Launy Grøndahl (1886–1960) estis dana komponisto kaj dirigento. Grøndahl lernis violonon ekde sia oka jaro[1]. Li jam laboris profesie kiel violonisto de la Orkestro de la Kasion-Teatrejo en Kopenhago, kiam li ĵus aĝis dek tri.[1]

Launy Grøndahl
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1886 (1886-06-30)
en Kopenhago
Morto 21-an de januaro 1960 (1960-01-21) (73-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Longan tempon (1925–1956) li estis ĉefdirigento de la Dana Nacia Simfoni-Orkestro, la plej renoma orkestro de Danujo.[2]

Verkoj redakti

Inter liaj komponaĵoj estas simfonio, verkoj por malgrandaj ensembloj kaj violonkonĉerto. Plej konata tamen estas lia trombonkonĉerto, verkita en 1924 dum la epoko de Grøndahl en Italujo. Onidire li komponis ĝin por la trombonsekcio de sia kopenhaga orkestro (kies membro estis Grøndahl), kies ludnivelo estis tre alta. Krome li verkis la muzikon por la muta filmo Häxan de Benjamin Christensen.

Kiel dirigento li ankaŭ renomiĝis pro sia pionira sonregistraĵo de la simfonioj de sia dana kolego Carl Nielsen.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti