Malfermi la ĉefan menuon

Lars-Erik LARSSON (* 15-an de majo 1908 en Åkarp, komunumo Burlöv, Svedujo; † 27-an de decembro 1986 en Helsingborg) estis sveda komponisto, dirigento kaj muzikinstruisto.

Lars-Erik Larsson
Larsson1908.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1908 (1908-05-15)
en Åkarp
Morto 27-an de decembro 1986 (1986-12-27) (78-jara)
en Helsingborg
Tombo Pålsjö kyrkogård
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Reĝa Muzikaltlernejo ĉe Stokholmo
Profesio
Profesio dirigentokomponisto • muzikologo • universitata profesoro • muzikinstruisto • muzikproduktistoorgenisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Lars-Erik Larsson studis muzikon ĉe Reĝa Muziko-Altlernejo je Stokholmo ekde 1925 ĝis 1929. Li daŭrigis siajn studojn ĉe Alban Berg en Vieno. Ekde 1937 ĝis 1954 li daŭre laboris kiel dirigento, komponisto kaj produktisto ĉe la sveda radio. Li estis kompozicio-profesoro ĉe la Stokholma muziko-altlernejo ekde 1947 ĝis 1959. Kiel dirigento ĉe Universitato de Upsalo li laboris ekde 1961 ĝis 1965.

Verkoj (selekto)Redakti

  • 12 Concertini por soloinstrumento kaj arĉorkestro (1953-1957)
  • Förklädd Gud, lirika suito op. 24 (1940)
  • Missa brevis (1954)
  • Muziko por orkestro (1949)
  • Pastoralsuito op. 19 (1938)
  • Saksofonkonĉerto (1934)
  • Violonkonĉerto op. 42 (1952)
  • Sinfonietta (1932, prezentata en 1934 ĉe ISCM Festivalo en Florenco)
  • Lirika fantazio op. 54 (1967)

Eksteraj ligilojRedakti