devas esti konfuzata kun la Aŭtunmeza Festo, kiu estas foje ankaŭ sciita kiel la "Lanterna Festo" en lokoj kiel Singapuro kaj Malajzio. Dum la Lanterna Festo, infanoj eliras ĉe nokto al temploj portante paperajn lanternojn por solvi enigmojn per la lanternoj (ĉine: tradicie=猜燈謎, simpligite=猜灯谜pinjine=cāidēngmí). Ĝi oficiale finas la feston de la Ĉina Nova Jaro.

Lanterna Festo en Shijiazhuang.

En antikvaj tempoj, la lanternoj estis ĝuste simpla, pro tio ke nur la imperiestro kaj nobeluloj havis ornamite grandan lanternon. En modernaj tempoj, lanternoj estis ornamitaj kun multaj kompleksaj desegnoj. Ekzemple, lanternoj estas nun ofte faritaj en formoj de bestoj.

En kelkaj regionoj kaj landoj, ĉi tiu festo estas ankaŭ rigardita kiel la ĉina versio de Sankt-Valentena tago, en la festanta tago geamantoj renkontiĝas spekti lanternojn en ĉina tradicio kaj kulturo.

Historio redakti

 
Taiwan Lanterna Festo

La unua monato de la luna kalendaro estas vokita juano monato kaj en antikvaj tempoj popolo vokis nokton xiao, sekve la tago estas vokita Juanon Xiao Festo en Ĉinio. La dekkvina tago estas la unua nokto por vidi plenan lunon. Laŭ ĉina tradicio, ĉe la komenco de nova jaro, kiam estas brila plena luno pende en la ĉielo, tie devus esti miloj de buntaj lanternoj elpenditaj por ke la popolo spektu. Ĉe ĉi tiu tempo, popolo provos solvi enigmojn per lanternoj, manĝas jŭanŝoon (元宵) (gluteneca riza pilko) kaj ĝuas familian reunuigon.

Devenaj legendoj redakti

Estas multaj malsamaj kredaĵoj pri la deveno de la Lanterna Festo, tamen, estas probable ke havas ion kun festanta kaj kultivanta rilatoj inter popolo, familioj, naturo kaj la pli alta esto, kiu estis kredita alportanta aŭ reveniganta la lumon ĉiu-jare.

Unu legendo rakontas, ke ĝi estis por adori Taiji, la Dio de Ĉielo en antikvaj tempoj. La kredo estis ke la Dio de Ĉielo regadis la destinon de la homa mondo. Li havis dek ses drakojn ĉe sia dorso, kaj li decidis kiam trudi senpluvecon, ŝtormon, malsategon aŭ peston al homoj. Komenco de Kinŝihuango, la unua imperiestro unuigis la landon, la imperiestroj faris ordonon pri grandioza ceremonio ĉiu-jare. La imperiestro petus de Taiji alporti favoran veteron kaj bonan sanon al li kaj al lia popolo.

Ŭudio de la Han-dinastio direktis specialan atenton al ĉi tiu evento. En 104 a.K. li proklamis ĝin esti unu el la plej gravaj festoj kaj la ceremonio daŭrus dum la nokto.

Alia legendo rilatas la Lanternan Feston kun Taoismo. Tianguan estas la Taoista dio priresponda por bona riĉaĵo. Liaj naskiĝtago estas je la dekkvina tago de la unua luna monato. Oni diras, ke Tianguan ŝatas ĉiujn tipojn da distro, do adeptoj preparas diversajn specojn de aktivecoj dum kiu ili preĝas por bona riĉaĵo.

Frue praktikadas redakti

Junularo estis akompanata sur la stratoj trovi amon. Svatistinoj agis okupite kaj espere parigi parojn. La plej brilaj lanternoj estis simbolo de bona fortuno kaj espero. Pro tempa pasiĝo, la festo ne pli havas tiajn implicojn.

Tiuj, kiuj ne portas lanternojn, ofte ĝuas rigardante neformalan lanternon paradon. Krom manĝi tangjŭanon (manĝaĵo) (ĉine: tradicie=湯圓, simpligite=汤圆, pinjine=tāngyuán), alia populara aktiveco ĉe ĉi tiu festo estas konjekti lanternajn enigmojn (kiu fariĝis parto de la festo dum la Tang-dinastio), kiu ofte enhavas mesaĝojn de bona riĉaĵo, familia reunuigo, abunda rikolto, prospero kaj amo.

6a jarcento kaj poste redakti

Dosiero:Lantern Festival 3.jpg
Lanterna Festo je la 16-a de Feb. 2011, en Jinan de Ĉinio

Ĝis la Sui-dinastio en la 6a jarcento, Imperiestro Jangdi invitis senditojn de aliaj landoj al Ĉinio vidi la buntajn lumigitajn lanternojn kaj ĝuis la festajn elfarojn.

De la komenco de la Tang-dinastio en la 7a jarcento, la lanternaj montriĝoj daŭris je tri tagoj. La imperiestro ankaŭ levis la vespersignalon, permesi la popolon por ĝui la festajn lanternojn tage kaj nokte. Ne estas malfacila trovi ĉinajn poemojn, kiuj priskribas ĉi tiun feliĉan scenon.

En la Song-dinastio, la festo estis festita por kvin tagoj kaj la aktivecoj komencis disvastigi al multe da la grandaj urboj en Ĉinio. Bunta jado estis uzita por fari lanternojn, kun figuroj de folkloraj rakontoj pentritaj sur la lanternoj.

Tamen, la plej granda Lanterno Festo okazis en la frua parto de la 15a jarcento. La festado estis daŭrita por dek tagoj. Imperiestro Jongle de Ming-dinastio havis la urbocentron fikse flankenmetite kiel centro por montri la lanternojn. Eĉ hodiaŭ, estas loko en Pekino nomata Dengŝikoŭ. En la ĉina lingvo, deng signifas lanternon kaj ŝi estas merkato. La areo fariĝis merkato kie lanternoj estis venditaj dum la tago. En la vespero, la loka homo iris tie rigardi pri la belaj lumigaj lanternoj sur montriĝo.

Hodiaŭ, la montriĝo de lanternoj estas ankoraŭ grava evento je la 15a tago de la unua luna monato en Ĉinio. Chengdu en Sichuan-provinco, ekzemple, homo tie tenas lanternan foiron ĉiu-jare en Kultura Parko. Dum la Lanterna Festo, la parko estas virtuala oceano de lanternoj. Multaj novaj desegnoj allogas grandajn nombrojn da vizitantoj. La plej okulo-frapa lanterno estas la Draka Poluso. Tio ĉi estas lanterno en la formo de ora drako, spirale 27-metro-alta poluso, eligante piroteknikon de ĝia buŝo. Urboj kiel Hangzhou kaj Ŝanhajo adoptis elektran kaj neonajn lanternojn per tradicia papero aŭ ligna uzo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti