Liběchov (kastelo)

Kastelo Liběchov troviĝas en Ĉeĥio, rande de la samnoma urbeto Liběchov, en la norda parto de Mezbohemia regiono, distrikto Mělník, norde de la ĉefurbo Prago.

Ĝis 2004 sidejo de Muzeo pri aziaj kulturoj, filio de la Nacia muzeo en Prago.

Historio redakti

Origine ligna gotika fortikaĵo el la 14-a jarcento estis en la 2-a duono de la 16-a jarcento rekonstruita je rondforma renesanca kastelo ĉirkaŭita de larĝa akvofosaĵo. En jaroj 1720-1731 la rezidejo estis rekonstruita je somera kastelo enbaroka stilo. La rekonstruon kaj ornamojn realigis tiutempe elstaraj artistoj – arkitekto František Maxmilián Kaňka kaj liaj amikoj skulptisto Maxmilián Braun kaj pentristo Václav Vavřinec Reiner.

En 1783 kaj 1811 la kastelo akiris klasikisman formon kaj la ĉambroj estis ornamitaj de pentristo kaj dekoristo Josef Navrátil (freskoj kun ĉinaj motivoj, plafonoj kaj kolumnoj en islameca stilo). Tiama posedanto Antonín Veith faris la kastelon centro de tiama kultura societa vivo kaj invitadis al ĝi elstarajn klerulojn kaj artistojn (i.a. filozofon Bernard Bolzano, historiiston František Palacký, lingviston Josef Jungmann k.a.)

Veith subtenis ankaŭ junan talentan skulptiston Václav Levý, kiu komence laboris en la kastelo kiel kuireja helpanto kaj kiu poste danke al lia subvenciado povis finstudi skulptistan akademion en Munkeno kaj fariĝis elstara personeco de la ĉeĥa moderna skulptarto.

 
eksa ekspoziciejo

En 1963 la kastelon transprenis kiel posedon la Nacia muzeo en Prago kaj post postulema rekonstruo en 1977 ĝi malfermis por publiko ampleksan ekspozicion pri artmetioj de aziaj kulturoj. Proksimume 2 mil artverkoj el Ĉinio, Vjetnamio, Koreio, Japanio kaj aliaj landoj kolektitaj en 21 ĉambroj neimiteble harmoniis kun belaj eŭropaj interieroj de la 18-a kaj 19-a jarcento. Dum inundoj en 2002 la kastelo estis grave damaĝita. En 2004 ĝi estis reprivatigita kaj la kastelo estis fermita. ekde 2008 la kastelo estas malplena kaj krom la parko ĝi ne estas publike alirebla.

Vidindaĵoj redakti

En la kastela parko eblas vidi kelkajn valorajn skulptaĵojn de menciita skulptisto Václav Levý - Pomona kaj Flora, alegorioj de Printempo kaj Aŭtuno. Krome, apud la proksima vilaĝo Želízy eblas vidi liajn reliefojn en kalkŝtonaj rokoj (grupo Blaník, Kapoj de diablo, Harpistino ktp). La tuta piedmigra signita pado mezuras 15km.

Praktikaj informoj redakti

  • Trafika atingebleco: la loko estas bone atingebla per publika buso eliranta el Prago, el la busstacidomo apud la Metro-linio C Holešovice.

Eksteraj ligiloj redakti