Flua konsonanto

(Alidirektita el Likvida konsonanto)

Flua konsonanto, aŭ fluanto[1], aŭ likvido[2] estas alproksimanta konsonanto kiu ne estas klasita kiel duonvokalo (glitaĵo) ĉar ĝi ne respektivas fonetike al specifa vokalo (tiel, ekzemple, kiel la komenca [j] en la angla yes respektivas al [i]).

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Tipoj de fluaj konsonantoj redakti

La klaso de fluantoj (la aro fluantoj) divideblas en lateralajn fluantojn kaj rhotojn.

(Obstruentaj lateraloj, kiuj estas precipe trovataj en indiĝenaj lingvoj de Norda Ameriko kaj inkluzivas tiajn sonojn kiaj la ɬ, la ɮ, kaj la afrikatojn la , la tɬ', kaj la , estas konsiderataj kiel fluantoj sed ne havas ties altan sonorecon. Nek uzeblas obstruantaj lateraloj sammaniere kiel sonorantaj lateraloj en la lingvoj kie ili troviĝas.)

Tipaj fluantoj en la angla estas la sonoj [l] kaj [ɹ]. En la plejo da eŭropaj lingvoj la litero "r" prezentas alveolaran trilon, kio estas ties valoro en la IFA. En la franca, la germana kaj la dana, la litero "r" prezentas uvularan trilon prononcatan diste malantaŭe en la gorĝo - kvankam en la praktiko uvulara alproksimanto estas la kutima realigaĵo de tiu sono krom en tre zorga parolo.

Iuj eŭropaj lingvoj, ekzemple la itala kaj la serbo-kroata, havas pli ol du fluajn fonemojn. Tiuj lingvoj tipe havas la aron [l, ʎ, r], kvankam iuj (kia la rusa) havas [lj, ɫ, r].

Fluaj konsonantoj tra la mondo redakti

Aliloke en la mondo, du fluantoj de la tipoj supre menciitaj restas la plej komuna kombinaĵo, krom en Norda Ameriko kaj Aŭstralio. En Norda Ameriko, la plejmulto de lingvoj tute ne havas rhoton kaj estas granda diverseco de lateralaj sonoj - kvankam la plejo estas obstruentaj lateraloj anstataŭ fluantoj. La plejo da indiĝenaj aŭstraliaj lingvoj estas tre riĉaj je fluantoj, kun iuj havantaj tiel multe kiel sep distingajn fluantojn. Tiuj tipe inkluzivas dentalajn, alveolarajn, retrofleksajn kaj palatalajn lateralojn, kaj tiel multaj kiel tri rhotojn. Tia riĉo en fluaj konsonantoj iasense kompensas por la malgrandaj vokalaj inventaroj kaj manko de frikativoj de tiuj indiĝenaj lingvoj.

Iuj afrikaj lingvoj ankaŭ faras kontraston inter du rhotoj, kutime trilo kaj frapeto.

Aliflanke, estas multaj indiĝenaj lingvoj kun neniuj fluantoj en la amazona basino kaj orienta Norda Ameriko, kaj ankaŭ kelkaj en Azio kaj Afriko. Polineziaj lingvoj tipe havas nur unu fluanton, kiu povas esti, aŭ lateralo, aŭ rhoto.

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. ReVo, la artikolo «flua konsonanto, fluanto».
  2. NPIV, ²likvido. Ĉi tiu meĥanika transskribo de la angla termino atestas pri nekompreno de la metaforo. Ĝi neniel rilatas al la fundamenta radiko likvidi, kaj estas ties ĝena homonimo. Ĝi neniel rilatas al likvoj. La ideon de la termino esprimas la germana „Fließlaut“ kaj la rusa „плавный согласный“.