Barono (de 1910) Lili Hatvany [hatvani], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hatvany Lili estis hungara ekonomikisto, instruisto. Ŝiaj familiaj nomoj estis Deutsch ĝis 1897 kaj Hatvany-Deutsch ĝis 1917, ŝiaj personaj nomvariantoj estis Lilli kaj Lilly. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Madarassy Beck Gyuláné kaj Tószeghy Lilly. Ŝiaj parencoj estis Anna Lesznai kaj Sándor Hatvany Deutsch.

Lili Hatvany
Lili Hatvany
Lili Hatvany
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1890 (1890-06-08)
en Hatvan
Morto 7-an de oktobro 1968 (1968-10-07) (78-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Josef Baron Hatvany-Deutsch
Edz(in)o Gyula Madarassy-Beck
Okupo
Okupo verkistodramaturgoscenaristo
vdr

Lili Hatvany[1][2][3][4] naskiĝis la  8-an de junio 1890(nun 1890-06-08) en Hatvan (Hungara reĝlando), ŝi mortis la 7-an de oktobro 1968 en Manhatano (Novjorko, Usono) (la datenoj estas kontraŭdiraj).

Biografio redakti

Lili Hatvany devenis el riĉa juda familio. Ŝi unue estis kritikisto en Budapeŝto en la 1920-aj jaroj ĉe pluraj gazetoj (ekzemple Képes Világkrónika). En ŝiaj kontribuoj ŝi ĉefe priskribis vivon de la riĉuloj kaj kvankam ŝiaj herooj estas precipe internaciaj figuroj, tamen speguliĝas vivo de Budapeŝto post la unua mondomilito. La temoj estis aŭdacaj kaj tre popularaj. En la 1930-aj jaroj ŝi translokiĝis al Usono kun la dua edzo, kie ŝi estis ĉefe nur simpla edzino. Ŝia unua geedziĝo kun Gyula Madarassy-Beck daŭris inter 1913–1925.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Noé bárkája (teatraĵo, 1918)
  • Az az ember (romano, 1926)
  • Ma este vagy soha (komedio, 1931, tradukita ankaŭ al la angla: Tonight or Never)
  • Egy jósnő és hét áldozat (romano, 1934)
  • My kingdom for a cook (1943)

Fontoj redakti

Referencoj redakti