Guŝo

(Alidirektita el Legumeno)

Guŝo, aŭ legumo, estas unufaka malfermfrukto de la fabacoj, estiĝanta el unuopa fruktofolio kaj havanta du partojn (valvojn), kiuj disiĝas ĉe maturiĝo.

sojfabo

Adapto de guŝoj antaŭ konsumadoRedakti

Oni ne manĝu nekuiritajn guŝojn pro du kialoj. Unue, ili enhavas tripsinan inhibilon, kies ĉefa tasko, ekz. por la sojo, estas protektado kontraŭ insektoj. Tripsino estas unu el la digestaj enzimoj, kaj nekuiritaj guŝoj povas kaŭzi gravajn digestajn problemojn.[1]

Alia problema substanco en guŝoj estas lektinoj. Ili kaŭzas koaguliĝon de rosaj globetoj - globetparietoj enhavas sukerojn, al kiuj lektinoj facile ligiĝas. La kialo de ĉeesto de lektino en guŝoj ĝis nun ne estas klara.[2]

Ambaŭ nomitajn toksajn substancojn eblas elimini per macerado kaj bolado. Tempo de macerado estas 12 horoj, poste necesas elverŝi la akvon kaj boligi guŝojn en freŝa akvo. La kvanton de toksaj substancoj eblas malaltigi per ĝermado.[2]

Guŝakvo estas la resta akvo post guŝkuirado. Ĝi estas utila por anstataŭi ovojn en la vegana kuirarto. Oni povas uzi guŝakvon por kuiri meringojn, ekzemple.

La silikvo estas dufaka malfermfrukto de brasikacoj.

 
guŝo de Robinio
 
guŝo de pizo
 
maturaj guŝoj de faboj

Referencoj kaj notojRedakti

  1. Mikeš, Vladimír. (2008) Proč se klepou řízky (Ĉeĥa). Prago: Dokořán Praha, p. 99.
  2. 2,0 2,1 MIKEŠ, Vladimír. (2008) Proč se klepou řízky (Ĉeĥa). Prago: Dokořán Praha, p. 100.