Lesnica
- Ankaŭ ekzistas urbo de Pollando: Leśnica
Lesnica (hungare Erdős (erdOŝ)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Stará Ľubovňa. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Lesnicz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.
Lesnica | |
hungare: Erdős, germane: Leschnitz | |
municipo | |
Rivero Dunajec kaj municipo Lesnica (en fono)
| |
Oficiala nomo: Lesnica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stará Ľubovňa |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Pieniny |
Najbaras kun | Szczawnica Pollando |
Situas en | Nacia parko Pieniny |
Rivero | Dunajec |
Situo | Lesnica |
- alteco | 492 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 24′ 05″ N 20° 28′ 16″ O / 49.40139 °N, 20.47111 °O (mapo) |
Areo | 14,6045 km² (1 460,45 ha) |
Loĝantaro | 515 (31.12.2011) |
Denseco | 35,26 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1297 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 065 33 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | SL |
NUTS | 526843 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Lesnica | |
Retpaĝo: www.lesnica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiLesnica situas en valo, laŭ la pola landlimo, fine de sakovojo. Stará Ľubovňa troviĝas 22 km.
Historio
redaktiFamilio Görgey (gorgei) fondis vilaĝon en la jaro 1297 en formo "Leznice" ĉe la neloĝata kampo nomata Óerdős. Dum la mezepoko vitrofarejo funkciis. En 1910 loĝis en Erdős 436 da homoj, (424 slovakoj, 5 germanoj, 4 kroatoj, 3 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Stará Ves, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1938 armeo de Pollando okupis la vilaĝon, sed komence de la 2-a mondmilito la slovakoj reokupis ĝin. En 2001 loĝis en Lesnica 519 homoj, (517 slovakoj, po unu ĉeĥo kaj polo). Ekde 2008 Slovakio kaj Pollando apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ajn senĝene.
Vidindaĵo
redakti- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 17-a jarcento