Provence VD
Provence estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 354 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Provence | |
---|---|
Blazono de Provence | |
Rigardo de la ĵurasa kresto al Provence kaj la Lago de Neŭŝatelo. | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 53′ 24″ N 6° 43′ 34″ O / 46.89000 °N, 6.72611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 24″ N 6° 43′ 34″ O / 46.89000 °N, 6.72611 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 354 |
Areo | 31,84 km² |
Alteco | 778 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1428 |
Komunumkodo | 5566 |
Situa mapo de Provence | |
Geografio
redaktiLa komunumo Provence situas sur suda flanko la kresto de la montoĉeno Chasseron alte super la Lago de Neŭŝatelo en la Ĵurasa Montaro. La plej alta punkto de la komunuma teritorio situas en nordo sur alteco de 1463 m s.m. sur la kulmino de la monto Soliat. La komunumo konsistas el la vilaĝo Provence, la setlejoj Les Prises kaj Les Rochats, kaj diversaj izolitaj bienoj sur la altaĵoj de la Ĵurasa Montaro.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 31,84 km², de kiuj 35,2% estas kovritaj de arbaro, 62,5% servas por agrikulturo kaj 2,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Provence limas en nordokcidento kaj nordo al Val-de-Travers (NE), en nordnordoriento al Gorgier (NE), en oriento al Montalchez (NE), en sudoriento al Fresens (NE), en sudsudoriento al Mutrux, en sudo al Concise, en sudsudokcidento al Bonvillars, kaj en sudokcidento al Tévenon.
Trafiko
redaktiProvence situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Mutrux al Montalchez. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 5 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Vaumarcus. Pere de poŝtaŭtolinioj al Gorgier kaj al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Provence datiĝas el la jaro 1340 kiel Provency. En frua mezepoko triono de la teritorio de Provence apartenis al la Grafolando Neŭŝatelo kaj du trionoj al la Senjorujo Grandson. Poste dum mezepoko la tuta teritorio de Provence apartenis al la Senjorujo Grandson. Sub la berna regado de 1484 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Provence kune kun Mutrux formis majorejon de la komuna Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Provence
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Provence – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)