Osmanabad, marate उस्मानाबाद Pri tiu ĉi sono prononco (proponita esti oficiale renomita kiel Daraŝiv) estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. Osmanabad derivas sian nomon de la lasta reganto (1948) de Hajderabado: Mir Osman Ali Khan Siddiqi Bahadur.

Osmanabad
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 413501
Demografio
Loĝantaro 112 085  () [+]
Loĝdenso 1 192 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 10′ N, 76° 3′ O (mapo)18.16666666666776.05Koordinatoj: 18° 10′ N, 76° 3′ O (mapo) [+]
Alto 653 m [+]
Areo 94,07 km² (9 407 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Osmanabad (Maharaŝtro)
Osmanabad (Maharaŝtro)
DEC
Osmanabad
Osmanabad
Situo de Osmanabad
Osmanabad (Barato)
Osmanabad (Barato)
DEC
Osmanabad
Osmanabad
Situo de Osmanabad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Osmanabad [+]
vdr
Templo ĉe Osmanabad

Geografio redakti

Osmanabad situas en Dekkana Altebenaĵo laŭ rivero en alto 653 metrojn super la marnivelo. Barŝi troviĝas 38, Solapur 60, Latur 61, Bid 95, Ahmednagar 170, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 350, tutlanda ĉefurbo Delhio 1168, Kolkato 1374 kilometrojn (aere) [1].

Demografio redakti

Osmanabad havis populacion de 111 825 en 2011 kun legopovo de 74%. Osmanabad atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 2000-aj jaroj.

 
Sanktejo ĉe Osmanabad
 
Fervoja ponto ĉe Osmanabad

Historio redakti

Historio de la iama Daraŝiv (Osmanabad) devenis de la epoko de la Ramajano, la hindua diaĵo Ramo laŭdire pasigis kelkajn jarojn ĉi tie en ekzilo. En la fruaj jarcentoj la areo estis regita fare de pluraj dinastioj, inter ili menciindas la Mogola Imperio. Fine princlando Hajderabado estis aligita al la jam sendependa Barato en 1948.

Lingvoj redakti

La oficiala lingvo estas la marata lingvo.

Religioj redakti

En Osmanabad vivas majoritate hinduoj 61%, krome minoritate islamanoj 24%, budhanoj 10,6%, ĝainistoj 3,7%, kristanoj malpli ol 1%.

Edukado redakti

Osmanabad havas plurajn altlernejojn.

Klimato redakti

En Osmanabad jare pluvas po 829 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas (pro la musono), dum en decembro kaj januaro apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 19-33 °C.

Trafiko redakti

Osmanabad havas fervojan kontakton kaj trairan ĉefvojon. Al la urbego kuras 4 aliaj vojoj. La loka flughaveno (IATA: OMN) situas 13 kilometrojn de la urbocentro, sed flugoj okazas nur escepte. La plej proksimaj funkciaj flughavenoj estas en Aŭrangabado (Maharaŝtro) kaj Nanded.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans