Levin August von Bennigsen

(Alidirektita el Levin de Bennigsen)

Levin de Bennigsen, germane je plena nomo Graf Levin August Theophil von Bennigsen, ruse Леонтий Леонтьевич Беннигсен [Leontij Leonteviĉ Bennigsen], naskiĝis la 10-an de februaro 1745 en Braunschweig; mortis la 3-an de decembro 1826 en Banteln apud Hildesheim) estis oficiro el la nobela dinastio Bennigsen de Malsupra Saksio. Li unue servis en la armeo de la elektoprinclando Braunschweig-Lüneburg kaj pli poste iĝis generalo en la armeo de la Rusia Imperio.

Levin August von Bennigsen
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1745 (1745-02-10)
en Brunsvigo
Morto 3-an de decembro 1826 (1826-12-03) (81-jaraĝa)
en Banteln
Lingvoj germana
Ŝtataneco Duklando Brunsvigo
Familio
Patro Levin Friedrich von Bennigsen, Herr auf Banteln und Hachenhausen
Patrino Henriette von Rauchhaupt
Edz(in)o Friederike Amalie Louise von Steinberg • Marie von Bennigsen
Infanoj Sophie von Bennigsen • Adam Johann von Bennigsen • Alexander Levin von Bennigsen • Alexandrine Bertha von Bennigsen
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Kiel oficiro de Braunschweig-Lüneburg li interalie partoprenis la sepjaran militon. En 1762 li ekssoldatiĝis, lia patro mortis kaj li herede transprenis la familian bienon Banteln. Sed ĉar li havis nenian komercan lerton, ĝis la jaro 1772 li ruiniĝis kaj la heredita bieno bankrotis. Tial li volonte akceptis inviton de la rusia carino Katarina la 2-a iĝi oficiro en la rusia armeo. De 1773 ĝis 1815 li servis en tiu armeo. En 1777 li partoprenis en la militoj kontraŭ la Otomana kaj Persa Imperioj. Li karieris, en 1792 kaj 1794 batalis kontraŭ la armeo de Pollando-Litovio, en 1792 de la carino ricevis grandan nobelan bienon en la gubernio Minsko kaj en 1794 la rangon de generalmajoro. Gvide li partoprenis la komploton kontraŭ la caro Paŭlo la 1-a kaj ties murdiĝon, kaj la sekva caro, Aleksandro la 1-a kompense nomumis lin generala guberniestro de la ekde 1795 rusie okupita Litovio.

En 1806 li kun forta armea unuo atakis Prusion kaj en la batalo de Pułtusk la 26-an de decembro 1806 lia unuo rezistis kontraŭ atako de la franca armeo sub Napoleono, kio evitis malvenkon de la imperia rusia armeo. En la batalo de Preußisch Eylau februare 1807 li atingis batalfinon sen venkinto, kvankam multaj el liaj soldatoj mortis en tiu batalo. Sekvan batalon apud Friedland tamen lia unuo decide malvenkis, kio rezultis en la pacotraktato de Tilsit.

Bennigsen eksiĝis el la armeo kaj dum kvin jaroj vivis sur sia bieno proksime de Vilno. Tamen en 1812 la supera komandanto Miĥail Kutuzov revenigis lin kaj nomumis lin ĉefo de la rusia generalaro. En septembro 1812 li partoprenis la batalon de Borodino kaj en oktobro 1812 la batalon de Tarutino. Pro malkonsentoj kun la supera komandanto Miĥail Kutuzov li plurmonate feriis, sed jam komence de la jaro 1813 la caro Aleksandro la 1-a revenigis ilin en pli alta armea pozicio. Lia armeo en julio konkeris la napoleonan duklandon Varsovio. Sekve li rapide movigis sian armeon al Saksio, kie li alvenis la 17-an de oktobro kaj decide kontribuis al la venko de la kontraŭnapoleona alianco en la batalo de Leipzig. Ankoraŭ en Leipzig la caro Aleksandro la 1-a persone levis lin al rusia nobeleco. Post la fino de la napoleonaj militoj li transprenis la komandon de la cara armeo en Besarabio, kiu defendis la limon inter la Rusia kaj Otomana Imperioj. Post kvar jaroj li pensiiĝis en 1818, kun la filo Aleksandro retiriĝis al la familia bieno Banteln, kaj tie mortis en 1826 en aĝo de 81 jaroj.