Levu la Manojn!

Teatraĵo en Esperanto de F.V. Dorno
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Levu la Manojn! [1] estas detektiva triakta komedio origine esperantalingve speciale verkita de Frans van Dooren en 1939 okaze de la deka kongreso de Flandra Ligo Esperantista . Eldonis ĝin Pestvidéki Nyomda Vácon en Budapeŝto sub la gvido de Vilmos Bleier. Hungara Esperanto-Asocio el Budapeŝto reeldonis la libron en 1977 kune kun La Aventuroj de L.R.M. Stultulof la X-a en unu sola volumo titolita Satiroj.

Levu la Manojn!
Levu la Manojn!
Levu la Manojn!
Aŭtoro F.V. Dorno
Eldonjaro 1939
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Pestvidéki Nyomda Vácon
Paĝoj 80
vdr

La peco ludiĝas dum internacia Esperanto-kongreso en granda urbo, en hotela ĉambro.

Rolularo redakti

  • Profesoro Psikov, la riĉa sciencisto
  • Sinjorino Ameli Psikof, la edzino
  • Beti, la filino
  • Ĵimi Bum, la poeto
  • Bil Ŝvarc, la bandito
  • Baronino Olga Karavolenski, la aventuristino
  • Flik Boston, la detektivo

Ĵimi Bum kaj Bil Ŝvarc estas similuloj.

Recenzoj redakti

 
 Originala komedio kvazaŭ freneza miksaĵo kiu multe ridigas la publikon. Bona stilo. 
— Historio de Esperanto III, paĝo 1000
 
 En la bibliografioj de Esperantaj originalaĵoj registriĝis nur du titoloj de F.V. Dorno, flandra verkisto, kiu aktivis inter la du mondmilitoj. Post 40 jaroj Hungara Esperanto-Asocio dankinde represis ambaŭ titolojn en unu volumo. Ili ja ne apartenas al la senmortaj verkoj de nia literaturo, sed ĝuste ilia simpleco plaĉos al vasta publiko serĉanta en la legado ne pli ol agrablan, distran tempopasigon...
Por la detektiva komedio Levu la Manojn! fonas granda urbo dum internacia Esperanto-kongreso. Ĉi-teme la satiraj aludoj estas intencaj. Tiujn amuzajn tri aktojn facile ludus ĉiu trupo disponanta du soziojn...
Lingvo facila. Stilo agrabla. Unu riproĉo : la uzo de interjekcioj neesperantigitaj : ah! oh! 
— 1979, Louis Beaucaire, Esperanto 878(2), paĝo 30

Referencoj redakti

  1. Tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 489, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj redakti