Lavey-Morcles

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Lavey)

Lavey-Morcles estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 860 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Lavey-Morcles
Blazono de Lavey-Morcles
Blazono de Lavey-Morcles
Blazono de Lavey-Morcles
Lavey-Morcles
Lavey-Morcles
Lavey-Morcles
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 567610 / 118753 (mapo)46.2194444444447.0188888888889Koordinatoj: 46° 13′ N, 7° 1′ O; CH1903: 567610 / 118753 (mapo)
Nombro de loĝantoj 860
Areo 14,19 km²
Alteco 444 m super marnivelo
Poŝtkodo 1892
Komunumkodo 5406
Mapo de Lavey-Morcles
Mapo de Lavey-Morcles
Mapo de Lavey-Morcles
vdr

Geografio redakti

La komunumo Lavey-Morcles estas la plej suda komunumo de Kantono Vaŭdo. Ĝi situas ĉe la nordorienta bordo de la rivero Rodano, sude de Bex ĉe la limo al Kantono Valezo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Lavey, Lavey-les-Bains kaj Morcles kaj la setlejo Dailly, Eslex, Plambuis kaj Savatan.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,19 km², de kiuj 59,2% estas kovritaj de arbaro, 21,2% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lavey-Morcles limas en nordo kaj oriento al Bex, en sudo al Collonges (VS), kaj en okcidento aliflanke de Rodano al Saint-Maurice (VS).

Trafiko redakti

Kvankam Lavey-Morcles situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĝi bone atingebelbas, ĉar la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9 pasas rekte okcidente de la komunumlimo aliflanke de Rodano sur valeza teritorio, kaj atingeblas de Lavey pere de ponto. Morcles situas en monta valo iomete pli flanke.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Lavey-Morcles datiĝas el la jaro 1016 kiel A Laver. Dum mezepoko Lavay apartenis al la Abatejo Saint-Maurice. De 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis sub la berna regado parto de la Voktejo Aigle. La komunumo estis fondita en la jaro 1852 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumo Lavey kaj Morcles. [3] Morcles estis la unuan fojon menciita en la jaro 1043 jam sub ĝis nuna nomo. Morcles dum mezepoko apartenis al la episkopo de Siono kaj estis en la jaro 1272 koncedita kiel feŭdo al la katedrala senjoro Varnerius. En la jaro 1676 ĝi estis konkerita fare de Berno kaj fariĝis ĝis 1798 parto de la Mandatejo Bex.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti