Bavois

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Les Bordes (Bavois))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bavois (stacidomo).

Bavois estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 781 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Bavois
Blazono de Bavois
Blazono de Bavois
Blazono de Bavois
Bavois
Bavois
Bavois
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 41′ 7″ N 6° 33′ 56″ O / 46.68528 °N, 6.56556 °O / 46.68528; 6.56556 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 7″ N 6° 33′ 56″ O / 46.68528 °N, 6.56556 °O / 46.68528; 6.56556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 781
Areo 9,34 km²
Alteco 447 m super marnivelo
Poŝtkodo 1372
Komunumkodo 5746
Mapo de Bavois
Mapo de Bavois
Situa mapo de Bavois
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bavois situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la sudorienta flanko de la ebenaĵo de la rivero Orbe. La okcidentan limon de la komunumo formas la Kanalo de Entreroche, kiu estis konstruita en la 16-a jarcento por konekti la riversistemojn de Rodano kaj Rejno. En okcidento de la komunumo etendiĝas la marĉo Marrais des Puits. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bavois, Les Bordes kaj Le Coudray, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,34 km², de kiuj 15,1% estas kovritaj de arbaro, 75,7% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bavois limas en nordo al Chavornay, en nordoriento al Penthéréaz, en sudoriento al Goumoens-le-Jux, en sudo al Oulens-sous-Echallens, en sudsudokcidento al Eclépens, en sudokcidento al Orny, en okcidento al Pompaples, kaj en nordokcidento al Arnex-sur-Orbe.

Trafiko redakti

Tra Bavois pasas la kantona ĉefvojo n-ro 134 de Chavornais al Villars-Sainte-Croix kaj la svisa aŭtovojo A1, kiu sur al komunumo estas kunigita kun la svisa aŭtovojo A9 kaj kies plej proksima alveturejo situas du kilometrojn sude de la komunumo en Oulens-sur-Echallens.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bavois datiĝas el la jaro 1200kiel Bavoies. Dum la romia epoko du aremaj vojoj pasis tra la nuna komunuma teritorio. En Bavois estis trovita tombokampo el la frua mezepoko. Ĝis 1358 Bavois estis la senjora sidejo de la nobela familio de Joux, kiuj estis en la jaro 1263 vasaloj de Petro la 2-a de Savojo. Ili fondis merkatolokon, kiu estis menciita en la jaro 1386 kaj 1403, sed tiam jam disfalis. Sub la berna regado la loko estis administrita de 12-persona konsilio kaj apartenis al la Voktejo Yverdon. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis fino de 2007 la komunumo apartenis al la Distrikto Orbe, kiu tiam surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nove kreita Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti