Linci
Bazaj informoj redakti
Linci, ukraine Лінці, hungare Unggesztenyés [ungestenjEŝ] estas malgranda ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo en municipo Kibljari.
Situo redakti
Linci situas sur ebenaĵo sub deklivoj ĉe kunfluejo de 2 rojoj.
Historio redakti
La unua mencio okazis en 1428 en formoj "Ignecz", "Ighlynox" kaj "Inglencz". Ĝis Traktato de Trianon Unggesztenyés apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto Szerednye, poste al Ĉeĥoslovakio. Dum la 2-a mondmilito Hungario okupis ankaŭ tiun ĉi vilaĝon kaj organizis aŭtonomion de rutenoj. Ekde 1945 Linci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.