Laurean RUGAMBWA (Bukongo, Tanganjikio, 12a de julio 1912 - Dar es-Salam, Tanzanio, 8a de decembro 1997) estis tanzania kardinalo de la Katolika Eklezio de la 20-a jarcento, nomumita de la papo Johano la 23-a. Li estis la unua kardinalo de Tanganjikio (aktuale Tanzanio) kaj la unua kardinalo de nigra raso kaj naskiĝinta en Afriko.

Laurean Rugambwa
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1912 (1912-07-12)
en Tanzanio
Morto 8-an de decembro 1997 (1997-12-08) (85-jaraĝa)
en Daresalamo
Lingvoj anglasvahila
Ŝtataneco Tanzanio
Alma mater Pontifika Urbana Universitato
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Li studis en la seminario de Katigondo, en Ugando, kaj pluigis studojn en Romo kie li akiris doktorigon en kanona juro.[1]

Notoj redakti

  1. «The Cardinals of the Holy Roman Church – Consistory of March 28, 1960 – (37) Rugambwa, Laurean» (angle). Florida International University Libraries. [1] Konsultita la 22an de februaro 2015.