Latur
Latur, marate लातूर estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.
Latur | |||
---|---|---|---|
urbo • setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 413512 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 24′ N, 76° 35′ O (mapo)18.476.583333333333Koordinatoj: 18° 24′ N, 76° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 515 m [+] | ||
Areo | 32,56 km² (3 256 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Latur [+] | |||
Geografio redakti
Latur situas en altebenaĵo en alto 636 metrojn super la marnivelo. Udgir troviĝas 56, Osmanabad 61, Bid 109, Bidar 113, Nanded 115, Pimpri-Ĉinĉvad 294, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 401, tutlanda ĉefurbo Delhio 1140, Kolkato 1312 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
Latur havis populacion de 396 955 en 2011.
Historio redakti
La konata historio de Latur komenciĝis en la 8-a jarcento. Tiu loko estis regita fare de pluraj dinastioj, inter ili menciindas la Mogola Imperio. Fine la britoj konkeris la areon. Ekde 1960 Latur estis distrikta sidejo. En 1993 la urbego preskaŭ estis plene detruita per sismo. La tertremo kaŭzis proksimume dek mil mortojn kaj tridek mil vundojn. En la 2010-aj jaroj en la urbego la akvo elĉerpigis pro sekeco.
Ekonomio redakti
Latur estis agrikultura urbo, la industrio graviĝis depost 1960. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri sukerkanoj, sojfaboj, vinberoj kaj mangoj. Enurbe okazas la prilaborado. Latur havas la plej grandan komercan centron por sojfabo en Barato.
Lingvoj redakti
La oficiala lingvo estas la marata lingvo parolata de 62%, ankaŭ la ĉefa lingvo por la ĉiutaga komunikado. La urdua (18%) kaj la hinda (9%) lingvoj ankaŭ estas vaste parolitaj.
Religioj redakti
En Latur vivas majoritate hinduoj 70%, krome minoritate islamanoj 24%, budhanoj 5%, ĝainistoj 0,8%, kristanoj 0,2%.
Klimato redakti
Latur situas en varma semi-arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Jare pluvas po 725 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas (pro la musono), dum inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 13-41 °C.
Edukado redakti
Pro la multe da altlernejoj Latur estas signifa instrua centro.
Trafiko redakti
Latur havas trairan fervojan linion. Al la urbego alvenas almenaŭ 6 ĉefvojoj el ĉiuj direktoj. Multe da aŭtorikiŝoj funkcias en la urbego, sed ankaŭ aŭtobusoj trafikas enurbe. Malgranda flughaveno troviĝas 12 kilometrojn for, eble sen pasaĝera trafiko.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj temploj
- fortikaĵo
- parkoj
- teatrejo
Fontoj redakti
- WikiTrans